#kom_pagx lasu01,.,eo,1996-11-02
#titolo Izabela
Izabela rigardas al la granda spegulo. La knabino en
la granda spegulo rigardas al Izabela. Izabela scias, kiu
estas la knabino en la spegulo. Tiu enspegula knabino estas
juna, malgranda kaj ne bela. Estas Izabela.
®La mondo ne estas bela,¯ diras Izabela al la
spegulo. ®Mi ne estas bela, mi ne estas granda, mi estas
juna, tro juna. Nenio okazas al mi. En la tuta mondo ne
estas knabo, kiu venas al mi kaj diras al mi ®saluton¯ kaj
sidas kun mi. En la tuta mondo ne estas juna viro, kiu venas
al mi kaj rigardas al mi kaj diras : ®Kara Izabela, vi estas
juna kaj bela, sed vi laboras tro multe. Ne laboru nun. Venu
kun mi. Ne demandu, kiu mi estas, kio mi estas. Mi estas nur
juna viro, kiu rigardas al vi kaj diras : ®Vi estas tute
sola. Venu kun mi. Kun mi la mondo estas bela kaj granda.¯¯
Sed ne venas tiu knabo, kaj en la tuta mondo nenio okazas.
Nenio okazas al mi, nenio nova okazas, nenio speciala
okazas. Nur laboro, laboro, laboro... Estas tro.¯
®Mi sidas tute sola. Mi rigardas al vi, spegulo. Kaj
en la spegulo estas nur Izabela, la plej malbela knabino en
la tuta mondo. Vere la nuna mondo ne estas bela.¯
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu02,.,eo,2000-06-26
#titolo Stranga strangulo
Tiu ulo estas stranga. Cxu vi vidas lin ? Tiu granda
viro, vere forta, kiu staras proksime al la spegulo,
kun io en la mano. Li ne plu estas tre juna, sed li ne
estas maljuna. Cxu vi vidas lin ? Cxu vi vidas lin nun ?
Turnu vin iomete. Jen. Nun vi certe vidas lin, cxu ne ?
Nu, tiu stranga ulo parolas tute sola. Dum vi rigardas
lin, li haltas, sed se vi ne rigardas, li reparolas. Li
iras rapide al la pordo, staras proksime al tiu alia
ulo, kiu sidas en la angulo kun bela knabino, staras
proksime al sxi, tute proksime al sxi, fakte. Li
rigardas sxin, sed ne parolas al sxi. Estas io en lia
mano, sed mi ne scias, kio. Poste li revenas al la
pordo, staras inter la pordo kaj la alta spegulo, kaj
nenio okazas.
Nun li malrapide proksimigxas al la spegulo, parolas al
la spegulo, dum juna virino sidas tute proksime. Sed li
ne parolas al sxi, li parolas al la spegulo ! Strange,
cxu ne ? Vere stranga ulo !
Nun, jen li malrapide revenas al alia angulo. Io estas
tute ne-natura en lia rigardo.
Cxu vi scias, kiu estas tiu viro ? Li estas forta kaj
alta, sed pala, tro pala, multe tro pala. Li estas
ne-nature pala. Vera strangulo !
Cxu mi demandu al li, kiu li estas ? Diable ! Mi ne plu
vidas lin. Knabo kaj knabino staras inter li kaj mi.
Cxu vi vidas lin nun ? Mi ne. Mi ne plu vidas lin. Ho
jes, jen mi lin revidas. Fakte, li nun staras iom
malproksime. Rigardu ! Jen, nun li iras tre malrapide
al la pordo. Vere, li agas plej strange. Mi demandas
min...
Kio estas en lia mano ? Cxu vi vidas ? Ha, jen li
reproksimigxas. Mi bone vidas nun. Nun mi vidas, kio
estas en lia mano. Estas taso. Estas nur taso. Rigardu,
li agas vere strange ! Li parolas al la taso. Li iras
al tiu juna studentino, kiu sidas en la angulo, haltas,
staras proksime al sxi, sed ne parolas al sxi. Li
parolas nur al la taso. Li agas vere strange, vere tre
strange, vere tro strange. Nun mi ne plu vidas lin.
Ho jes ! Se mi turnas min iomete, mi revidas lin.
Stranga ulo. Mi vere demandas al mi, kiu li estas. Li
certe ne estas nova studento. Li estas tro maljuna.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu03,.,eo,1996-11-02
#titolo Amdeklaro
Izabela, pardonu min, sed mia deklaro estas plej grava. Permesu, ke mi
parolu al vi. Permesu, ke mi rigardu al vi, al via bela, serioza
vizagxo.
Mi min demandas, cxu vi povas kompreni min. Eble ne. Eble vi ne povas.
Okazas io stranga en mi. Io tute nekomprenebla. Vi estas tro bela. Tio
estas la grava fakto, la sola vere grava fakto en la mondo.
Mi rigardis al via tro bela vizagxo, kaj io nekomprenebla okazis en
mi. Io nekomprenebla okazis al mi. Mi ne plu komprenas min. Mi ne plu
estas mi. Mi rigardis vin, mi simple rigardis vin, kaj mi ne plu estas
la juna malserioza knabo, kiu mi estis.
Mi estis knabo, kaj nun estas viro. Mi estis malforta, kaj mia forto
nun estas nekompreneble granda. Mi estas kvazaux tute nova. Mi estis
sola en la mondo. Nun mi povas esti kun vi. Se vi volas, kompreneble.
Mi volas proksimigxi al vi. Mi volas esti kun vi. Mi volas paroli al
vi pri la belo de la tago, pri la bono de la naturo, pri la grando de
la mondo. Mi volas paroli al vi pri viaj belaj manoj, pri via bela
vizagxo.
Mi scias, ke vi estas mistera. Virinoj al mi aspektas mistere. Mi
volas ke vi, mistera virino, rigardu min, amu min. Mi volas sidi cxe
via tablo, mi volas paroli kun vi dum la tuta tago, dum multaj kaj
multaj tutaj tagoj. Mi scias, ke mi ne esprimas min bone. Pardonu min,
mi petas. Mi estas certa, ke vi komprenas min. Sed eble ne. Eble vi ne
povas kompreni. Mi volas, ke vi komprenu min, sed eble vi ne povas. Mi
petas vin, montru al mi, ke vi komprenas. Montru al mi, ke vi
permesas, ke mi parolu plu. Diru al mi, ke vi permesas, ke mi deklaru
plu, kiel forte mi amas vin. Certe vi permesas, cxu ne ?
Ho Izabela, permesu, ke mia mano proksimigxu al via mano, ke mia mano
iomete haltu sur via mano. Cxu ne ? Cxu vi ne volas ? Cxu vi
malpermesas ? Cxu mi estas nepardonebla ? Cxu mi agis nepardoneble ?
Mi agis nur nature.
Mi parolas serioze. Cxu mi estis malprava ? Cxu vi ne pardonas min ?
Tamen, Izabela, mi nur amas. Cxu vi ne volas, ke mi amu vin ? Cxu vi
ne povas min ami ? Cxu vi ne volas min ami ? Cxu vi ne volas min ?
Permesu tamen, ke mi vin rigardu. Mi parolas plej serioze. Vi ne
komprenas, ke mi amas vin, cxu ? Cxu eble vi ne scias, ke vi estas
bela, tre bela, tre tre bela, fakte ?
Se vi ne volas, ke mi amu vin tute, se vi preferas, ke mi ne amu vin,
eble vi tamen permesas, ke mi amu vin iomete. Nur iomete, Izabela, mi
petas. Se vi ne permesas, ke mi amu vin multe, mi petas vin, permesu,
ke mi amu vin iomete.
Amo estas la plej alta vero en la mondo. Kio estas pli bela ? Kio
estas pli granda ? Kio estas pli forta ? Nenio.
Mi povas plej serioze deklari al vi, ke nenio estas pli bela, nenio
estas pli alta, nenio estas pli forta. Mi povas ankaux diri: nenio
estas pli natura. Tio estas la plej certa vero en la tuta mondo.
Mi amas vin, Izabela. Mi vin amas forte. Mi amas vin pli kaj pli.
Mi petas vin, pardonu al mi, sed se vi povas, ankaux vi amu min. Cxu
vi scias, kiel simpla estas amo ? Kiel simpla kaj bona ? Nenio estas
pli simpla. Nenio estas pli bona.
Mi amas vin, Izabela. Pardonu, se mi parolas iom strange. Sed mia amo
estas tro forta, tro grava. Ne gravas, se vi ne komprenas. La sola,
simpla fakto estas, ke mi amas vin. Kaj ke tio estas bona.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu04,.,eo,1996-11-02
#titolo Lingvistiko
Mi deziras, ke vi komprenu, ke lingvistiko estas scienco inter multaj
aliaj sciencoj. Lingvistiko estas mia fako. Oni do prave povas diri,
ke mi estas fakulo pri lingvistiko. Lingvistiko estas mia specialajxo,
se vi volas.
Sed la fakto, ke mi lernis multe pri lingvoj kaj pri lingvistiko, la
fakto, ke mi estis studento pri tiu fako, ne permesas al vi diri, ke
mi scias multe pri la aliaj sciencoj. Multaj sciencaj aferoj estas por
mi misteraj, en fakoj, kiuj ne estas la mia.
Nu, ni ne parolu pri tio. Ni ne parolu pri tiuj aliaj sciencoj. Ni
parolu nur pri mia fako, nome lingvistiko. Lingvistiko estas la
scienco pri lingvo. Pri lingvoj, se vi preferas. Lingvistiko, t.e. (=
tio estas) lingvoscienco... jes, oni povas diri ankaux
®lingvoscienco¯..., estas la scienco pri tio, kiel ni esprimas nin
lingve. Mi demandas, kaj vi respondas. Kiel ? Cxu mane ? Ne. Ni ne
demandas kaj respondas mane. Por demandi kaj respondi, ne niaj manoj
agas, ni tute ne agas, fakte, ni parolas.
Eble oni povas diri, ke paroli jam estas agi. Ke parolo estas ago. Sed
tamen, se oni povas konsideri, ke paroli estas agi, parolo tamen ne
estas mana ago, parolo estas lingva ago.
Kiam do ni demandas kaj respondas, ni parolas, t.e. ni agas lingve.
Kiam ni komunikas parole, ni rilatas lingve inter ni. Nia interrilato
estas lingva. Niaj komunikoj estas lingvaj. Lingvo ekzistas por
komuniki, por ke ni rilatu inter ni, por ke ni povu diri al aliulo,
kio okazas, kio okazis, cxu ni konsentas kun li, cxu ni ne konsentas,
cxu ni deziras, ke li agu por ni. Lingvo ekzistas por lerni kaj por
instrui. Se ideo venas al vi, eble vi deziras gxin komuniki. Nu, por
tio lingvo ekzistas. Por tio multaj lingvoj ekzistas. Por tio ni
lernas ilin. Por rilati inter ni, ne nur mane, sed ankaux parole.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu05,.,eo,1999-02-05
#titolo Cxu vere vi ne volas labori ?
Rigardu, la sukerujo estas malplena. Se iu dezirus sukeron, li ne
povus havi gxin. Vi iras promeni kun Izabela, vi parolas kun sxi dum
la tuta tago pri arto kaj scienco, eble, sed eble ankaux pri malpli
belaj aferoj -- la diablo scias, pri kio vi parolas, kiam vi promenas
kun sxi -- kaj dume la sukerujoj staras tute malplenaj sur la tabloj.
Vi tute ne atentas vian laboron. Sxajnas, ke nur Izabela gravas por
vi. Mi konsentas, ke sxi estas tre bela junulino. Sed tamen vi agas
malprave. Se subite iu dezirus sukeron, cxe kiu li ekhavus gxin ?
Nur imagu ! Se Profesoro Zuzu venus kaj vidus, ke la sukerujoj estas
malplenaj... Mi ne povas imagi -- pli bone: mi preferas ne imagi --
kio okazus, se li tion vidus. Vi scias, ke havi multe da sukero tre
gravas por li. Vere mi ne komprenas vin.
Vi ne estas serioza. Vi ne laboras serioze. Kiam vi ne promenas, vi
sidas en angulo kaj atentas nenion, nur Izabelan. Ofte mi demandas
min, cxu vi estas normala. Se via imago malpli laborus, certe pli
laborus viaj manoj. Vi povus tamen atenti, cxu la sukerujoj estas
plenaj.
Se mi ne estus kun vi, se mi ne atentus la simplajn aferojn de la
labortago, nenio okazus normale. Vi permesas al vi iri promeni, vi
iras kasxi vin en la naturo kun via belulino, kaj vi tute ne
konsideras, ke vi estas en la universitato por labori mane, ne por
deklari vian amon dum tuta tago, ne por rigardi vin en la spegulo por
vidi, cxu vi ne sxajnas tro malbela por Izabela, ne por komuniki al
sxi la belajn esprimojn de via juna, drama imago, sed por labori.
Atenti la sukerujojn estas via laboro, ne mia. Se mi permesus al mi
agi kiel vi... Ne. Mi tion ne povas imagi. Mi estas serioza, mi ne
iras promeni, mi ne iras kasxe sidi dum la labortago kun bela fortulo.
Mi ne plu estas tiel juna, kiel vi, sed tamen... Se vi nur scius, kiel
ofte viroj min petas... La viroj, kiuj konas min, konsideras ke...
hehe#[1]... Nu, viroj estas viroj, cxu ne ? Sed mi neniam konsentas. Mi
neniam diras ®jes¯. Mi neniam jesas al ili. Ami la virojn ne estas mia
specialajxo. Ne por atenti la virojn la universitato petas min veni,
nur por labori. Ne havu strangajn ideojn pri mi. Mi atentas vin, juna
viro, nur rilate al via laboro. Ke la sukerujoj estas malplenaj, tio
gravas por mi. Sed ke vi parolas bele kaj havas ne malbelan vizagxon,
tio al mi tute ne gravas. Vi povus plibeligxi de tago al tago, mi ne
atentus vian plibeligxon, mi atentus vian laboron kaj rigardus --
inter-alie -- cxu la sukerujoj estas plenaj, cxu ili estas malplenaj.
Kaj se ili ne estas tute plenaj, permesu, ke mi tion diru al vi.
Se mi revidus vin reiri promeni kun Izabela dum la labortago kaj ne
atenti vian laboron, mi turnus min#[2] al Profesoro Zuzu kaj dirus la
aferon al li. Ne gravas al vi, cxu vere ? Cxu vere tion vi respondis ?
Diable ! Bela respondo ! Nu, bone ! Se vi preferas agi neserioze, se
vi preferas ne labori, la dramo okazu. Al mi tute ne gravas. Mi diras
tion por vi, ne por mi.
Cxu vi imagas, ke povus gravi por mi, ke vi ne laboras normale, ke vi
malkonsentas labori ? Tute ne gravas. Mi estas bona kun vi kaj
komunikas al vi miajn ideojn. Sed se vi ne volas konsideri ilin
serioze, tio estas via afero.
Cxu laboro pri sukerujoj estas tro malalta por vi ? Cxu vi imagas, ke
vi estas en la universitato kiel studento ? Kiel profesoro, eble ? Ne,
ne, kara mia. Vi estas simpla laborulo. Estas tro multe da ideoj en
via imago, kaj tro malmulte da laborforto en viaj manoj. Ne.
Laborforton vi havas. Mi volis diri: tro malmulte da laborvolo.
Tro ofte mi vidas vin promeni kun la manoj en la posxoj. Cxu vi estus
tiel malforta, ke vi ne plu povus labori nun ? Vi eble ne estas tre
granda, sed vi ne sxajnas malforta. Cxu vi jam laboris tro multe ?
Diable ! Mi ne povas kompreni vin.
Kiam mi estis juna, mi ne konis knabojn, kiuj laboris tiel malmulte,
kiel vi. Knaboj, kiuj ne laboris, cxe ni ne ekzistis. Mi ne diras, ke
vi estas malbona knabo. Mi konsideras nur, ke vi agas absurde. Mi
konsentas, ke Izabela kaj vi estas bela paro. Sed... Eble vi
konsideras, ke mi parolas tro multe pri aferoj, kiuj ne rilatas al mi.
Pardonu, sed tamen permesu, ke mi komuniku al vi miajn ideojn. Rilatoj
estas pli bonaj, se tiuj, kiuj laboras kune, estas sinceraj, cxu ne ?
Kaj vidi junan viron kiel vi, plenan de forto, promeni tuttage kun
knabino, dum li povus multe labori, kaj dum la sukerujoj estas
malplenaj, nu, tio estas tro.
#notoj
[1] Hehe: pli malpli kiel ho ! (Se vi ne komprenas ®hehe¯, tute ne
gravas).
[2] Mi turnus min al: mi irus paroli al.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu06,.,eo,1997-04-28
#titolo La ulo, kiu ne plu pensas
Pri kio mi pensas, li demandis. Cxu vi auxdis lin ? Kiel strangaj tiuj
uloj estas ! Kvazaux mi scius, pri kio mi pensas. Cxu mi vere pensis
ion ? Cxu oni devas pensi dum la tuta tempo ? Tio ne sxajnas al mi
prava.
Mi perdis la forton pensi antaux multe da tempo. Kiam mi estis juna,
fakte. Mi foriris por promeni en la naturo. La naturo estis bela. Mia
povo pensi forfalis dum tiu promeno. Kaj nun, mi estas ®la ulo, kiu ne
pensas¯.
Verdire (ver-dire), mi ne estas la sola. Ankaux aliaj viroj kaj
virinoj, ankaux aliaj knaboj kaj knabinoj preferas ne pensi. Ankaux
multaj universitataj profesoroj neniam pensas. Ili sxajnas pensi, sed
ne pensas vere. Ili agas, kvazaux ili pensus. Nur agas kvazaux ; cxu
vi komprenas ?
Mi scias. Antaux iom da tempo, ankaux mi instruis en universitato. Sed
mi ne volis forperdi mian forton en absurdan agon, kiel pensi. Estas
tro riske. Imagu ! Se mi perdus miajn ideojn ! Mi versxajne havas
ideojn. Mi ne scias tute certe -- mi neniam rigardas ilin -- sed plej
versxajne ideojn mi havas.
Se jes, miaj ideoj restas trankvilaj en iu anguleto en mi. Mi timas
perdi ilin kaj do neniam iras ilin vidi. Fakte, mi ne scias, cxu ili
ekzistas. Versxajne ili restas solaj en iu anguleto de mi. Solaj kaj
trankvilaj. Ili ne timu mian venon. Mi ne riskas veni.
Cxu vi auxdis pri Kartezio#[1] ? Li estis granda profesoro antaux multe
da tempo. Li diris: ®Mi pensas, do mi estas¯. Mi diras malsame: ®Mi ne
pensas, tamen mi estas. Mi ne pensas, tamen mi ekzistas¯. Mi scias, ke
mi ekzistas. Pri mia ekzisto mi estas tute certa. ®Kiel vi povas tion
scii, se vi ne pensas ?¯ vi eble demandas vin. Nu, karuloj, mi scias,
ke mi ekzistas: mi auxdas. Mi auxdas, do mi estas. Mi auxdas, do mi
ekzistas.
®Cxu esti, cxu ne esti, jen la demando¯, diris alia grandulo. Nu, por
mi, tio ne estas demando. Mi estas, kaj tio estas bela fakto por mi.
Eble mi estas stranga, sed mi amas mian ekziston. La fakto, ke mi
ekzistas, estas por mi -- eble ne por vi ! -- bela fakto. Antaux la
demando ®cxu esti, cxu ne esti¯, mi tute ne timas. Mi respondas simple
®esti¯, kaj restas tute trankvila.
®Mi auxdas, do mi ekzistas¯, mi diris. Jes, mi auxdas. Mi auxdas tre
bone. Mi havas tre bonan auxdpovon. Fakte, mi auxdis vin diri ion ne
tre belan pri mi. Haha ! Vi pensis, ke mi ne auxdas, cxu ne ? Sed mi
auxdas plej bone. Vi povas diri ion tre malforte, kvazaux vi tute
perdus la forton paroli. Tamen mi auxdas vin. Mia auxdo estas tre
bona. Tro bona, eble. Ofte okazas, ke mi auxdas aferojn, kiujn mi
devus ne auxdi. Jes, mi auxdas vere tre bone.
Same pri mia vidpovo: mi ankaux vidas tre bone. Nur mia penspovo ne
estas bona kiel miaj auxdo kaj vido. Mi malamas pensi. Mi ne havas la
tempon pensi. Mi havas tempon por neseriozaj aferoj, ne havas tempon
por seriozaj, cxu vi komprenas ?
Se mi metas mian forton en tiun laboron -- pensi estas labori, cxu ne ?
-- mi perdas gxin. Mi tute ne deziras perdi mian forton. Estas bone
esti forta#[2].
Verdire, sxajni forta estas ankoraux pli bone, en la nuna mondo,
sxajnas al mi. Plej ofte gravas la aspekto. Se vi sxajnas forta, oni
timas vin, kvazaux vi estus forta. Se vi estas forta, sed sxajnas
malforta, oni ne konsideras vin serioze. Nur se la aliaj vidas, ke,
kun via malforta aspekto, vi tamen estas vere forta, nur tiam ili
konsideras vin serioze.
Cxu vi auxdis min ? Mi diris, ke mia forto estas grava por mi. Mi do ne
volas perdi gxin, kaj mi do malkonsentas pensi. La aliaj pensu pri
tiel gravaj demandoj kiel ®cxu esti, cxu ne esti¯, ®cxu mi pensas, kaj
do ekzistas ? cxu mi ne pensas, kaj do ne ekzistas ?¯. Ne mi. Mi ne
deziras diskuti pri tiuj demandoj. Mi povas observi min multatempe, mi
neniam vidas deziron pripensi pri la demando de mia ekzisto. Sed mi
bone komprenas, ke vi eble havas aliajn dezirojn. Eble vi deziras
pridiskuti la demandon, cxu vi ekzistas. Diskutu gxin do, sed ne kun
mi.
Pensu vi, se vi volas. Pensu, fakte, kion vi volas. Ne gravas al mi,
cxu vi pensas, cxu vi ne pensas, cxu vi pensas prave, cxu vi pensas
malprave. Tute ne gravas al mi. Viaj pensoj povas fali unu post la
alia sur la tablon, vi povas meti ilin en vian tason da kafo, vi povas
kasxi ilin en sukerujon, tute ne gravas al mi. Se viaj pensoj faras
grandan bruon dum-fale, ne gravas al mi. Se ili ne falas sur la
tablon, kaj bruon tute ne faras, kaj restas trankvile en via posxo,
same ne gravas al mi. Nur unu peton mi havas: permesu al mi ne pensi.
Kaj post tiu deklaro, permesu, ke mi salutu vin. Bonan tagon ! Ne
pensu tro ! Kaj la forto restu kun vi !
#notoj
[1] Kartezio = Descartes.
[2] En Esperanto, oni diras: estas --e --i, --i estas --e, estas --e,
ke ... Same kiel oni diras: natura ago, sed nature agi,
same oni diras la ago estas natura, sed agi estas
nature.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu07,.,eo,1996-11-06
#titolo Oni venis el alia mondo
La unua afero estas informi ilin. Jes, mi devos unue informi la
auxtoritatojn. Mi konas min: mi jam nun timas tiun devon, kaj mi timos
gxin multe pli, poste, kiam la tago venos kaj mi devos iri al ili, kaj
diri: ®Jen kio okazis, jen kio certe okazos¯.
Ili opinios, ke mi ne diras la veron. Tute certe ili rigardos min
malverulo. Ankaux kiam mi montros la... la ®ajxon¯#[1], ili ne
konsentos pri la vero de miaj diroj. Ili rigardos gxin kaj ili ne
komprenos. Ili diros, ke temas pri io tre stranga kaj nekomprenebla,
sed ili ne opinios, ke mi diras la veron. Aux cxu eble tamen...?
Ili eble vokos fakulojn, specialistojn. Mia koro batos ! Mi jam povas
imagi tion: kiel rapide mia koro batos, kiam mi staros antaux ili kaj
devos diri, kio okazis, kiel kaj de kiu (diable !) mi ekhavis tiun
neimageblan ajxon.
Kion oni povas fari por superi la timon ? Kion faras la aliaj, kiam
granda forta timo envenas en ilian koron ? Mi scias pri tiuj
auxtoritatoj#[2]. Ili deziros tutforte, ke mi malpravu. Ili multe
preferus, ke mi malpravu. Ofte la auxtoritatoj tute ne deziras auxdi
la veron. Ili konsentas kompreni gxin, nur se la vero estas normala.
Kiam la faktoj estas strangaj, kiam okazis io ne normala, io pli
malpli supernatura, tiam ili preferas scii nenion.
Ankaux mi preferus dormi trankvile kaj vivi trankvilan vivon. Ne mi
petis... eee#[3]... ®tiujn¯ veni. Ne mi deziris auxdi iliajn timofarajn
parolojn. Cxu vi opinias, ke mi amas dramojn ? Tute ne.
Kaj tamen, kion fari ? Mi faros mian devon. Mi iros. Kaj mi devos iri
sola. La afero, kompreneble, estas plej sekreta. Se almenaux mi povus
paroli pri gxi kun iu ! Sed sekreto estas sekreto. Kaj kun... tiuj...
tiuj uloj... eee... tiuj estajxoj, la risko estus tro granda.
La simpla fakto pensi, ke mi staros tie, antaux la auxtoritatoj, jam
faras, ke mi timas. Mi grave antauxtimas tiun tagon. Ili sin demandos,
cxu mia kapo laboras normale. Ili diros, ke miaj ideoj estas absurdaj.
Mi respondos, ke ne temas pri ideoj, sed pri faktoj, simplaj faktoj,
pri kiuj mi preferus neniam paroli.
Tiam mi diros: ®Estajxoj alimondaj#[4] venis al mi. Jen. Ili petis min
montri al vi jenan aferon, por ke vi certigxu, ke mi diras la veron
kaj ke ververe ili petis min veni por diri al vi, kion ili volas, ke
mi diru¯. Kaj mi montros la... la ajxon... kaj ili ne scios, kion
pensi. Sed ili certe devos diri unu al la alia, ke tiu... tiu ajxo...
ne povus esti niamonda (nenio sama povas ekzisti en nia mondo; oni do
gxin faris alimonde; alimonduloj do ekzistas kaj venis al mi).
Ili demandos kaj demandos. Mi respondos, ke mi scias nenion, ke la
afero same misteras al mi, kiel al ili, kaj ke mi preferus ne havi la
devon ilin informi. Mi respondos plu, ke estis mia devo veni, tiel ke
mi venis, malbonvole, eble, sed tamen venis. Se ili ne volas auxdi
tion, kion mi devas diri, estas ilia afero. Ili iru al la diablo, se
ili preferas.
Mi venis por fari mian devon. Tio estas la gxusta faro, cxu ne ? Kio
estas pli gxusta ol tio ? Kio estus pli prava ol informi la superulojn
? Ankaux mi preferus sidi kun la kapo en imago kaj la piedoj sur la
tablo, se vi vidas, kion mi volas diri, sed ne gravas mia prefero, cxu
? Gravas multe pli, ke iu informu la auxtoritatojn pri tiu grava,
stranga, drama afero. Kion fari, se tiu ®iu¯ nur povas esti mi ?
Sincere, mi preferus, ke iu alia iru.
Unu eble konsentos iomete auxdi min, sed ne la aliaj, ne la plimulto.
Nu, estas ilia afero. Ne, mi diras malveron al mi. Ne estas nur ilia
afero. Estas ankaux mia afero. Estas mia devo. Kiam mi ekpensas pri
tio, kio okazos al la tuta mondo, se oni faros nenion, kiel mi ektimas
! Mi preferus resti trankvile cxi tie ol devi informi ilin.
La vero ofte sxajnas pli absurda ol imagajxoj. Estas vere, ke la
auxtoritatoj estos en malkomforta pozicio. Sed ne mi decidis, ke ili
havos superan, auxtoritatan pozicion. Ili decidis mem. Ili mem tion
deziris.
Jes, karaj granduloj, vi deziris igxi superaj auxtoritatoj. Vi deziris
la Povon, la povon super ni simpluloj. Nun, vi havas gxin. Agu do ! Vi
devos komuniki la informon al la tuta mondo, tiel ke la tuta mondo
sciu, sed tamen ne tro timu. Cxu tio estas ebla ? Mi timas, ke ne. Mi
timas, ke oni ne povas fari, ke la mondo ne timu. Sed kion fari ? Cxu
fari nenion, gxis la dramo okazos ? Ne. Neeble. Vi certe faros vian
devon. Mi estas kore kun vi.
#notoj
[1] Ajxo: afero.
[2] Mi scias pri tiuj auxtoritatoj: mi scias, kiel agas tiuj auxtoritatoj;
mi scias, kiel ili reagas al okazajxoj; mi konas tiujn auxtoritatojn.
[3] La viro, kiu parolas, ne scias, kiel esprimi la penson; li do diras 'eee';
en aliaj lingvoj oni diras 'hm', 'aaa', 'er', 'euh', 'nu', 'oh' ...
[4] Alimondaj (= alia-mond-aj)
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu08,.,eo,1996-11-24
#titolo Iru kiel vi volas
Oni nomas tiun restoracion ®memserva restoracio¯, cxar en gxi oni
servas sin mem. Ne estas ulo, kiu venas al via tablo kun via tomato
aux kafo. Vi devas servi vin mem.
Cxu vi ne volas iri al memserva restoracio ? Vi preferas, ke oni servu
vin. Nu, bone. Kiel vi volas. Cxiaokaze, mi ne iros kun vi. Vi devos
iri sola. Mi devas resti cxi tie. Mi laboros en mia cxambro.
Kion ? Cxu vi timas perdigxi ? Ne timu. Miaopinie, vi ne riskas
perdigxi. Estas tre simple iri tien. Nur sekvu tion, kion Tom diris al
vi. Tiel vi ne perdigxos.
Se vi ne volas iri al memserva restoracio, iru do al alia restoracio.
Ne gravas al mi. Same pri tio, cxu vi iru buse, auxte aux piede. Busi
eble estas pli bone ol piediri, almenaux rilate al la piedoj, sed la
buson vi devas atendi. Okazas, ke oni atendas longe. Auxto estas pli
rapida ol buso, kaj vi povas foriri per gxi, kiam vi volas, sed cxu vi
havas auxton ?
Vi baldaux havos auxton, cxu ? Nu, bone, sed ®baldaux¯ ne estas ®nun¯.
Se vi deziras iri al la urbo nun, tre gravas, cxu vi havas auxton nun.
Ke vi havos gxin baldaux, tio estas grava iurilate, mi konsentas, sed
tio ne helpas vin nun, ecx iomete, por iri al la urbo, cxu ? Por auxti
gxis la urbo, oni devas havi auxton.
Sed fakte vi povas iri tien promene. Piediri estas bone por la koro.
Kaj ankaux por la kapo, cetere. Kiam venas nokto, la urbo igxas tiel
bela ! Kiam oni subite ekvidas la tutan urbon de malproksime, kaj
noktigxas, oni ekhavas senton pri io mistera, io ekstermonda, ecx
supermonda.
Ne estas tro longe gxis la urbo. Kompreneble, vi ne estos tie tuj, vi
devos tamen promeni iom da tempo. Sed ne estas tro longe. Ne timu, ke
viaj kruroj tro laboros kaj perdos sian tutan forton.
Sed mi deziris diskuti kun vi ankaux pri io tute alia. Cxu vi havas
informojn pri Ana ? Sxi kusxis en sia cxambro kaj ne sentis sin tre
bone. Tom iris al sxi kun sia kuracisto, sed sxi ne rigardas tiun
kuraciston serioza, sxi preferas sian kuraciston, sxi vere ne amas
lian. Li do forsendis sian kuraciston kaj vokis sxian. Strange, kiam
sxi vidis lian kuraciston, sxi sentis sin malbone, sed tuj kiam sxi
vidis sian kuraciston eniri en sxian cxambron#[1], sxi jam sentis sin
pli bone.
Oni sin demandas, pri kio vere temas, cxu ne ? Ho, cxu vi jam foriras
? Do, bonan vesperon, kaj ankaux bonan nokton ! Gxis revido ! Ni
revidos nin baldaux, versxajne. Do, gxis !
#notoj
[1] Sxi vidis sian kuraciston: kiu vidis ? -- sxi. La kuraciston de
kiu ? -- de sxi (de tiu, kiu vidis).
Eniri en sxian cambron: kiu eniris ? -- ne sxi, sed la kuracisto. En
la cambron de kiu ? -- ne de la kuracisto (ne de tiu, kiu eniris), sed
de sxi. Se vi dirus: ®Sxi vidis la kuraciston eniri en sian cxambron¯,
tio volus diri, ke sxi vidis la kuraciston eniri en la cxambron de la
kuracisto.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu09,.,eo,1996-11-08
#titolo Zorgi pri zorgado
Kion kredi ? Cxu liajn okulojn ? Cxu liajn vortojn ? Liaj vortoj
alvokas kompaton. Li montras sin kompatinda. Li diras ion ajn, por ke
oni kompatu lin. Sed la okuloj ! Oni povas sin demandi, cxu ili ne
estas pli kredindaj ol la vortoj, kiujn li eldiras. Kaj ili ne
esprimas la samon. Tiuj pale bluaj okuloj estas strange senesprimaj.
Cxu ne strange, ke ili restas tiel senesprimaj, dum li parolas tiel
bele, por ke ni kompatu lin ?
®Multo estas dirita, sed nenio farita¯, li diras. ®Multe da parolado,
malmulte da agado¯, li plu diras. Sed, gxuste, cxu, kiam li tion
diras, li ne parolas pri si ? ®Rigardu, kiel maldika mi estas¯, li
diras, ®jen kiel agas la zorgoj al mia kompatinda korpo. Mia sano iom
post iom forsvenas. Vidu: miaj haroj forfalas. Baldaux mi estos tute
senhara. Aux restos nur kelkaj haroj sur mia kapo. De tago al tago mi
pli kaj pli senharigxas. Baldaux mi estos tute malsana, cxar tiu
senhalta zorgado agas tre malbone al mia sano, tiel ke mia bela hararo
iom post iom malgrandigxas, iom post iom forperdigxas.
®La kuracisto diris al mi: ®Se vi volas, ke mi kuracu vin, kaj vi
resanigxu, tiu zorgado devas halti. Sen tio, sen via kunlaboro, la
plej bona kuracisto ne povas sukcesi. Mi trovas vin helpinda. Mi
deziras kuraci vin, mi deziras nenion alian, ol ke vi plene resanigxu,
sed vi devas helpi min. Por min helpi, vi devas labori super#[1] viaj
zorgoj. Zorgado nur povas malhelpi mian laboron. Via malsano rilatas
nur al via troa zorgado. Ankaux via maldikigxo. Ne temas pri alia grava
malsano. Ne temas pri tiu serioza malsano, pri kiu vi pensadas la
tutan tempon. Ne. Kelkaj malsanoj estas tre seriozaj. Ne via. Temas
nur pri tio, ke vi tro zorgas. Kiam via troa okupigxado pri tiuj
zorgoj haltos, via sano revenos. Sed mi estas senpova rilate al via
trozorgado. Nur vi povas helpi vin kaj kuraci vin tiurilate¯¯.
®Jen kion la kuracisto diris al mi. ®Vivu senzorge¯, li diris, ®kaj vi
resanigxos¯. Kaj, kredu min, li estas tre bona kuracisto. Li scias,
pri kio li parolas. Do, kiam li petas min ne plu zorgi, mi devas ne
plu zorgi, se mi volas retrovi mian sanon, se mi volas, ke la falado
de miaj haroj finfine haltu. Sed vivi senzorge ne estas simple. Mi
provis ne plu zorgi, mi provis kaj provadis. Sed kion ajn mi faras, mi
malsukcesas. Kiel ajn mi provas ne zorgi, zorgoj revenadas. Kaj mi ecx
pli kaj pli zorgas pri mia malsukcesa provado ne zorgi: mi ne sukcesas
ne plu zorgi, kaj tiu penso, ke mi tro zorgas, cxar mi ne povas ne
zorgi, tro okupas min. La penso farigxi senharulo estas timinda, cxu
ne ? Kaj tion mi pensas la tutan tagon. Kion fari, diable, kion fari ?¯
Jen kiel li parolas. Li tute certe deziras, ke ni lin kompatu. Li
certe pensas: ®Se ili kompatos min, ili faros la aferojn por mi, kaj
mi povos trankvile dormi, dum ili faras mian laboron¯. Tion diras liaj
okuloj.
Estas vere, ke, antauxe, lia korpo estis tiel grasa, ke gxi estis tute
ronda, kaj nun li sengrasigxis. Ankaux estas fakto, ke lia hararo,
tiel dika antauxe, tre maldikigxis. Sed dum liaj vortoj parolas pri
malsano, zorgado, senharigxo, malgrasigxo, liaj pale bluaj okuloj ne
elvokas#[2] kompatindan vivon. Ili esprimas la ideon ®Mi estas pli
forta ol vi. Mia korpo eble estas maldika kaj malforta, pli malforta
ol la viaj, sed mi pli fortas pense. Mi havis la bonan ideon agi tiel,
ke vi kompatu min. Kaj nun vi kredas min malsana, kaj vi faros la
tutan laboron por mi. Tiel mi povos senzorge dormi, kaj regrasigxi
trankvile¯.
#notoj
[1] Labori super io: labori pri io.
[2] Elvoki: fari, ke pensoj venas pri...
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu10,.,eo,1996-11-17
#titolo La fortegulo
Johano estas viro fortega. Tiu altega, dikega fortegulo sxatas
laboregi. Li havas tre grandan forton, forton grandegan, oni povas
diri, kaj se li ne faras ion per sia fortego, li ne sxatas sin mem. Li
do laboregas en la urbego. Tagon post tago li iras al sia laborloko,
kiun li tre sxatas, kaj tie seriozege laboregas.
Li sxatus sxati la vivon. Multrilate oni povas diri, ke li jam
sxategas gxin, sed...
La vivo estus belega por li, se li ne havus strangan malsanon. Li
malsanas en la kapo, kaj tio estas malbona. Vi vin demandas, pri kio
mi parolas, cxu ne ? Nu, jen lia malsano: li timas, li ege timas, li
timegas tion, kio estas eta.
Se li promenas en la urbo kaj jen, plej normale, aliras lin vireto por
ion demandi, la koro de Johano emas bati rapidege, li paligxas, li
sentas sin malbone, kaj grandega timo ekokupas lin. Li normale sxatas
knabinojn, sed se knabino aspektas tro malgranda, tro malforta, nia
grandegulo emas timi sxin. Cxu vi imagas ? Li neniam iras al urbeto,
cxar li sentas sin bone nur en urbegoj kun multegaj homoj, kiuj rapide
iras tien kaj tien cxi. Kaj se vi servas lin per kafo en malgranda
taseto, lia kapo emas turnigxi, li sentas sin malkomforta cxe la koro,
li igxas palega, kaj devas superi nekredeble fortan emon forrapidi el
la loko, kie li trovigxas.
Strange, cxu ne ? Kaj cxu vi scias, kial ? Mi parolis pri tio kun
amiko lia. Tiu diris al mi, ke Johano fakte estas tre sentema pri sia
troa forto. Li ne havas fidemon al si mem. Li opinias sin nefidinda.
Kiam li estis knabeto kaj iris al la lernejo, li jam estis nenormale
forta. Li batis la etulojn por senti sin supera. Li sxatis povi
deklari: ®Mi estas ege forta. Mi estas la plej forta. Mi estas la plej
forta el la lernejo. Mi estas la plej forta el la tuta urbego¯. Kaj
por montri al si kaj al la aliaj, kiel forta li estas, li ekbatis
ilin, kaj ilin batadis kaj bategis, gxis ili falis kaj petegis:
®Kompaton !¯ Tiam li sentis sin grava, granda, multopova.
Iutage, li batis knabeton tiel senkompate, ke estis neeble tiun
resanigi: la etulo restos nenormala dum la tuta vivo. Ekde tiu tago
Johano timegas sian forton. Gxi povas mis-agi. Gxi povas agi fusxe.
Viretoj igxis por li timindaj. Same kiel la plej etaj aferetoj. Cxu la
vivo ne estas stranga ?
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu11,.,eo,1996-12-01
#titolo Malkontentas la mekanikisto
Mi miras, ke li ne dankis min. Estis tamen granda servo, kiun mi faris
al li. Mi helpis, cxu ne ? Mi nenion misfaris, mi nenion fusxis, mi
nenion malbonigis. Nur okazis tio, ke mi malsukcesis.
Kion vi volas ? Mi ne povas fari mirindajxojn. Mi estas homo, sinjoro,
simpla homo, kiu perlaboras la vivon#[1] laborante per siaj manoj. Kaj
per sia kapo. Jes, la kapo, cxar oni devas kompreni, kio misfunkcias.
Nu, mi komprenis. Li tute fusxis sian motoron. Ne mirige, kun tia
maniero ekrapidi, kaj subite ekmalrapidi, kaj ree ecx pli subite
rerapidi. Tiuj motoroj estas malfortaj.
Li do ne diru, ke mi ne helpis, cxar mi helpis. Aux almenaux mi
provis. Se motoro estas tute fusxita, gxi ne estas riparebla tujtuj.
Cxiam la sama afero: ili ne povas atendi. Sed li ne diris ecx etan,
ecx apenaux auxdeblan ®dankon !¯. Li ecx ne danketis. Senkora homo !
Vere ne helpinda.
Kion ajn oni faras, li ne dankas. Ecx misparolante, ecx fusxe, li
povus esprimi sian dankon, ecx per la mano, ecx per la kapo. Kiel ajn
li volas. Per la piedoj ecx, se li preferas. Aux per la haroj. Kiel
ajn li deziras. Nur li danku.
Konsentite, la afero ne estas finita, la servo ne estas finfarita. Sed
la mesagxo estas dirita: ®Vi fusxis vian auxton, sinjoro, mi faros
tion, kio eblas, ne pli, cxar mi estas nur homo¯.
Mi ne speciale volas, ke li longe paroladu. Mi ne deziras, ke li
dankadu min dum tagoj kaj tagoj, ke li esprimadu siajn dankojn cxiam
kaj cxiam, gxis mia vivo estos finita. Nur kelkaj dankvortoj, kaj mi
estus kontenta. Tamen ne estas malfacile. Ekzistas homoj, kiuj
dankegas vin, cxar tute malgranda servo estas al ili farita. Eta
helpo, kaj jen venas longa danka deklarado. Kvazaux dank' al vi#[2] ili
vivus plu, ecx se vi faris nenion, aux almenaux nenion gravan.
Sed tiu cxi simple ne dankis. Ecx ne unu vorto. Mi ne havis la tempon
rigardi, kio okazas al li, jam la pordo estis fermita, jam li estis
for. Tiel foriri sendanke... cxu vi imagas ? Mi ne sxatas tian
manieron agi. Kvazaux la aliaj ne ekzistus, kvazaux ni ne indus
kelkajn vortojn de danko. Vere, li estas malbonmaniera homo.
Lia motoro estas fusxita. Kion li faris per tiu auxto, mi iom povas
imagi. Tute ne estas nature, ke la motoro tiamaniere fusxigxis, se li
agis normale. Ofte oni sin demandas, kion la homoj faras per siaj
veturiloj. Nu, mi faris, kion mi povis. Mi longe rigardadis la
motoron, provis cxu tion, cxu tion cxi, cxu tion alian, rebonigis
kelkajn aferetojn, kiuj misfunkciis, remetis unu novan pecon. La tutan
farindan laboron mi faris.
Sed superhomajxojn mi ne povas fari. Se li fusxis sian motoron tiel
grave, kion mi faru ? Cxiam estas la sama afero. Ili auxtas kiel
malsagxuloj, kvazaux ili tute perdis la kapon#[3], jes kiel senkapaj
knabegoj ili irigas sian veturilon, kaj poste ili miras, ke post
kelkaj tagoj gxi ankoraux ne estas riparita.
Tiuj motoroj ne estas tre serioze faritaj. Almenaux oni estu afabla
kun ili. Se ne, ili facile fusxigxas.
Nu, se mi devas remeti tutan novan motoron, ne mirinde, ke li kelktage
atendu. Mi parolis tute afable al li, ne eldiris ecx plej etan
malbelan vorton, kaj tamen mi povus, se konsideri tian nekredeblan
manieron fusxi belan novan veturileton.
Ne mi faris, ke lia auxto ne plu funkcias. Sed mi laboris super gxi,
restis longan tempon en la laborejo cxe tiu fusxita motoro. Sed cxar
la auxto ne estas jam plene riparita, tiu sinjoro senigas min de la
simpla, unuvorta danko, kiun mi devus auxdi.
Por tiaj homoj ni laboras ! La vivo vere ne estas facila. Kontentigi
la homojn niaepoke ne plu eblas. Mi tion diras al vi, sinjoro, cxar
almenaux vi sxajnas komprenema. Tia agmaniero tute senigas min de la
emo labori.
#notoj
[1] Perlabori la vivon: ekhavi, per sia laboro, tion, kion oni devas
havi por vivi.
[2] Dank' al vi, danke al vi : pro via dankinda helpo.
[3] Perdi la kapon: ekmispensi, ekpensi fusxe, perdi la povon gxuste
pensi.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu12,.,eo,1996-12-01
#titolo Jen vi ree trinkas !
Suficxas ! Nekredeble ! Jam denove vi ektrinkas ! Ne, amiketo, vi jam
trinkis suficxe. Tro estas tro. Kial vi cxiam devas troigi ? La
kuracisto diris: ®Ne permesu, ke li ricevu tiom da glasoj. Unu jam
estas multe por li. Aux cxu vi volas, ke li farigxu tute malsana ? Se
li plu soifas, akvon li trinku. Akvo estas bonega por la sano.¯
Kaj jen vi denove acxetis brandon ! Kion vi diris ? Vi soifas, cxu ?
Ho jes, vi soifas. Via soifo estas senfina. Via soifo estas cxiama.
Vere mi ne komprenas vin. Vi ne plu estas knabeto. Vi ecx ne plu estas
knabego. Vi estas viro, alta, forta, granda viro.
Se almenaux vi ricevus plezuron el via trinkado ! Sed pripensu iomete.
Cxu brando plezurigas vin ? Ecx ne. Fakte, gxi ecx ne sensoifigas vin.
Vi tion diris al mi, cxu ne ? Laux vi mem, gxi ne forsvenigas vian
soifegon. Laux viaj diroj, tiel estas: post kiam vi trinkis glason, vi
deziras denove trinki, vi tuj resentas la deziregon brandi.
Viaj malsagxaj diroj dolorigas al mi la koron. Kiam vi diras, ke cxar
vi estas tre grandkorpa, via brandotrinkego ne faras malbonon, kiel mi
povus kredi vin ? Mi havas okulojn kaj vidas. Kiam vi diras, ke korpa
laborado tuj eligas el vi la troon da brando, ke laborante kun plena
forto vi tuj elkorpigas la malsanigajn substancojn, permesu al mi
esprimi mian plenan malkonsenton.
Jes ja, vi estas granda, ecx grandega. Jes ja, via korpo estas alta
kaj largxa. Vi estas forta kaj dika. Pli ol suficxe dika, verdire. Mi
ecx diru simple: tro dika, multe tro dika, cxar la brando dikigas vin
sen vin serioze fortigi.
Kiam mi ekvidis vin la unuan tagon -- cxu vi memoras ? -- mi vin
ekamis, gxuste cxar vi aspektis tiel bele. Fortegulo vi estis
tiutempe. Jen bela viro, mi diris al mi, largxa kaj forta. Tiutempe vi
ne estis dika. Sed vi havis fortan korpon, belan vizagxon, kun amika,
plezuriga esprimo, kaj mi enamigxis tuj. Mi ne imagis tiuepoke, ke vi
fusxos cxion cxi per brandemo, ke vi fusxos vin mem, ke vi fusxos nian
kunan vivon, manke de volo. Mi ne imagis, ke vivi apud vi estos cxiama
doloro, ke mi vivos, ne apud fortulo, kiu helpos min, sed apud
senvolulo, kiu fusxos mian vivon.
Ho ! Mi konas viajn cxiamajn redirajxojn ! Laux via opinio, mi estas
senkora. Laux via sento, mi estas nekomprenema. Laux viaj paroloj, mi
estas auxtoritatema. Mi sxatas Povon, laux vi. Mi deziras esti supera
al vi, laux via pensmaniero, kaj mi volas cxiam diradi al vi, kion vi
faru. Tiel vi sentas nian rilaton, cxu ne ? Laux vi, mia sola deziro
en la vivo estas superforti vin.
Ne, amiketo; tiel ne estas. Mi tiom sxatis, kiam mi sentis vin supera
al mi. Gxuste tio igis min vin ami: via maniero cxiam superi la
malfacilajxojn de la vivo. Kio ajn okazis, la gxusta decido estis
klara por vi. Kio ajn okazis, vi cxiam estis la plej forta, la plej
sagxa, la plej supera.
Kvankam ni travivis malfacilajn tagojn -- cxu vi memoras ? -- en la
unua tempo de nia kunvivado, tamen cxiam vi sukcesis elturni vin. Kiom
sxatinda estis la vivo apud vi tiuepoke ! Kiom plezuriga !
Sxajnis, ke vi havas povon super la okazajxoj, super la vivo. Povon vi
havis, cxar vi havis volon. Sed kio restas el via volo nun ? Kio
postrestas el via volforto, el via povo voli, kaj per tiu simpla volo
aliigi la tutan vivon ? Kie gxi postrestis ? Kien gxi forsvenis ? Kio
okazis al gxi ? Kion vi faris el gxi ? Vi iras acxeti brandon. Vi
sidas apud glaso da brando. Vi rigardas gxin. Vi rigardadas gxin. Vi
rigardegas gxin. Kaj vi ne plu povas malkonsenti. Vi ne plu trovas en
vi la volon kapnei#[1] al gxi. Kial vi fusxis nian vivon, kara ? Kara,
kara mia, eta mia karulo, koro mia, vivo mia, kial vi fusxis cxion
inter ni ?
Kial vi permesis al tiu brando ricevi la Povon ? Gxi estas nia
superulo nun ! Decidas gxi, kion ni faru. Kaj ni povas nur sekvi gxian
volon. Vi acxetas gxin, kaj tiu acxetajxo direktas la vivon cxi tie.
Acxetadi brandon denove kaj denove, dum la akvo estas tiel bona cxe
ni, kia malsagxa maniero vivi !
Mi scias, ke vi ektrinkis brandon, kiam okazis tiuj timigaj
malfacilajxoj cxe via laboro. Ne estis facile por vi. Ne estis klare,
kion fari. Viaj labordonantoj ne volis, ke vi malkasxe diru la veron.
Ili timegis, ke la homoj ekstere scios la veron, ke oni klarigos al la
tuta urbo, kion ili faris, ke la tuta urbo parolos pri ilia misfaro,
pri tiu gravega fusxo, pri tiu gravega misdirektado de la aferoj. Kaj
ili elsendis vin for. Ili forsendis vin eksteren, timante, ke la
polico intervenos.
Forsendita ! Senoficigita ! Kaj sen eblo respondi, sen eblo rebati,
sen eblo pravigi vin, klarigi, kion vi faris, kaj kial. Vi retrovis
vin senlabora. Esti senlaborulo nuntempe ne estas facila vivo. Neniam
estis, cetere. Vivo de senlaborulo ne estas facile akceptebla. Brando
akceptigis gxin pli facile al vi, cxu ne ? Aux almenaux tion vi
imagis. Kun kiom da malpravo !
Cxar kvankam vi acxetis pli kaj pli da brando, via vivo ne faciligxis.
Male. Estas pli malfacile trovi laboron, kiam oni montrigxas
brandoplena. Kaj kvankam mi amis vin, kaj komprenis vian zorgadon, mi
ne povis akcepti tion. Cxiaokaze ne la fakton, ke vi iris cxiam denove
acxeti brandon, kaj ke nia acxetpovo pli kaj pli mallargxigxis.
Kvankam vi ne trinkis tro multe en la unuaj tagoj, tamen mi ne
akceptis. Mi timis, ke post la epoko kun unu duonglaso vespere venos
epoko kun duonglaso posttagmeze, kaj poste epoko kun plenaj glasoj
dumtage kaj cxe noktigxo, kaj tiel plu, kaj tiel plu.
Kaj evidentigxis finfine, ke mi pravis, cxu ne ?
Kvankam mi konsentas, ke mi eble ne suficxe komprenis viajn zorgojn de
senlaborulo, tamen, cxu oni povas diri, ke se mi agus alimaniere
rilate al vi, vi ne trinkus tiun diablan brandon ? Kvankam eble estas
iom da vero en tio, tamen tiu pensmaniero sxajnas al mi negxusta. Kiom
ofte mi pensis: ®Jen estas la fina glaso. Post cxi tiu li ne plu
trinkos brandon !¯ Sed tiom ofte la faktoj montris min malprava.
Kaj nun, kion fari ? Cxu vi povus tion diri al mi ? Kiel eligi vin el
tiu diabla emo ? Kiel resanigi vin, kaj samokaze rebonigi nian
kompatindan, fusxitan kunekziston ?
Se vi scius, kiom mi malamas tiun brandon ! Kara, kara, se almenaux vi
komprenus min ! Mi vin amas. Mi vin amegas. Ankoraux plu. Ecx se de
tempo al tempo mi diras la malon, mia koro ankoraux batas amege por
vi.
Sed kiom gxi doloras ! Kiom doloras vidi vin fordoni vian vivon al
brando ! Karulo ! Karulo mia ! Cxu vere vi ne povas forigi el vi tiun
diablan emon ? Cxu vi ne povus reekprovi, ecx se nur kompate al mi ?
Ekzistas malsanulejoj, kie oni kuracas brandemon, mi auxdis. Oni tie
akceptus vin. Mi petegas vin, konsentu iri al tia malsanulejo ! Mi
faros ion ajn, por ke vi akceptu tiun ideon. Mi laboros ankoraux pli
multe ol nun, se ne estos eble alimaniere.
Aux almenaux konsentu, ke venu vin kuraci faka kuracisto. Ekzistas
kuracistoj, kiuj specialigxis pri brandotrinkemo, oni diris al mi.
Eble se ni rigardos la aferon malsano, eble estos por vi pli facile
senigxi de gxi. Akceptu. Mi petegas vin, karulo, akceptu almenaux
diskuti kun fakulo. Vi ne imagas, kian plezuregon tio donus al mi. Kaj
kiel kontentega vi mem sentus vin ! Vi sentus, ke vi refarigxas viro.
Vi sentus revivigxon, revirigxon, refortigxon. Vi refarigxus la
fortega bonulo, kiu tiel ame iun belan tagon ekrilatis kun mi.
Vi tion faros, cxu ne ? Jes, mi vidas en viaj okuloj, ke vi pli kaj
pli konsentas. Mi vokos la kuracan fakulon. Li venos kaj resanigos
vin. Kaj vi refarigxos vera viro. Kaj ni reamos ege ege bele unu la
alian.
#notoj
[1] Kapnei (kap-ne-i): diri ®ne¯ per la kapo; montri per la kapo, ke oni malkonsentas.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu13,.,eo,1996-11-24
#titolo Revenis amo, felicxu ni !
Mi devas rakonti al vi. Mi estas tiel felicxa ! Mi retrovis sxin ! Mi
revidis sxin ! Kiun ? Karletan, kompreneble. Evidente mi parolas pri
Karleta. Pri kiu mi parolus ? Cxu ekzistas alia virino en la mondo ?
Jes, mi revidis sxin.
Sxi sidis cxe tablo en trinkejo, sola, antaux taso da kafo. Mi soifis,
kaj eniris la trinkejon. Mi tuj rimarkis sxin. Sxi aspektis kiel
persono, kiu atendas iun. Mi min demandis, cxu mi iru al sxi, cxu mi
iru sidi cxe la apuda tablo, aux cxu cxe pli malproksima. Mi decidis
iri iom pli malproksimen. Mi trovis bonan lokon, de kie mi povis
facile observi sxin.
Mi volis komence observi sxian vizagxon, provi ekscii, laux sxia
esprimo, cxu sxi felicxas aux ne. Krome, mi deziris ne aliri sxin tuj,
cxar sxajnis al mi, ke estas pli sagxe lasi mian koron trankviligxi
antaux ol ekrilati kun sxi.
Cxu vi memoras tiun tagon, tiun dolorigan tagon, kiam sxi forlasis min
? Antaux longe tio okazis. Sxi malkontentis pri mi, pri io, kion mi
fusxe faris. Kaj, malsagxe, mi malkonsentis pardonpeti pri mia fusxo.
Kiel malsagxa mi estis ! Sxi pravis, kaj mi ne. Se tiuepoke mi sincere
dirus: ®Jes, mi mispasxis. Bonvolu pardoni min. Mi estas fusxulo. Mi
riparos la aferon.¯, sxi certe plu restus kun mi, cxar sxi trovis min
plej aminda. Sed mi malsagxe volis, ke sxi konsideru min prava.
Sxi tiam opiniis, ke vivo kun mi ne estos ebla, se mi devas senmanke
senti min prava, ecx kiam mi fusxe agis kaj estas evidente malprava.
Jes, tiam sxi foriris, lasante min sola, malgxojige sola. Mi sentis
min forgesita, forlasita.
Kiom mi bedauxris mian malsagxan reagon ! Sed mia bedauxro ne helpis.
Simpla bedauxro neniam helpas, cxu ?
La vivo igxis seninteresa por mi. Mi laboris lauxkutime. La ekzisto
estis dauxro, ne vivo. Mi ecx min demandis, cxu estas iu ajn intereso
en dauxrigo de tiu vivo. Se vivo estas sengxoja, senplezura, kial
dauxrigi gxin ? La ideo min mortigi envenis en mian kapon, kaj restadis
en gxi dum kelka tempo. Mi hezitis: cxu plu vivi, aux cxu morti tuj ?
Kio estas preferinda, kiam la vivo perdis cxian intereson ?
Se paroli sincere, mi diru, ke mi timas la morton. Nur cxar mi gxin
timas, mi forlasis la ideon min mortigi. Mi do dauxrigis mian
malfelicxan ekziston.
Kaj jen Karleta trovis alian viron, kaj enamigxis al li. Mi konis lin.
Li nomigxas Jozefo. Malseriozulo. Fusxulo. La ideo, ke sxi emas
kunvivi kun simila ulo, dum mi ekzistas, estis... nu... mi ne trovas
vortojn por esprimi, kion mi sentis. Mi ne povis porti tiun pezon. Mia
koro estis peza. Pli kaj pli peza.
Tamen, mia vivo... ne, vivo ne estas gxusta vorto, tiel vivi ne estas
vivi, mi diru: mia ekzistado... tamen, do, mia ekzistado estis
seninteresa. Mi provis forgesi sxin, sed ne povis. Amikoj proponis al
mi promenojn, veturadojn, agadojn, teatrovidon, diskutojn,
kuntrinkadon. Ili estis tre afablaj. Sed nenio interesis min.
Mi ecx pensis pri tio, cxu mi mortigu Jozefon. Mian morton mi timas --
mi pensis -- ne la morton de aliuloj ! Cxu vi trovas min timige
malsxatinda ? Pardonu, mi nur sinceras pli ol kutime. Jes, komence mi
havis tiun ideon. Meti finon al#[1] mia doloro mortigante mian
malamikon.
Mi malamis lin. Kaj en malamo kusxas nekredebla forto. Cxu vi jam
sentis tion ? Eble vi neniam malamis. Videble, vi estas plej bonkora
homo.
Mi tamen forlasis la ideon meti finon al la vivo de Jozefo (eble cxar
mi timas la policon !). Mi provis revidi Karletan, sed Jozefo forlasis
la urbon, kaj Karleta sekvis lin for. Sxi trovis alian laboron, ie,
kaj mi plu restis same sola.
Komence mi pensis: ®Sxi ne rajtas fari tion al mi. Sxi ne havas tiun
rajton. Sxi devas vivi kun akceptinda viro, sagxa, bonkora, juna.
Unuvorte, kun viro kiel mi. Ne kun fusxulo kiel Jozefo¯.
Sed poste mia pensmaniero aliigxis. Kion similaj pensoj ja povus
alporti al mi ? Nenion helpan, nur bedauxron. Fakte, mi ne pensis
prave, cxu ? Sxi ja rajtas fari el sia vivo, kion sxi volas. Kaj mi ne
havas rajton devigi sxin min ami. Sxi rajtas forlasi min, se mi agas
malsagxe. Neniam ni kunigis niajn vivojn antaux iu urba aux alia
auxtoritato. Mi do havis neniun rajton super sxi. Tiuj kaj similaj
konsideroj helpis min forlasi mian ne-sanan pensovojon, kaj aliri
vojon pli bonan.
Mi atendis ion ajn, sed ne tiun trinkejan revidon. Kara Karleta ! Dum
sxi sidis tie en la angulo, sxi estis ankoraux pli bela, ol kiam mi
komence konatigxis kun sxi. Sed sxi aspektis malgxoje.
Okazis io ecx pli neatendita ol la fakto, ke mi revidis sxin: subite,
sxi turnis la okulojn al mi, min vidis, kaj ekstaris. Sxi ekpasxis en
mia direkto, ne tre rapide, tiel ke mi havis suficxe da tempo por min
demandi, kion sxi diros.
Min tusxis timo. Mi kvazaux antauxsentis, ke doloriga bato falos sur
min. Mi timis, ke sxiaj unuaj vortoj estigos eksplodon de doloraj
sentoj en mia kompatinda koro.
Sed tute male. Apenaux mi povis kredi miajn okulojn: jen sxi sidis
apud mi kaj ekparolis kun largxa rideto. Ho, tiu rideto ! Similan
rideton mi neniam vidis. Neniam en mia vivo mi sentis min tiel
kortusxita. Tiu rideto estis mesagxisto pri baldauxaj felicxoj.
®Kara Petro !¯ sxi diris. ®Kiel mi gxojas vin revidi ! Se vi scius,
kiel felicxa mi estas ! Oni diris al mi, ke vi forlasis la urbon, kaj
jen mi retrovas vin. Cxu vi ankoraux min malamas ?¯
Imagu tion ! Sxi opiniis, ke mi malamas sxin. Eble mi iomete sxin
malamis, kiam sxi forlasis min, sed tamen... Mi repensis pri miaj
mortig-ideoj; ili koncernis min, kaj poste Jozefon, sed sxin neniam.
®Mi neniam malamis vin¯, mi respondis, ®nur Jozefon¯.
Kaj tiam sxi rakontis pri Jozefo. Liaj proponoj tute ne estis
seriozaj. Tuj kiam li alvenis en tiun alian urbon, li faris similajn
proponojn al alia virino, kaj forlasis Karletan. Estis tre dolore al
sxi, cxar sxi imagis, ke li estos la viro en sxia vivo. Sed iom post
iom sxi retrovis sian kortrankvilon. Pli kaj pli sxi rememoris nian
antauxan amrilaton kiel vere felicxigan.
Sxi do deziris rerilati kun mi. Sed iu malsagxulo fusx-informis sxin
dirante, ke mi foriris, ke mi forlasis mian laboron, kaj trovis alian
malproksime. Li intermiksis mian nomon kun tiu de aliulo, cxar niaj
nomoj intersimilas.
Mi klarigis al sxi la vojon, kiun miaj pensoj kaj sentoj iris dum tiu
longa tempo malproksime de sxi. Krome, mi diris, kiom mi nun konscias
mian malsagxecon. Mi diris, kiom mi bedauxras, ke mi lasis tro altan
opinion pri mi mem fusxi belegan amon.
Tiumomente ni komencis ridi unu kun la alia. Kiom ni ridis ! Ni ne
vere scias, kial. Nur, cxar estis tiel bone retrovigxi kune, kaj
rimarki, ke ni tuj povas tiel forte reami unu la alian.
Ni parolis pri cxio kaj nenio, cxiam ridante. Ni rakontis niajn vivojn
unu al la alia. Ni estis gxojaj, neimageble gxojaj. Mi metis mian
manon sur sxian manon, proksimigis mian kapon al sxia kapo. Niaj koroj
batis auxdeble, aux apenaux malpli ol auxdeble. Ni sentis kunigxon. Ni
forlasis la kafejon, promenis en la urbo, cxiam ride diskutante, cxiam
kun gxojplenaj vizagxoj. Ni iris al mia cambro. Ni...
Nu, nu, nu, nu. Cxu vi scias, kio estas felicxo ? Vere, amiko, se vi
povus imagi...
#notoj
[1] Meti finon al x: fari, ke x finigxu; igi, ke x ne plu ekzistu.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu14a,.,eo,1997-05-10
#titolo Silentu, enaj vocxoj !
Mi kusxis en la lito, en mia kara, bone varma lito. La suno jam estis
iom alta kaj gxia lumo bele plenigis la cxambron. La apenaux fermita
fenestro enlasis malvarmetan aeron. Mi pensis: nun estas tempo
ellitigxi. Sed mi sentis min tiel bone en la lito ! ®Cxu vere¯, mi
diris al mi, ®Cxu vere mi devas ellitigxi tuj ?¯ Ena vocxo respondis,
tute mallauxte: ®Ne. Gxoju pri la sxatinda kusxa pozicio, pri la
felicxiga enlita situacio, restu iom pli longe. Nenio ja urgxas¯.
Mi tre kontentis pri tiu senvocxa vocxo, kiu tiel amike parolis al mi,
en mi. Sed mi apenaux decidis fordoni min al la felicxo sekvi la
amindan proponon de tiu en-kora vocxeto, jen alia ena vocxo ekparolis
en mia kapo, silente, kvankam kvazaux auxdeble.
Gxi diris: ®Vi devas ellitigxi. Vi ne rajtas agi malkuragxe. Laboro
atendas vin. Kaj vi ne povas fari gxin enlite. Vi devas kuri el via
domo al via oficejo. Kuragxon, amiko, el la lito elmovu vin. Kaj vi
sentos la felicxon de la homo, kiu faris sian devon, kvankam liaj plej
malaltaj emoj provis irigi lin al alia direkto, al la malsagxa direkto
de vivo tro facila, al la facila direkto de malkuragxo¯.
Estis gxene auxdi du vocxojn. Kiam oni auxdas du malsamajn vocxojn,
kiuj diras malsamajn aferojn, ecx se ne tre lauxte, cxio
intermiksigxas, kaj ne estas facile sekvi la interparolon, cxu ?
Esperante eligi min el ilia interbatado, mi turnis min en la lito, kaj
provis endormigxi.
Sed la gxena afero, koncerne provojn endormigxi, estas, ke ili ne
estas facilaj. Mi ne scias, cxu mi estas normala, sed cxe mi provado
endormigxi neniam sukcesas. Kiam mi enlitigas, nokte, mi endormigxas,
sed neniam cxar mi provis. Nur cxar mi enlitigxis kaj estis laca, kaj
pensis pri nenio plu. Mi devis fari nenion por dormi. Dormo venis mem.
Kiam mi provas kaj provadas, ripetante al mi: ®Nun mi provu dormi, nun
mi pensu pri nenio, nun mi dormu¯, mi restas maldorma la tutan tempon,
kaj mi pli kaj pli sentas lacecon, sed bedauxrinde ne dormigan
lacecon.
Min do turninte kaj returninte kaj rereturninte en la lito, mi povis
nur diri al mi, ke mi ne sukcesas trovi la deziratan dormemon. Kaj jen
ena vocxeto denove alparolis min:
®Vi ne deziras dormi¯, gxi diris -- kaj gxi sonis, kvazaux gxi min
malsxatus -- ®vi ne deziras dormi. Vi jam dormis suficxe. Vi tute ne
estas laca. Vi nur deziras malkuragxe resti en la lito por la plezuro
senti, ke vi faras nenion, dum ekstere la plimulto el la homoj laboras
kaj lacigxas laborante¯.
La vocxo pravis. Mi ne deziris dormi. Eble iom dormeti, jes ja, sed
suficxe maldorme, se vi komprenas min, por senti la plezuron kusxi en
bona varma lito, en cxambro sunluma, farante nenion, nur lasante la
pensojn kaj imagajxojn sekvi unu la alian, duone konscia, ke tio estas
libereco.
®La grandeco de la homo kusxas en libereco¯, mia patro kutimis diri.
Nu, mia patro estis bona homo. Lia bonkoreco estis konata kaj
priparolata de la tuta urbeto, kie ni vivis dum mia infaneco. Kaj lia
cxiama praveco ne estis malpli konata. Mia patro sxatis prikanti la
bonecon de la homa libereco. Li instruis al ni ami liberecon.
Cxion cxi mi respondis al la ena vocxeto, kiu provis ellitigi min.
®Dum mi kusxas en la lito kaj nenion faras¯, mi diris al gxi, ®mi
estas libera, kaj mia patro instruis al mi alt-konsideri liberecon¯.
Sed -- la diablo eble scias kial, mi ne -- tiu vocxeto ne estis facile
kontentigebla. ®Vi vekigxis antaux du horoj¯, gxi diris. ®La suna
lumo, enirante tra la fenestro en la dormocxambron, vekis vin jam
antaux du horoj. Jam du horojn vi kusxas, farante nenion. Senkuragxulo
! Mallaborema knabo ! Vi estas viro, sed vi agas infane. Estas
priplorinde vidi vin. Vi min senesperigas. Por multegaj homoj, vivo
estas laboro, kaj vi emas nur ludi kaj kanti, kaj lasi la aliajn
laboradi por via komforto¯.
Sed felicxe la alia vocxeto intervenis: ®Kial vi lasas tiun elparoli
similajn vortojn stultajn, kaj, krome, malgxojigajn ?¯ gxi rimarkigis
al mi. ®Silentigu gxin. Tiu vocxo ne estas auxdinda. Gxi malsxatas
liberecon, gxi do malsxatas vian patron, kiu tiom sxatis liberecon.
Cxu oni ne instruis al vi, ke oni devas ami siajn patron kaj patrinon
? Ami ilin, memori pri ili ? Pensu pri la tempo, kiam vi estis tute
malgranda, eta-eta infaneto, kaj kusxis en la brakoj de via patrino.
Cxu sxi vekis vin, se vi dormis ? Tute ne. Sxi agis precize por ke vi
ne vekigxu, sed dormu plu trankvile. Cxu vi memoras, kiel felicxe
estis, kiam vi libertempis sur la montoj, promenis en la kamparo,
ludis kun aliaj infanoj en la montodomo, vivis en tiu pura montara
aero, kuris sur la rokoj, kantis tute lauxte...? Cxu iu kriis al vi,
ke tio estas malbona vivo ? Cxu via patro aux via patrino aux iu alia
kriis al vi, ke vi iru labori ? Vi vivis libere tiutempe. Kaj libereco
estas felicxiga¯.
Sed la alia vocxo rebatis: ®Kiel malsincere vi parolas ! Tio, kion vi
diras, okazadis nur dum la libertempo. Vi forgesas, kiel estis, kiam
vi iris al la lernejo. Via patrino vekis vin tiam. Kaj, vole nevole,
vi ellitigxis por iri al la lernejo, ofte por kuri al la lernejo, cxar
normale marsxi ne suficxis por alveni gxustatempe, cxar jam tiuepoke
vi estis senkuragxulo ema resti tro longe en la lito¯.
Vere, tiuj du vocxoj estis gxenaj. Ambaux vocxoj gxenis, kvankam,
verdire, unu pli ol la alia. Mi ne sciis, kion fari, por silentigi
ilin. Ekdormi estus bona maniero eligxi el la gxena situacio, sed,
kiel mi jam diris, mi ne sukcesis. Mi do fine ellitigxis. La penso pri
taso da bona varma kafo antauxplezurigis min.
Mi iris al la fenestro, rigardis tra gxi al la suno, al la kampoj, al
la montoj, kiuj staris malproksime, altaj kaj belaj. La naturo
montrigxis tiel sxatinda, ke mi sentis emon lauxte kanti dankokanton
pri gxi, aux krii al gxi mian gxojon vivi en la kamparo, ne en
homplena urbego.
Mi rigardis, kioma horo estas, kun iom da antauxtimo, ke eble mi ne
suficxe atentis la horon, dum mi kusxis enlite kaj lasis la pensojn
sendirekte promenadi. Mi subite min demandis, cxu mi havos la tempon
trinki la varman kafon, al kiu mi nun soifis, aux cxu mi devos kuri
kiel stultulo por alveni gxustatempe al la oficejo. Jes, kun
antauxtimo mi ekrigardis la horon kaj vidis, ke -- diable ! -- la tempo
forkuris pli rapide ol mi imagis. Mi nun devos cxion fari kun ega
rapideco, forgesi pri la bona varma kafo, kaj tuj kuri el la domo por
alveni al la oficejo en tempo plej mallonga.
Sed subite mi ekmemoris. ®Kio okazas al mi ?¯ mi lauxte kriis. ®Oni ne
laboras cxi-tage ! La oficejo estas fermita. Nun estas sabato#[1] !¯
#notoj
[1] Sabato: la tagoj de la semajno estas: lundo, mardo, merkredo,
jxauxdo, vendredo, sabato kaj dimancxo. Dimancxo estas kutime senlabora
tago. Krome, en multaj lokoj, oficistoj ne laboras sabate.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu14b,.,eo,1999-04-18
#titolo Timiga diro
Estis priplorinda travivajxo. Vi scias, ke mi decidis diri al miaj
infanoj, ke mi foriros. Kiam mi decidis, mi tute ne imagis, ke estos
tiel malfacile. Fakte, en la momento, kiam mi volis iri paroli al ili,
mi konsciigxis, ke mi ne povas. Jen venis la horo iri al iliaj
cxambroj por informi ilin, kaj mi sentis min tiel malbone, ke mi
ekploretis. Mia tuta kuragxo estis for.
Komprenu min. Cxu eblas al homo normalkora aliri siajn infanojn kaj
diri: ®Mi havas novajxon por vi. Baldaux mi foriros. Baldaux via patro
forlasos cxi tiun domon por cxiam...¯ Kiel oni povas tion diri al
infanoj, kiujn oni amas ?
Kaj tamen mi devis. La afero estis decidita. Mi devis gxin fari. Ne
estis alia vojo, cxu ? Mi provis plikuragxigi min, trovi en mi fortojn
novajn, per volpovo havigi al mi la forton superi miajn sentojn de
timo kaj malespero, por fari mian devon.
Ne estis facile. Sed mi havis la senton, ke iom post iom la dezirata
forto envenas en min.
Mi komence parolos al la knabino, mi decidis. Sxi estis en sia
cxambro, farante iun laboron por la lernejo. Sxi rigardis min per
miroplenaj okuloj. Tute certe sxi sentis, ke io estas nenormala.
Neniam mi havas tian esprimon, kiam mi iras diri ion al sxi.
La tuta situacio igxis min plejpleje zorga. Tamen mi ne povis eligi
min el gxi nun. Mi aliris sxin. ®Klara¯, mi diris, ®mi... mi devas
informi vin pri io... Malgxojiga novajxo, tre malgxojiga¯.
Sxia vizagxo aliigxis: mira antaux unu momento, gxi nun farigxis
zorga. Mi ne scias, cxu sxi atendis ion similan, aux cxu miaj vortoj
estis tute neatenditaj por sxi. Sxia vizago ekesprimis maltrankvilan
atenton.
®Vi scias... Certe vi rimarkis, ke via patrino kaj mi... nu... nia
rilatado ne estas bona. Ni... Kiel diri ?... Ni ne plu sukcesas rilati
ame. Ni... Estas malfacile por unu vivi kun la alia, tagon post tago,
horon post horo, minuton post minuto. Via patrino estas tre bona
patrino, helpema, bonkora, klarpensa. Iumaniere mi plu amas sxin. Sed
kunvivi en la sama domo ne plu estas eble. Ni decidis, ke mi
foriros... Ne timu, mi revenos vidi vin, ludi kun vi, paroli kun vi.
Kiel eble plej ofte. Sed mi vivos en alia domo¯.
Sxi rigardis min. Mi sentis min senkorulo seniganta hometon de la plej
sxatata havajxo.
®Se vi kaj patrino tion decidis...¯ Sxi komencis, kaj estis io tre
malgxoja en sxia vocxo. Mi rimarkis, ke sxi emas plori, sed kun granda
malfacilo sukcesas superi la ploremon. Sxi aldonis nur: ®Nu, estas
tiel¯. Kaj post ekrigardo al mi, en kiu nek malamo, nek timo vidigxis,
sed nur malfelicxo, sxi el sia cxambro eliris, kaj tuj poste el la
domo.
Mi sentis min laca, ege laca. Kaj mi faris nur duonon de la devo ! Mi
sercxis Alanon, la knabon. Mi pli antauxtimis cxi tiun intervidon,
cxar Alano estas pli juna kaj pli sentema. Ankaux pli malkasxema, pli
ema sin esprimi.
Kiam mi aliris lin, li ludis per siaj etaj auxtoj. Alano havas
specialan sxaton al tiuj malgrandaj veturiloj. Li oftege ludas per
ili. Li okazigas al ili plej neimageblajn aventurojn.
Mi decidis fini la dolorigan momenton kiel eble plej tuje. ®Mi venas
sciigi ion tre gravan al vi¯, mi diris per vocxo plej serioza. La
veturiletoj tuj haltis, kaj Alano direktis al mi siajn belajn bluajn
okulojn, tiom plenajn de trankvila amo, ke mia koro ekdoloris. Li
havas al mi grandegan amon. Mi estas por li la Patro kun granda P#[1].
Patro estas, liapense, plej aminda fortulo: ulo kuragxega, havanta la
povon cxiam cxion superforti.
Kaj nun mi batfaligos tiun manieron min vidi. Miaj vortoj estos bato,
post kiu nenio plu restos el la imago pri mi. Jes ja, tiu maniero min
vidi estas pure imaga, gxi ne estas gxusta. Mi estas fakte nur simpla
homo, kun fortoj kaj malfortoj, ne la grandegulo, kiun la knabo
imagas. Sed cxu estas bone, ke per unu bato, per unu timiga bato, mi
faru, ke tiu imagata, sed amata fortulo, subite perdu la ekziston ? Cxu
li ne estas tro malforta por supervivi tian baton ? Cxu post tiu falo
li povos restarigxi ? Kaj tamen mi devis paroli.
Ree, mi kunigis la tuton de miaj troveblaj fortoj, kaj ekparolis:
®Alano, mi baldaux foriros. Mi ne plu vivos kun vi cxi tie. Mi ne plu
vivos cxi-dome¯.
La knabo min rigardis kun hezita esprimo.
Kaj li ekridis.
Mi atendis ion ajn, sed ne tion. Li ne akceptis min serioze ! Por li,
patro estas tiel klara, evidenta, neforigebla duono de amata paro, ke
tiu duono ne povus serioze foriri, lasante la alian duonon sola. Por
li, evidente, paro estas tuto, paro estas unuo, ne du ajxoj, kiujn
eblas malkunigi. Ke mi foriru, tio estas tute simple neebla. Tiu diro
de la patro povis esti nur luda.
Tamen mi devis komprenigi al li la veron. Baldaux mi ne plu estos en
la domo. Baldaux mi havos mian vivon aliloke, for de lia patrino, de
Klara, de li.
®Alano¯, mi rekomencis, kaj mi provis igi mian vocxon kiel eble plej
senrida. ®Alano, mi ne ridas, cxi tio ne estas ludo. Mi komprenas, ke
vi ne kredis min tuj, cxar vi tutforte esperas, ke mi ne diris la
veron. Sed estas vere, Alano, mi foriros. Vi restos cxi tie kun
patrino kaj Klara. Kaj mi ne plu vivos kun vi. Mi...¯
Li sentis nun, ke cxi tio ne estas imaga rakonto, ke mi diras la puran
veron. Sed li ne povis akcepti gxin. Li rigardis min. Li subite ege
paligxis. Li igxis tiel eta, tiel malforta, tiel senhelpa, ke mi
sentis, kvazaux la tuta cxambro turnigxus, kaj mi apenaux ne svenis.
®Mi mortigis lin¯, mi pensis, kaj tiu penso, kiom ajn neakceptebla,
restadis dolore en mia kapo. ®Mi mortigis lian koron, lian gxojon,
eble lian povon ami kaj felicxi. Mi estas la mortigisto de mia knabo¯.
En unu minuto, cxio farigis nekredeble malvarma en mi.
Alano ekkriis. Li elmetis siajn etajn brakojn, siajn etajn manojn,
batis min kun fortega, longa, nehoma krio, kaj post kelkaj ekbatoj al
mi, forkuris ploregante.
Mi staris tie, senpensa, sensenta. Mi ne imagis, ke eblas porti tian
pezon de malfelicxo. Mi sentis min la plej malaminda dolorigisto en la
mondo. Mi pensis pri Diana, la virino, kun kiu mi deziris kunvivi. Por
Diana mi deziris forlasi tiujn du belegajn, sanegajn infanojn kaj
ilian patrinon. Sanegajn ? Jes, gxis nun. Sed cxu ili povos resti same
sanaj post tia videble preskaux mortiga bato ?
Cxu mi perdis la sagxon, mi demandis al mi. Cxu Diana povas doni al mi
veran felicxon ? Aux cxu por felicxo nur imagita mi nun malfaras unubate
felicxon malrapide, iom post iom kunmetitan ?
Mi ne plu sciis, kiu mi estas, kion mi faru, kien direktigxas mia
vivovojo. ®Cxu vere tion mi volas ?¯ mi demandis al mi. Sed de nenie
venis respondo.
#notoj
[1] diru : ®po¯.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu15a,.,eo,1996-12-01
#titolo Mistero en papervendejo
Kiam mi vidis Ivon hieraux, li ne nur alportis tre bonajn cxokoladajn
dolcxajxojn, sed krome li raportis al mi pri la strangaj okazajxoj en
la papervendejo de Cxefa Strato. Mi tre fidas lian raporton. Li sciis
multon, cxar li laboris kiel vendisto en tiu paperejo kelktempe kaj li
plu havas amikajn rilatojn kun la homoj tieaj.
Li diris, ke laux la arangxo de la mebloj en la magazeno, la ideoj de
la polico ne povas esti pravaj. Laux Ivo, la plano, kiun oni ne plu
retrovis jam frue la matenon post la okazajxoj -- tiu gravega papero,
kiu tiel nekompreneble perdigxis -- ne kusxis sur la meblo, kie gxi
estis laux la polico, aux gxi ankoraux estus tie la sekvantan matenon.
Se gxi ne plu troveblis sur tiu meblo -- la meblo maldekstre staranta
-- frumatene la sekvantan tagon, oni suspektu unu el la vendistoj, ne
la personon, kiu venis acxeti la papersakojn, kaj kiun la polico
suspektas.
Laux Ivo, tiu persono ne povis iri apud la meblon, kie la plano
lauxdire trovigxis. La vendistoj tuj rimarkus lin kaj suspektus ion
nenaturan, cxar tiu meblo, kiu staras flanke, sur la maldekstra
flanko, fakte, ne estas alirebla al la homoj, kiuj venas en la
magazenon nur por acxeti ion. La polico do ne volas diri la veron.
Tiu grava plano, kiu, laux la polico, kusxis sur la maldekstraflanka
meblo, venis per speciala posxt-alporto tuj antaux la fermhoro. Oni
metis gxin sur la postajxojn, kiuj alvenis pli frue, kaj tie plu
kusxis. Nu, kompreneble, Ivo konas tiun meblon, kiel la tutan
magazenon. Li diris, ke estas vere, ke oni cxiam metas la alvenintajn
postajxojn sur tiun meblon, gxis la koncerna persono havas tempon
okupigxi pri ili. Neniam estas facile trovi momenton por la postajxoj,
en tiu magazeno, cxar la personoj, kiuj tie laboras, ne estas suficxe
multaj rilate al la laboro, kiu devas esti farata.
La demando, kiun mi starigas al mi, estas: kial diable oni sendis tiel
gravan planon per la posxto ? Tiuj, kiuj sendis gxin, certe sciis, ke
spionoj interesigxos pri gxi. La spionoj povus havi kunlaboranton en
la posxtejo, en la paperejo aux aliloke. Tiuj, kiuj sendis la planon,
agis plej malserioze. La afero estas tiom pli nekomprenebla, cxar oni
sciis, ke tiu plano interesas same la dekstrulojn kiel la
maldekstrulojn. Tiu papero havis -- oni diras al ni -- internacian
gravecon. Kaj oni sendas gxin posxte al papermagazeno ! Konsentite, en
la papervendejo, nekonate, kasxe trovigxas unu el la cxefaj
kunlaborantoj de la Sekreta Servo, sed tamen !
Stranga maniero agi, cxu ne ?
Nu, kiel mi diris al vi, Ivo tute malkonsentas kun la policaj ideoj
cxi-rilate. Tiutage, li iris acxeti panon en la panejo, kiu staras tuj
apud la papervendejo, kaj li tie trovigxis, kiam la suspektato
envenis, kaj ankaux kiam tiu foriris kaj eniris la apudan magazenon
por acxeti siajn papersakojn.
La polico opiniis tre grava la trovon de eta-etaj panpecetoj en la
papervendejo, cxe la maldekstra flanko, apud la meblo, pri kiu oni
tiom parolas. Kiam gxi eltrovis, ke la suspektato iris acxeti panon
tuj antauxe, gxi ege kontentis, kvazaux tiu malkovro donus respondon
al la multaj demandoj, kiujn oni povas starigi al si en tiu stranga
afero. Kial tiom da bruo pri tio ? La suspektato neniam neis, ke li
iris de la panejo al la papermagazeno.
Ivo estis en tiu panvendejo kaj diskutis kun la vendistino. Li
diskutadis longe, cxar li havas al sxi amkomenceton kaj plezure
longigis sian restadon apud sxi. Tiu kompatinda homo, kiu poste
acxetis la papersakojn, do estis en la panejo, sed lia cxeesto tie ne
suficxas por povi diri, ke li faris ion malbonan poste en la apuda
magazeno, cxu ? Kiu povas diri, ke unu el la vendistoj ne havis pecon
da pano en la paperejo ?
Ivo bone rigardis la personon, kiun la polico poste eksuspektis. Iu,
kiu volas fari ion suspektindan, ne agas tiamaniere, li diris.
Kion ? Cxu vi ne sciis, ke Ivo ametas la junan panvendistinon ? Nu, tio
estas fakto. Ili iris kune trinki teon en ®La dolcxa vivo¯. Cxu vi
konas ? Estas tiu tetrinkejo, kie ili havas kvardek kvar specojn de
teo. Gxi trovigxas dekstre de la Cxefa Posxtoficejo. Li sidis tie kun
sia panvendistino, kiam la suspektato envenis la tetrinkejon, portante
la papersakojn, kiujn li acxetis antaux kelkaj minutoj. Estis la horo,
kiam cxiuj magazenoj fermigxas. Kaj oni suspektas tiun viron gxuste
cxar neniu plu venis en la papervendejon inter lia foriro kaj la
momento, kiam oni fermis la magazenon.
Nu, mi ne diras, ke Ivo tute ne povus miskompreni la faktojn. Sed
miaopinie li estas plej fidinda homo. Mi kredas lin multe pli ol la
policon.
Fakte, la plej stranga afero, en lia raporto al mi, estas, ke, en kiu
ajn magazeno aux trinkejo li trovigxas, tuj post li envenas la
suspektata persono. Kvazaux tiu sekvus lin. Mirige, cxu ne ? Tamen,
Ivo ne estas aventurulo, kiu enmiksus sin en spionajn agadojn. Mi
demandos lin, kion li opinias pri tiu fakto, ke la papersakulo tiom
sekvis lin. Mi ne rimarkis la aferon, kiam li raportis al mi tiujn
okazajxojn hieraux. Nur rakontante al vi, mi ektrovis tion miriga.
Alian informon mi devos ricevi de li. Mi devos demandi lin, kie li
acxetas tiujn dolcxajxojn, kiujn li hieraux alportis. Estas speco de
cxokoladhava sukerajxo, tre dolcxa, kion mi ege sxatas, kaj mi sxatus
scii, kie oni ilin vendas. Mi bedauxras, ke restas neniu plu. Mi jam
finis la tutan saketon, tiom bonaj mi ilin trovis. Jes, bedauxrinde,
nenio postrestas el ili. Se vi provus ilin, vi trovus ilin bonegaj.
Eble ne, fakte, cxar niaj preferoj tiom malsamas. Estas stranga speco
de cxokolada dolcxajxo. Ion similan mi neniam ricevis aux acxetis
antauxe. Ne estas tro da cxokolado, sed certe multe da sukero, tiel ke
gxi estas dolcxega. Jes, bonegaj dolcxaj ajxetoj tiuj sukerajxoj
estas.
Kiel diable Ivo faras por trovi tiajn nekutimajn, sed bonegajn,
aferojn ? Vere, li estas karulo, ecx se liaj okuloj rigardas
malsamflanken, kaj se lia nazo estas ridinde mallonga. Vi samopinias
kun mi, cxu ne, Johana ?
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu15b,.,eo,1996-12-08
#titolo Du raportoj pri vendado
Sinjoroj, mi bedauxrinde devas diri, ke la raporto pri la vendado de
dolcxajxoj tute ne estas fidinda. La funkciulo, kiu faris gxin, estis
tro memfida. Li konsideris fakte nur unu specon de dolcxajxoj --
tiujn, kiuj enhavas cxokoladon -- kaj li imagis, ke li povas esprimi
gxustajn opiniojn deirante nur de la informoj, kiujn li havigis al si
pri tiuj.
Estas vere, ke cxokolado estas unu el la cxefaj ajxoj, kiuj eniras en
la faradon de dolcxajxoj. Aux almenaux, oni povas diri, ke cxokolado
estas grava enmetajxo -- en dolcxajxojn -- se oni konsideras la
demandon tutnacie. La afero montrigxas malsama, se oni konsideras nur
unu urbon, kelkajn urbojn, la tutan nacion, kelkajn naciojn aux la
tutan mondon. Inter tiu, tiu cxi kaj tiu alia urbo, oni povas rimarki
seriozajn malsimilecojn en la maniero kunmeti la dolcxajxojn. Mi do
petas vin ne forgesi, ke, en cxi tiu diskuto, ni restas sur la
tutnacia kampo. La situacio tute certe malsamus ankoraux pli, se ni
rigardus gxin internacie.
Kvankam do -- se ni konsideras la tutan nacion -- ni devas konsenti
pri la cxefa loko, kiun okupas la cxokoladhavaj dolcxajxoj inter la
tuto de la dolcxajxoj, tamen ni ne povas akcepti raporton, kiu diras
ecx ne unu vorton pri, ekzemple, dolcxajxoj faritaj el pura sukero kun
iu aux alia aldonajxo necxokolada.
La aferoj ne estas tiel simplaj, kiel ilin klarigas cxi tiu raporto,
kaj se ni deziras scii, kiel la situacio vere estas, ni devas proponi
al iu alia, al iu pli fidinda, la taskon raporti pri la tutnacia
dolcxajxvendado.
Kaj nun, se neniu petas la parolon rilate al cxi tiu demando...
sxajnas, ke ne... neniu mano altigxas... se neniu deziras esprimi sian
opinion pri la dolcxajxdemando, mi proponas, ke ni ekdiskutu la duan
raporton, tiun pri la vendado de pano.
Ankaux sur tiu kampo ne estas tiel facile ricevi la deziratajn
informojn. Mi ne parolas pri tia flanka demando kiel la fakto, ke la
peto de la panfaraj laboristoj pri mallongigo de la nokta labortempo
ricevis jesan respondon. Mi konsideras tiun demandon flanka. Kaj mi ne
priparolos gxin, kvankam ni nun scias, ke estas rilato inter tiu
decido kaj la malaltigxo rimarkita cxi-urbe en la vendado de la plej
kutimaj specoj de pano. Evidentigxis, ke la horo, ekde kiu la pano
estas acxetebla, frumatene, havas pli grandan gravecon ol oni antauxe
imagis.
Mi do diris, ke mi ne parolos nun pri la kampo de laborrilatoj. Mi
volas komence tusxi nur la monan aspekton de la demando. Kaj
cxi-rilate mi povas diri nur unu aferon, nome, ke la situacio estas
plej serioza.
Vi povas fidi min, sinjoroj, cxar mi konsideris tiun raporton tre
atente, kaj tre zorgiga gxi estas. Vi certe konatigxis kun la
informoj, kiujn enhavas la raporto pri panvendado, kaj vi versxajne
samopinias kiel mi, cxu ne ? Tiu raporto estas ege interesa, sed tute
ne trankviliga. Kiu ajn portas en sia koro la interesojn de la nacio
sentos la saman zorgemon. Jen estas serioza situacio, pri kiu estas
urgxe okupigxi.
La panistoj plendas, ke ili ne ricevas suficxe da mono por la vendata
pano, almenaux kiom koncernas la plej ofte vendatan specon, sed kion
ni povus fari sen endangxerigi la tutan nacian vivon ?
Ni ne trovis manieron kunordigi la malsamajn emojn de la koncernatoj,
kaj ni trovigxas en sakstrato#[1], en sen-elira situacio. La etaj
panvendistoj petas ion, la cxiovendejoj#[2] kaj aliaj grandegaj
magazenoj volas ion alian, tiuj, kiuj acxetas la panon havas ankoraux
alian deziron, kaj kiam la panfaraj laboristoj intervenis dirante, ke
neniu el miaj proponoj estas kontentiga por ili, mi trovigxis subite
kun tia kapdoloro, ke mi tute simple ne plu povis pensi.
Mi, kiu cxiam sxategis panon, jam plurajn tagojn vivas sen tusxi ecx
unu panpecon. Kaj la nura sono de la vorto ®pano¯ agas al mi
malsanige.
Trovi respondon al tiuj demandoj estas pli ol oni povas peti de mi
sola. Mi do kunvokis vin al cxi tiu kunsido, por ke ni diskutu plej
serioze la demandon. Mi esperas, ke dank' al via helpo, estos eble
surpaperigi proponojn, kiujn la tuta nacio povos akcepti. Nur unu
afero estas certa, nome, ke se iuj enposxigos pli da mono ol antauxe,
sekve de niaj decidoj, tiuj estos nek vi, nek mi.
Kaj nun, se vi permesas, sinjoroj, mi trinkos iom da akvo.
#notoj
[1] Sakstrato: strato sen elirejo (kiel sako, el kiu io povas eliri
nur tra la loko, tra kiu gxi eniris).
[2] Cxiovendejo : vendejo, en kiu oni vendas multajn malsamspecajn
aferojn (ekzemple : mangxajxon, vestajxojn, librojn, televidilojn...)
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu16a,.,eo,1996-12-08
#titolo La vesperfusxulo
Mi furiozas. Refoje#[1], Dudi fusxis la tutan atmosferon en la grupo.
Ni estas grupo de bonaj amikoj, kaj ni kune vespermangxis tute
trankvile. Mi eble devas diri, ke la vespermangxo estas mia preferata
mangxo. Nek cxe matenmangxo, nek cxe tagmangxo mi sentas min tiel
bone, kiel cxe vespermangxo. Vespere, almenaux en amika domo aux en
bona restoracio, oni sentas specialan atmosferon, kiun mi tre sxatas.
Cxefe kiam ni trovigxas grupe. Grupo da kunmangxantaj amikoj estas por
mi felicxiga realajxo.
Ni retrovigxas en tiu grupo de tempo al tempo. Temas pri grupo de
amikoj, kiuj faris kune la militservon. Ni tre sxatas retrovi unu la
alian. Niaj vivoj estas tre malsimilaj, cxar ni havas tre malsamajn
okupojn. Ronaldo estas laboristo#[2], Johano vendisto en meblomagazeno,
Tom kuracisto, Andreo policisto, Leo direktas grandan paperfarejon,
Ken havas malgravan seninteresan oficon en la urba administrejo, kaj
Petro de longeta tempo nun estas senlaborulo. Vi do vidas, ke ni havas
plezuron diskuti, cxar niaj travivajxoj tute ne intersimilas.
Sed la demando cxiam estas: kiel malhelpi, ke Dudi fusxu nian
vesperon. Dudi estas gxenema. Li trovas sian plezuron en situacioj, en
kiuj liaj kunuloj malplezuras. Kaj li estigas tiajn situaciojn.
Tamen, li estis dekomence unu el nia grupo. Ni ne povas peti lin ne
veni. Kion fari ?
Cxi-foje li rekomencis. Komence, ni estis kontentaj, cxar ni opiniis,
ke li ne venos. Li venis malfrue, kaj jam furiozis, ke ni komencis sen
atendi lin. Kiam ni diris, ke ni cxiam komencas gxustahore, li
furiozis. ®Mi malfruas, cxar mi devis labori gxis malfrue¯, li diris,
®kaj vi ecx ne povis atendi min duonhoreton !¯ Fakte, li malfruis
preskaux plenan horon.
Poste, li plendis pri la menuo. Li ne cxeestis en la kunveno -- antaux
kelkaj semajnoj -- kiam ni interkonsentis pri tio, kion ni mangxos. Mi
bedauxras, sed ni decidis unuvocxe pri la mangxajxoj. Ni cxiam provas,
kiel eble plej bone, ne enmeti mangxajxon, kiun unu el ni ne sxatas.
Sed se, je la momento, kiam ni decidas, unu el la grupo ne auxdigas
sin -- ekzemple cxar li forestas, kiel Dudi tiun fojon -- ni tamen ne
povas plene forigi la riskon, ke sur la tablon venos mangxajxo, kiun
la koncernato ne sxatas.
Dudi do plendis pri la menuo. Kutime, li tre sxatas supon. Sed
cxi-foje, kiam li apenaux ekmangxetis iom da supo, jam li komencis
brue esprimi sian malkontenton. ®Mi ne nomas tion cxi supo¯, li diris
tiel lauxte, ke la tuta restoracio auxdis lin, kvankam nia grupo sidis
en alia mangxocxambro, ne en la restoracio mem. Gxena situacio, cxu ne
?
Estas muzikistoj en la restoracio, kaj, kompreneble, ecx en nia
speciala mangxocxambro ni auxdis ilin, cxar tamen ne estis dika sxtona
muro inter la cxefa ejo kaj ni. Nu, la muziko estis tro lauxta kaj tro
rapida por s-ro #[3] Dudi. Foje, tuj kiam li auxdis, ke muzikajxo jxus
finigxis, li ekstaris, kun furioza esprimo, iris en la restoracion kun
la irmaniero de gravulo auxtoritatplena, kaj ekkriis per la acxa vocxo
de ulo malbonmaniera: ®Gratulon pri la malbela bruo, sinjoroj
muzikistoj. Kion vi jxus auxdigis, tion mi ne nomas muziko, sed bruo.
Bonvolu meti finon al tiu bruado. Mia kapo doloras dank' al vi !¯
Li kriis tiel malbele, ke li timigis hundon, kiu trovigxis tie kun
maljuna paro, kaj la hundo respondis al li similvocxe, tiel ke la tuta
restoracio ekridis. Kompreneble, tio igis lin ecx pli furioza. Li
revenis al nia mangxocxambro brufermante la pordon plej malgxentile.
Diable ! Kia homo ! Li igis la atmosferon pli kaj pli peza.
Poste li plendis al la kelnero, ke lia telero ne estas pura. Tion li
imagis. Lia telero estis perfekte pura. Sed ne eblas diskuti kun li.
Kiam li decidis, ke jen estas malpura telero, vi povas rigardegi per
plej largxaj okuloj, provante trovi ecx etan peceton da malpurajxo,
kvankam cxio estas plej pura, li tamen montros al vi neekzistantajn
malpurajn lokojn.
Kaj jen li eligis el sia posxo pecon de paperacxo, sur kiu li komencis
noti siajn plendojn ! Por ke ni diskutu la malbonajn flankojn de tiu
vespero dum nia sekvanta kunsido, li diris. Cxu vi imagas ?
Nu, mi ne povas raporti cxion al vi. Li trovis la salaton nemangxeble
dolcxa, kaj la kukon nemangxeble maldolcxa, li rompis sian glason
faligante gxin furioze, cxar, laux li, la trinkajxo estis netrinkebla.
Li parolacxis al tiu kompatinda kelnero tiel malbele, ke nia tuta
grupo malkontentis, kaj kelkaj vizagxoj rugxigxis. Sed ni ne sukcesis
silentigi lin. Apenaux oni ne elirigis lin el la restoracio.
Li multe plendis al ni, tute malsagxe, pri cxio, kion li ricevis, kaj,
cetere, pri la tuta loko. ®Kiam ni estis kune soldatoj¯, li diris, ®ni
mangxis pli bone. Kiam ni estis soldatoj, ni ricevadis trinkeblan
bieron. Kiam ni estis soldatoj, la teleroj ne estis malpuraj. Kiam ni
estis soldatoj, la kukoj estis kontentige dolcxaj. Kiam ni estis
soldatoj, la homoj rilatis amike kun ni, dum cxi tie la kelneroj
aliras nin malgxentile. Kiam ni estis soldatoj, ni ne devis auxdi tian
bruacxan muzikon. Kiam ni estis soldatoj, ni havis dolcxan vivon¯.
Kompreneble, cxio, kion li diris pri nia kuna militservo, estis tute
nevera. Mi ne scias, cxu li estis malsincera, aux cxu iu speco de
forgesemo misarangxis liajn memorojn, forigante la malbonajn faktojn
kaj troigante la belajn, sed tio, kion li diris, tute ne esprimas la
veron. Nia soldata vivo tute ne estis gxojiga. Estis por multaj el ni
vere doloraj momentoj en tiu militservo. La dauxra amikeco inter niaj
samgrupuloj devenas versxajne de la fakto, ke ni kune travivis multajn
acxajn situaciojn, kiuj igis nin pli proksimaj unuj al la aliaj.
Estas plej bedauxrinde, ke Dudi agis, kiel li faris. Nia bela kuna
vespero, pri kiu la tuta grupo nur antauxgxojis, estis fusxita. Nu, mi
ne troigu. Ni tamen multe ridis, ni kune kantis fine de la vespero, ni
rakontis unu al la aliaj cxiaspecajn aventurojn aux travivajxojn, ni
estis kontentaj reparoli pri tiu aux tiu aspekto de nia militservo. Mi
do gxojas, ke mi iris. Sed la vespero estus tiom pli bela sen Dudi !
Ni demandas nin, kiamaniere ni povos fari, ke li ne plu venu al niaj
kunaj vespermangxoj. Ni ne plu povas allasi lin. Li vere tro grave
gxenas. Ne estis facile komprenigi al la kelneroj kaj al la
muzikistoj, ke la opinioj de tiu knabacxo estas liaj opinioj, ne niaj,
ne tiuj de la tuta grupo.
Estos gxene reiri al la sama restoracio, kie la kelneroj kaj
muzikistoj certe memoros la agmanieron de nia kunulo Dudi. Tre
bedauxrinda afero. Estas mirige, cxu ne ?, kiel unu sola homo povas
fusxi bonan atmosferon por tuta grupo, fusxi vespermangxan kunvenon,
kiu, sen li, estus perfekte amika kaj felicxiga. Nu, tiel estas.
Plendi tute ne helpas. Ni esperu, ke simila fusxo ne reokazos, kiam ni
refoje arangxos kunvenon de la grupo.
#notoj
[1] Refoje: plian fojon, novan fojon, rean fojon.
[2] Laboristo: homo perlaboranta sian vivon per laboro cxefe mana,
korpa, aux mekanika, kiun li faras ne por si mem, sed por la
labordonanto, de kiu li pro tio ricevas monon.
[3] s-ro: sinjoro.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu16b,.,eo,1996-12-08
#titolo Cxu malgxojon memori aux imagi felicxon ?
Ho jes, mi memoras la militon. Sed mi preferas ne paroli pri gxi. Nur
tiu, kiu mem travivis militon, scias, pri kio temas. Kaj kredu min, ne
temas pri ridigajxo.
Kiam domoj estas rompataj, kampoj fusxataj, kaj grupoj da soldatoj
iradas en la stratoj, kun, en la okuloj, miksajxo el timo kaj malamo,
la tuta atmosfero de la vivo farigxas plej acxa. Krome, oni apenaux
trovas ion por mangxi. Oni mangxacxas ion ajn. Mi auxdis pri homoj,
kiuj mangxis katajxon, manke de io pli bona. Nur por vivi, cxu vi
komprenas ?, nur por pluvivi.
Rigardi malplenan teleron, kaj auxdi la infanojn plore peti
nehaveblajn mangxajxojn, enkorpigi al si supon, kiu estas pli akvo ol
io alia, vesti sin per malnovaj vestrestajxoj, kunmetitaj pli malpli
sukcese..., sincere mi ne sxatis tiun vivon, kaj mi forte esperas, ke
miaj infanoj neniam travivos ion similan.
Ecx la malgxojaj okuloj de nia hundo igis nin plej malfelicxaj, cxar
kion ni povis fari ? Se la homoj ne havis suficxe por mangxi, kiel ni
povus plenigi la teleron de nia kara, amata, sed kompatinda hundo ?
Kia malaminda vivo ! Mi neniam komprenos -- kiaj ajn la interesoj de
la nacio -- ke homoj povas decidi ek-estigi militon. Kiom ajn alte ili
staras en la direktado de la nacio. kiom ajn klare ili povas vidi la
internaciajn rilatojn, aux la tutmondan situacion, tamen...
Mi scias, ke la aferoj ne estas tiel simplaj, kiel ili aspektas en
interparolo kun kafeja kelnero. Sed tiu decido sxajnas al mi tiel
grava, ke mi ne komprenas, kiel homo kuragxas fari gxin. Mi persone ne
estus suficxe maltima, ecx se mi havus la devon direktadi de plej alte
la aferojn de miaj samnaciuloj.
Decidi, ke oni ekmilitos, kia decidacxo ! Sendi la junulojn al morto
jam estas acxa decido, sed sendi ilin al mortigo -- sendi ilin mortigi
aliajn junulojn, kaj ankaux homojn nejunajn -- sxajnas al mi ecx pli
neakcepteble. Scii, ke oni estigos doloron en miloj kaj miloj da
homoj, ke miloj kaj miloj da homoj maldormos dum noktoj kaj noktoj,
cxar ili estos tro malfelicxaj aux tro zorgoplenaj por trovi la
trankvilon, sen kiu oni ne povas ekdormi. Vere, mi ne povus.
Sed, se vi permesas, ni parolu pri io alia. Estas multaj gxojigaj
aspektoj en la vivo. Kial ne paroli pri io ridiga, aux felicxveka ?
Milito estas tiel brunacxa, senkolora temo. Aux eble vi preferus diri:
koloracxa.
Cxi-foje, mi preferus, ke ni pensu pri la beleco de la kampoj, la
plezuro promeni surmonte aux la afabla vizagxo de la kelnerino, kiu
servis al ni tiel bonan kukon en la kafejo, kie ni estis posttagmeze.
Milito alportas al la homoj nenion, krom doloro kaj malfacilajxoj.
Cxio farigxas malsimpla dum milito.
Jes, ni parolu pri io alia. Ni lasu nian imagon ekflugi alten en la
aero, estigi mondon de beleco kaj rido, de amo kaj felicxo. Cxu
gravas, se tiu mondo ne ekzistas ? Ne; cxu ? Gravas, ke ni estigu en
ni iun atmosferon, por gxojigi nin kaj forgesigi al ni la
malamindajxojn de l' milito.
Laux mia opinio, estas sagxe fojfoje tiel ekflugi image. Lasi la
imagon funkcii mem, lasi penson venigi penson, imagajxon sekvi
imagajxon, nur por la plezuro forgesi la mondon, en kiu ni vivas, kaj
gxiajn dolorajn aspektojn. Cxu vi trovas, ke tio estas forkuri for de
la realeco ? Laux vi ne estas tre bone, fidi al sia imago kaj prikanti
enpense belecojn nerealajn, cxu ? Vi malpravas, laux mia sento.
Elpensi aliajn mondojn, en kiuj la vivo estus pli felicxa kaj la homoj
pli bonkoraj unuj al la aliaj, tio ne estas la samo, kiel intermiksi
en sia pensado tiujn imagitajn mondojn kun la vivo cxi-ekzista. Eble,
se oni farus tion multfoje, tio estus malsagxa. Sed kelkfoje, kiam
venas okazo, kial ne ?
Kaj ecx se tio estas forkuri el la realeco, forflugi en imagitan
mondon, cxar la reala sxajnas al ni tro acxa, kial tion ne fari
fojfoje ? Se tion farante ni retrovas forton kaj kuragxon, por aliri
sentime la verajn demandojn de la realo, kial sin forturni de gxi ?
Evidente, la situacio estus tute malsama, se temus pri kutimo tiel
forta, ke oni ne plu povus pensi realece. Sed se ni ne perdas nian
bonan rilaton kun la realo, miaopinie, ni povas sendangxere nin
fordoni al tiu ludo.
Homoj ne suficxe ludas, niaepoke, laux mia maniero rigardi la vivon.
Por mi, ludo estas tre grava, cxu ne por vi ? Ludo alportas gxojon kaj
ridon, dum cxiama seriozeco estigas ian mankon de vivo en la homo.
Mi ne volas diri, ke oni aliru siajn taskojn kaj devojn malserioze, ne
zorgante pri tio, cxu tio, kion oni faras, estos vere kontentiga aux
ne. Ne diru, ke mi proponas al la homoj igxi grandaj fusxemuloj. Tute
ne.
Nur tion mi diras, ke aliri la realon iom lude, ride, aux almenaux
ridete, estas pli felicxige por ni mem kaj por la aliaj ol cxiam
komenci taskon kun plendo kaj gxememo. Cxu vi konsentas ?
Ne ? Kiel strange ! Sed, se vi vere malkonsentas, kial do vi ridetas ?
Vi ecx ridas ! Tamen la demando estas serioza. Kaj se vi malkonsentas,
via opinio povas nur esti, ke seriozajn demandojn oni priparolu
senride.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu17a,.,eo,1997-04-24
#titolo Edzokaptaj inoj
Jes, kiam, antaux kelkaj jaroj, li diris al mi, ke mi estas la plej
bela knabino, kiun li iam ajn vidis, mi preskaux enamigxis. Neniam
viro parolis pri mia beleco similvorte. Neniam viro, simple parolante,
direktis tiajn kortusxajn okulojn al mi.
Sed post iom da tempo mi konsciigxis, ke li ne vere amas min, kaj ke
mi neniam povos lin ami, ecx se nur pro lia mono. Kaj nun ni eksciis,
ke li volas edzigxi al Aneta !
Cxu vi komprenas, kial li volas edzigxi al sxi ? Sxi havas placxan
vizagxon, iamaniere, sed sxi ne estas bela. Li estas tre ricxa.
Versxajne sxin interesas lia mono. Nu, se li volas esti malsagxa, tio
estas lia problemo.
Lia fratino edzinigxis al ricxulo, kaj tio estas multe pli
sendangxera. Se la edzo havas tiom da mono, kiom la edzino, almenaux
ambaux havas dekomence certecon, ke la alia ne sercxas en geedzigxo
eblecon ricxe vivi.
Multaj knabinoj jam provis edzinigxe sxteli la monon de Rikardo. Se vi
scius, kiom da edzkaptemaj inoj li jam devis forsendi ! Sed cxiam
revenas novaj, kaj cxi tiu sukcesis. Cxi-foje, li estas kaptita.
Finita, la libereco. Li falis en sxian kaptilon. Antauxe li estis tre
singarda#[1]. Li bone gardis sin je cxiu provo lin faligi en la
kaptilon. Sed la lasta ino -- kiel do sxi nomigxas ? mi forgesis... ha
jes ! Aneta ! -- Aneta, la lasta el longa aro, perfekte ludis sian
rolon. La lastan fojon, li preskaux kaptigxis, kio montras, ke eble li
farigxis malpli singarda.
Tiun lastan fojon, pri kiu mi parolas... eble mi devus diri ®la
antauxlastan fojon¯, se vi konsideras, ke la vera lasta fojo estas cxi
tiu fojo, kun tiu Aneta... nu, negrave... tiun lastan fojon, mi diris,
la kaptemulino estis tute senmona. La plej senhava, plej malricxa
knabino el la tuta urbo. Sed sxi estis bela. Granda, sportema, sentima#[2],
sed sentema#[2] -- almenaux lauxsxajne -- sxi montris sin tiel
aminda, ke li preskaux ekamis sxin je la unua rigardo. La afero
dauxris pli ol unu jaron. Ho jes, dum pli ol unu jaro ili vidadis unu
la alian kvazaux sen interrompo.
Ekzistas tia tipo de virino, kiu tre nature placxas. Sxi estas tia.
Tamen, sxi sukcesis placxi al li ne nur pro sia natura amindeco, sed,
krom tio, ankaux pro io alia. Pro volo. Pro decido. Sxi volis lian
monon, sxi decidis, ke sxi havos gxin, kaj do -- samokaze -- lin. Kaj
sxi agis tute lauxplane, bone pripensante unu pasxon post la alia, por
realigi sian deziron. Sxi neniam mispasxis.
Sxi sercxis pri li cxiaspecajn informojn, kaj sxi uzis siajn sciojn
por plejproksimigxi al li, kaj al lia koro. Ekzemple, kiam sxi
eksciis, ke li estas tre kantema, kaj ecx estas ano de iu gea
kantogrupo, sxi tuj decidis anigxi al tiu grupo. Alian fojon, oni
diris al sxi, ke li jxus eligxis el la militservo. Nu, sxi sercxis la
plej etajn informojn pri li, kaj sukcesis arangxi la aferojn
tiamaniere, ke sxi estu la unua persono, kiu trovigxos sur lia vojo,
kiam li alvenos en la urbon.
Kaj ne nur sxi agis. Ankaux sxiaj gepatroj trovis pseuxdomotivon por
esti foje akceptitaj de lia patro. Sxi kvazaux sxtele eniris en lian
mondon por sxteli lian amon, kaj la tutan ricxon, kiu iras kun gxi, cxe
tia multmona homo. Sxi uzis plej plene sian imagon por elpensi plej
malsamajn manierojn ensxteligxi#[3] en lian vivon, kaj placxi al li. Sed
eble sxi trouzis ilin. Eble li suspektis sxian planon kaj la ne plene
honestajn motivojn, kiuj kusxis malantaux sxiaj tro oftaj aperoj cxe
lia flanko.
Subite, liaj amikoj rimarkis, ke li farigxas pli kaj pli malvarma en
siaj rilatoj kun sxi. Oni sentis, ke la speco de espero kaj amemo, kiu
jxus batigis lian koron, nun iom post iom malaperas, lasante la lokon
al iu malsxato... ne, ne vere malsxato, kiel diri ? Mi sercxas la
gxustan vorton, sed ne trovas gxin, kiel ofte okazas al mi... do, ne
estis malsxato, sed iu sento proksima al gxi, iom simila... ha : jen
mi trovis la vorton: nesxato. Neplacxo. Li ne malamis sxin,
kompreneble, ankaux ne malsxatis sxin, sed, tute simple, sxi ne plu
placxis al li. La sentoj, kiujn sxi antauxe estigis en li, simple
malaperis. Mi gratulis lin. Li tiel jxus eligis sin el serioza risko,
el la risko edzigxi al monsercxa aventurulino, kiu ne indis, ke li
kunigu sian vivon al la sxia.
Sed jen novan fojon simila situacio jxus aperis. Pro tiu Aneta, jen
lia koro jxus rekomencis batadi pli vive, jen reaperis la konata
miksajxo el espero kaj, se ne amo mem, almenaux deziro ami, kaj nun,
jen ni ekscias, ke li decidis farigxi sia edzo.
Eble tamen Aneta ne kaptis lin por lia mono. Finfine, mi ne konas la
tutan historion. Kio ebligus al mi diri tion ? Vi pravas. Se sincere
paroli, mi ne rajtas tion diri pri sxi. Mi preskaux ne konas sxin. Pro
kio do mi esprimis al vi tiujn malsxatajn ideojn, kiujn mi havis pri
Aneta ? Kial mi lasis mian imagon kapti min, koncerne sxiajn motivojn
? Mi ne estas honesta. Sed pro kio do ? Cxu pro deziro haltigi la
geedzigxon ? Cxu tion mi deziras ? Cxu mi finfine rigardu la veron
vizagx-al-vizagxe ? Kaj kiu estas tiu vero, se ne ke igxi la edzino
de Rikardo deziras plej forte mi ?
#notoj
[1] Singarda: atentema kaj pripensema, por ne ricevi malbonajxon aux
malfelicxon, aux por ne meti sin en realan aux imagitan dangxeron;
malema agi subite kaj senpense; neriskema.
[2] Sen-tim-a, sent-em-a.
[3] Ensxteligxi: eniri sxtele, t.e. zorgante resti nerimarkita, kvazaux por
sxteli.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu17b,.,eo,2001-05-12
#titolo Instruista amo
Ne estas facile ami kun dudek kvin geknaboj. Ne rigardu min tiel mire,
mi diras la veron. Mi volas diri, ke kiam oni estas instruisto, amas
junulinon, kaj havas kun si klason de dudek kvin geknaboj, kiuj sekvas
sian instruiston, kien ajn li iras, amrilatoj farigxas malfacilaj.
La domego, kie ni estis, dum tiu sur-monta semajno, estis malnova
hotelo, kiun oni rearangxis por infangrupoj. Estis en gxi granda
mangxejo por la grupaj mangxoj, kaj ankaux pli malgranda, pli placxa
trinkejo, kie oni povis acxeti kafon, sukon, cxokoladon, teon kaj
aliajn trinkajxojn.
Tie sxi laboris. Kiam mi eniris la trinkejon, en la unua tago, kaj mi
ekvidis sxin, mia koro misbatis. Kaj mi samtempe igxis certa, ke
ankaux sxia koro faris unu misbaton. Mi rigardis sxin, sxi rigardis
min, ni ridetis.
Ne dauxris pli ol unu sekundon tiu unua rigardo, sed mi sentis,
kvazaux mi aliigxus al nova homo. Neniam mi vidis iun tiel amindan,
tiel felicxige amvekan.
La infanoj brue envenis post mi. Nu, vi scias, kiaj estas infanoj. Ili
movis la segxojn. Ili kriis. Ili vokis de unu angulo al alia plej
lauxte. Unu pasxis sur la piedon de kunulo, kaj cxi-lasta ekkriis,
kvazaux oni jxus provus mortigi lin. Nu, vi konas tian situacion.
®Kiu sxtelis mian monon ?¯ iu kriis furioze. ®Mia monujo malaperis !¯
®Gxi falis el via posxo¯, ®Tie, cxe la segxpiedo¯, ®Sercxu antaux ol
suspekti !¯ samtempe kriis plej malsamaj vocxoj, dum sonis pliaj
respondoj, al kiuj plene mankis gxentileco.
Sed mi nenion auxdis. Mi nur povis rigardi sxin. Post tiu unua
rigardo, kiun mi antauxe priparolis, mi direktis la okulojn aliloken
dum unu sekundo, sed ne pli. Mia rigardo tuj revenis al sxi kaj ne plu
forlasis sxin. Kvazaux iu supernatura forto min devigus ne movi la
okulojn.
Ankaux sxi min rigardis plu, kun la sama felicxplena rideto. Stranga,
nekutima, silenta gxojo ekokupis mian tutan estajxon. Tute trankvile.
Mia koro ne plu misbatis, sed gxi ne batis kiel antauxe. Gxi estis
kvazaux plena je suno, je bela, varma, placxa sed samtempe trankvila
sunlumo.
Dume, interinfana milito komencigxis. ®Mi vidis vin, vi provis sxteli
mian monujon¯, kriis iu knabino.
®Ne gravas, vi jam estas tro ricxa¯, ride rebatis knabo.
®Cxi tiu estas mia segxo, ne sidu sur gxi¯, plendis tria infano.
®Kiu faligis mian glason ?¯ furiozis kvara.
Objektoj komencis traflugi la aeron. La bruoj devus tusxi mian
atenton, konsciigi min, ke auxdeblas vortacxoj, ke okazas
neallasindaj#[1] batoj, ke ploroj kaj plendoj kaj ridoj resonas tro
brue de unu muro al alia.
Sed mi kvazaux ne cxeestis. Mia atento estis for. Gxi ne direktigxis
al la infana milito, nur al tiuj bluaj okuloj, al tiu mirinda nazo, al
tiuj brunaj haroj, tiel perfekte arangxitaj.
Kaj, pro nekomprenebla motivo, ankaux sxiaj okuloj estis turnitaj nur
al mi. Al mia tro dika nazo, al miaj senordaj haroj, al mia nespeciale
bela vizagxo.
®Ne sidu cxi tie¯, lauxtis knaba vocxo.
®Mi rajtas sidi kie ajn mi volas¯, respondis alia.
®Se vi sidigxos sur cxi tiun segxon, vi tion bedauxros¯, parolis tria,
malamike.
®Vi ne rajtas malpermesi al li sidi sur tiu segxo¯, knabino kriis.
Mil interkriadoj sonis samtempe. Mil objektoj, sxajne, kune bruis en la
trinkejo. Sed mi auxdis nenion. Aux, pli gxuste, mi auxdetis ian
kvazaux tre malproksiman bruon, kiu ne sukcesis kapti mian atenton.
Mian atenton ja plene okupis la superbela vizago de virino
sensimila.
Kaj jen sxi ekridis.
Mi rigardis sxin ecx pli, mire. Sed sxi tro ridis por povi parole
respondi al mia silenta demando.
Sxia mano montris al la ejo, al la nekredeblaj militspecaj agadoj,
kiuj okazis en gxi, al segxoj kusxantaj, al rompita taso, al kruroj,
kapoj, brakoj, manoj movigxantaj cxiadirekte, dum vortacxoj kaj
militkrioj cxie#[2] sonadis.
Nur tiam mi ekkonsciis. ®Geknaboj !¯ mi kriis. ®Suficxas !¯
Neniam mi komprenis, kial mi havas auxtoritaton. Sed auxtoritaton mi
havas. Naturan auxtoritaton. Cxu eble pro io en la vocxo ? Mi ja ne
estas alta fortegulo, kiel kelkaj viroj, kiujn infanoj rigardas kun ia
timo, kaj sekve kun forta motivo ne riski malkontentigon. Ne. Mi estas
ne pli ol mezalta kaj mezforta, kaj tute ne havas timigan aspekton.
Sed la infanoj, al kiuj mi instruas, neniam faras ion, kion mi
malpermesas. Suficxas, ke mi diru ®atentu !¯, kaj la bruo haltas,
envenas silento, dum la geknaboj nin rigardas atente kaj atende,
atendante, fakte, ke mi precizigu miajn dezirojn. Ecx, ofte, mi diras
nenion. Nura rigardo, nura vizagxesprimo, nura movo de la mano, kaj
tuj ili trankviligxas.
Cxi-foje, mia natura auxtoritato ree agis. Apenaux mi devis aldoni
kelkajn vortojn por precizigi, ke mi volas, ke ili restarigu la
falintajn tablon kaj segxojn, haltigu la batojn, remetu ordon kaj
trankvilon en tiu placxa trinkejo. Post dek minutoj, cxio estis ree en
ordo, kaj ili interparolis trankvile, kvazaux neniu malamikeco iam ajn
aperis inter ili.
®Gratulon, sinjoro !¯ diris la plej bela vocxo, kiun mi iam ajn auxdis.
®Kiam mi ekvidis la malordon, mi imagis, ke ne eblos restarigi
bonordon antaux ol noktigxos¯.
Nenio estis pli dolcxa al mia koro, ol sxiaj gratulvortoj. Tiel
komencigxis inter ni plej felicxa amrilato.
Sed, kredu min, ne estas facile ami kun dudek kvin geknaboj. Mi ne
povis forlasi la dormejon nokte, se unu el ili ne dormis. Tiu ja vekis
kelkajn aliajn, kaj post dek minutoj la dormejo farigxis brua ludejo.
Iun tagon -- estis sxia libertago -- sxi konsentis veni promeni kun mi.
Sed ankaux kunmarsxis la dudek kvin karuletoj, kio tamen mallargxigis
la eblecojn de placxa para interparolado.
Kiam mi estis libera, kaj mia kunlaboranto#[3] ilin gardis, sxi
laboris en la trinkejo. Se mi tien iris, plej ofte ankaux kelkaj el
miaj klasanoj venis. Kaj kiam sxi interrompis la laboron, mi ne
estis libera, sed devis okupigxi pri la dudek-kvino. Mia helpanto#[3]
cxeestis nur dumtage, je precizaj horoj.
Tamen, iom post iom, mi sukcesis trovi solvojn al la problemoj, kaj
vidi sxin ne tro malofte. Mi rakontis cxion pri mi, pri mia vivo, pri
miaj deziroj, pri mia amo, kiu certe dauxros gxismorte, kaj sxi same
rakontis cxion pri si. Sxi estis ridema, kantema, sed ankaux laborema
kaj plej fidinda homo, kun koro plena je gxojo, kaj felicxiga rideto.
Post kiam mi revenis hejmen, certe placxis la foresto de la infanoj,
sed mia soleco pezis al mi. Felicxe, la urbo, kie mi instruas, ne
estas tro malproksima. Kiel eble plej ofte mi reiris al la montara
malnova hotelo, kaj nia amo de fojo al fojo grandigxis. Nek sxi nek mi
plu havas gepatrojn kaj gefratojn, kaj nia geedzigxo estis plej
simpla, kun nur kelkaj geamikoj. Almenaux lauxplane. Cxar kiam eksonis
la geedzigxa marsxmuziko kaj ni turnis nin por brak-en-brake eliri,
silente, ridete kaj korbate largx-okulis al ni dudek-kvino da
geamiketoj.
#notoj
[1] Al-lasi: lasi alveni, lasi enveni, kaj do permesi, lasi okazi,
akcepti.
[2] Cxie: en la tuta loko.
[3] -anto: persono, kiu ...-as, -anta homo.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu18a,.,eo,1996-11-02
#titolo La letersoifa patrino
Cxiam estas ege malfacile komenci leteron. Tuj kiam mi havas plumon
enmane, miaj ideoj malaperas kun nekredebla rapideco, kaj mi trovas
min kun plumo en la mano kaj kun kapo malplena.
Kiam mi estis infano, kiom da fojoj mi sentis min ®malbona filo¯, nur
pro tio, ke mi neniam skribis leteron al miaj gepatroj, dum mi estis
for ! Mi ricevadis leterojn plenajn je la dika skribo de mia patrino.
La skribo estis dika, cxar sxi cxiam fusxis siajn plumojn. Mia patrino
ja estis forta kampara virino kun fortaj manoj, kiuj rompas cxion,
kion ili tusxas. Krome, tiuepoke, la plumoj estis acxe faritaj, kaj
fusxigxis multe pli rapide ol nun.
Kion mi diris ? Ha jes, mi ricevis longajn leterojn de mia patrino kaj
preskaux ne kuragxis ilin eklegi, tiom mi timis. Mi timis, cxar mia
patrino parolis pri sia sufero. Kaj rakontis kun granda precizeco, ke
sxi suferas pro mi.
Jen kian patrinon mi havis. Tiu largxkorpa, dik-mana, fortabraka
kampulino, kiu rompacxis meblon nur tusxetante gxin -- mi preskaux
diris: nur rigardante gxin -- tiu virino, fortigxinta pro jaroj kaj
jaroj da kampa laboro, tiu forta virino suferis, laux siaj leteroj,
pro eta mi.
Mi ne scias kial, sxi ne elportis mian posxtan silenton. Sxi rompis du
aux tri plumojn, versxajne sxiris nevole la paperon, kiun sxi provis
preni el la skribmeblo, sed fine sukcesis skribi dikaplume sian
opinion pri mi:
®Kara filo¯. Neniam sxi uzis mian nomon, versxajne pro deziro estigi
ian malproksimecon inter sxi kaj mi, aux sentigi sian auxtoritaton.
®Kara filo¯, sxi skribis. ®Jam pasis du semajnoj ekde la tago, kiam vi
forlasis la hejmon por iri al via monta libertempo, kaj ecx ne unufoje
vi pensis pri via kompatinda patrino, kiu suferas pro manko de letero
de vi. Vi sxiras mian koron. Cxu vi ne amas vian patrinon, kiu tiom
laboras por vi kaj por viaj fratetoj ?
®Mi zorgas, zorgas, zorgas. Mi min demandas, cxu vi malsatas aux
soifas, cxu vi mangxas sate fruktojn. Cxi tie la pomoj komencas
apereti. La hejmo estas tiel malplena, kiam vi forestas, ke vi povus
almenaux skribi letereton al via amanta kaj suferanta patrino. Via
patro ne estas apud mi nun, li laboras en la kampoj, sed mi scias, ke
li plene konsentas kun mi.
®Li neniam sukcesas legi viajn leterojn, pro tiu via maniero skribacxi
nelegeble, sed mi lauxtlegas al li kaj tio lin felicxigas. Aux pli
gxuste mi vocxlegus al li, se mi havus ion por legi, ian skribajxon de
vi, ecx mallongan.
®Cxu vi forgesis vian promeson ? Vi promesis skribi, kiam vi foriris.
Mi estas certa, ke vi havas suficxe da mono. Cxu la posxtoficejo estas
malproksima ? Nu, tamen, granda knabo kiel vi ne lasas tiajn etajn
malfacilajxojn haltigi lin.
®Vi ne forjxetas vian monon en malsagxajn acxetojn, cxu ? Vi ne
jxetadas gxin senpripense al la vendistoj de cxokolado kaj dolcxajxoj,
espereble. Pensu, kiom multe oni devas labori por ricevi iom da mono.
Ne. Certe ne temas pri manko de mono. Eble vi estas laca pro tiuj
longaj marsxoj sur etaj malfacilaj montvojoj. Sed cxu tro laca por
skribeti hejmen ? Vi ne estas malsana, cxu ? Ne. Se vi malsanus, vi
skribus hejmen, ecx se nur por ke mi faru vian preferatan kukon kaj
gxin sendu al vi.
®Mi timas la veron. La vero estas, ke vi ne suficxe amas vian
patrinon. Ho ! Kiom tiu penso suferigas min ! Kiel neelporteble estas
konscii pri la neamo de filo !
®Sed versxajne vi tamen ametas min. La prava klarigo de via malvolo
skribi eble estas, ke vi estas mallaborema. Atentu pri tio, filo mia.
Gardu vin de mallaboremo. Gxi estas la komenco de multaj malbonoj en
la vivo. Sed ne forgesu, ke mi bezonas leteron de vi, kiom mi bezonas
aeron. Se vi ne skribos, mi mortos...¯
Kaj tiel plu, kaj tiel plu. Sxi povis plenigi tiom da papero, kiom
troveblis hejme, per sia dika skribo, ripetante la samajn aferojn kun
la sama drameco, kiun mi tute ne povis preni serioze.
®Faru tion¯, ®Ne faru tion¯, ®Mi suferas pro vi¯, tiuj tri ideoj
kovris la tuton de sxia leterfarado.
Kara patrino ! Kiel drame sxi skribis ! Mi suspektas, ke tiu
suferpatrina rolo ege placxis al sxi, ecx se sxi ne plene tion
konsciis. Jen sxi havis okazon paroli pri sia morto, pri sia sufero,
pri mia malboneco, kun io drama en la vortoj, kaj en tiuj momentoj sxi
certe sentis sin reale grava.
Kaj tio cxefmankis al tiu kara persono. Senti sin grava. Sxi estis
bonkora, dolcxa patrino, nekredeble laborema, kun la povo elporti la
plej acxajn aspektojn de la kampara vivo sen perdi sian rideton, sen
forjxeti ecx momente la silentan enan gxojon, kiu sunradiis sur sxia
vizagxo.
Sed de tempo al tempo sxi bezonis plendi. Sxi bezonis momente forjxeti
la rolon de la cxiam felica laboranta kampulino, de la cxiam rideta
patrino, de la edzino perfekta. Sxiaj leteroj estis gxusta okazo por
tio. Ili ebligis al sxi malplenigi sian koron de la multegaj
neesprimitaj zorgoj, de la mil faktoj maltrankviligaj en tiu
malricxula vivo, terure sendolcxa. Sxi ne priskribis tiujn priokupojn.
Sed la plendan senton sxi esprimis, kaj la malfelicxon, pri kiu sxi ne
havis tempon konscii dumtage. Kaj tio faris bonon al sxi, tute certe.
Vidu, kiel elturnigxema mi estas. Jen mi sukcesis certigi al mi, ke mi
agis sagxe kaj bonfile ne skribante al mia patrino. Se ja mi skribus,
sxi ne havus tiun -- por si sanigan -- okazon plorletere plendi.
Stranga estas la homa koro, cxiam ema pravigi sin !
Kaj tamen, kiu diros, ke ne trovigxas iom da pravo en tiu jxus
esprimita ideo ? Nu, eble gxi estas iom prava. Sed pri unu alia afero
mi estas certa, nome, ke mia konscia deziro neniam estis agi bonfile,
kiam mi lasis la tempon pasi kaj tagojn sekvi tagojn sen unu vorto
skribita de mi.
Mi ludis, mi gxojis, mi kantis, mi promenis, mi marsxis, mi vivis
libertempan vivon, kaj mi tute simple forgesis pri la hejmo, kaj pri
miaj zorgoplenaj gepatroj. Ne. Rilate al leterskribado, mi ne estis
bona filo. Neniam rompis plumon pro troskribo mi.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu18b,.,eo,1996-11-03
#titolo Mi atendas gravan leteron
Kioma horo estas ? Preskaux la dua kaj kvin minutoj. Aux, se vi
preferas -- ja uzeblas ambaux dirmanieroj -- kvin minutoj post la dua.
Nu, nu, kiel rapide la tempo pasas !
Mi ne vidis la leterportiston. Cxu li jam pasis ? Preskaux cxiam mi
vidas lin. Kutime li pasas tuj post la dua.
Hoho ! ®Kutime li pasas post la dua¯, tiu esprimo ne estas tre klara.
Oni povus pensi, ke mi volas diri: ®tiu cxi leterportisto pasas tuj
post la dua leterportisto¯. Nu, cxu vere oni povus miskompreni
tiamaniere ? Versxajne ne. Kial estus tri leterportistoj pasantaj
samstrate ? Por ke nova leterportisto povu pasi post alia
leterportisto, kiu mem estus nomata ®dua leterportisto¯, devus pasi
tri leterportistoj entute, cxu ne ?
Versxajne do vi komprenis, ke temas pri la horo. Mi volis diri:
®Kutime li pasas tuj post la dua horo¯.
Nu, mi iru vidi, cxu li alportis ion al mi. Mi ja atendas gravan
leteron, kaj gxi ankoraux ne alvenis. Mi ne sxatas atendi, atendi,
atendadi ion, kio ne okazas. Kaj jam de kelkaj tagoj mi atendas la
alvenon de tiu letero.
Ne. Estas nenio. Aux li jam pasis, kaj estis nenio por mi, aux li
ankoraux ne pasis. Plej versxajne li ankoraux ne pasis.
Eble li malfruas cxi-foje. Li preskaux neniam malfruas, li kutime
pasas gxustatempe. Tamen malfruo povas fojfoje okazi.
Sed rigardu ! Laux la murhorlogxo estas nur kvarono#[1] antaux la dua.
La unua kaj kvardek kvin minutoj. La unua kaj tri kvaronhoroj. Cxu
eble la murhorlogxo funkcias bone, dum mia brakhorlogxo estas
fusxita ?
Ne ! Mi misvidis. Mi misprenis#[2] la sekundan montrilon por la minuta.
Sur mia brakhorlogxo, la sekunda montrilo estas tro dika, gxi tro
similas minutan, kaj mi neniam vere alkutimigxis al tiu dika montrilo,
kiu montras nur la sekundojn. Mi ofte mislegas la horon pro tiu tro
dika sekundmontrilo.
Koncerne la murhorlogxon, estas pli simple, cxar gxi estas tre malnova
kaj ne havas montrilon por la sekundoj. Tiel ne estas risko fusxlegi
la horon.
Kiel kutime, mi parolas senhalte kaj dume la tempo pasas. Nun estas
dek minutoj antaux la dua. Tio estas la unua kvindek. La unua horo kaj
kvindek minutoj kaj dek sekundoj. Nu, ni ne konsideru la sekundojn.
Sekundoj tute ne gravas. Estas do la unua kaj kvindek minutoj. La
dektria kvindek, se vi bezonas precizigi, ke nun estas posttagmeze.
Dek minutoj antaux la dekkvara. Cxar, se la unua posttagmeze estas la
dektria, tiam la dua posttagmeze estas la dekkvara.
Mi neniam kutimigxis al tiu maniero esprimi la horon. Ecx dum mia
militservo, kvankam mi soldatis en unuo specialigita pri komunikado,
kaj ni devis uzi tiun teruran dudekkvarhoran dirmanieron. Mi neniam
sukcesis plene lerni gxin. Nu, mi povas uzi gxin, sed cxiam kun
sekundo da hezito. Gxi neniam igxis reale natura por mi.
Nu, nu, leterportisto, kion vi faras ? Cxu vi venas aux ne ? Mi volas
legi tiun leteron, scii, cxu mi povos labori en tiu radiomagazeno. Mi
estas fakulo pri radio. Mi eklernis dum la militservo, kaj poste plu
interesigxis pri radio, sekvis instruadon pri radio en vespera
lernejo, igxis radiofakulo.
Amiko Bip diris al mi, ke tiu laboro en la radiomagazeno estus
perfekta por mi, kaj mi la gxusta homo por tiu laboro. Kial la
direktisto de la magazeno ne respondis tuj ? Kial tiuj uloj, tiuj
cxefoj, neniam respondas tuj ? Kial ili ne respondis parole, tuj post
la intervido, cxu ili akceptas min aux ne ? Kial ili diris: ®vi estos
informita perletere¯ ? Kial, en tiuj situacioj, ili cxiam alprenas
senmovan vizagxon ?
Versxajne por ke oni ne sciu, cxu oni kontentigis ilin aux ne.
Versxajne por ke oni dauxre sin demandu, cxu oni havas sxancojn aux ne
ricevi la petitan laboron. Sed kial agi tiamaniere ? Cxu vi
komprenas ?
Estas strange, ke mi diras ®vi¯, dum mi parolas al neniu. Se iu
cxeestus cxi tie, li trovus min ridinda. Eble mi estas strangulo. Mi
parolas tute sola, mi parolas al la muroj, al la tablo, al la segxoj,
kaj mi uzas la vorton ®vi¯ ! Fakte, ne al la muroj, ne al la mebloj mi
parolas. Kaj ne estas gxuste diri, ke mi parolas al neniu. Mi parolas
al iu, sed tiu ®iu¯ ne ekzistas. Almenaux li ne ekzistas ekster mi. Mi
simple parolas al mi mem.
Kaj kial do mi ne rajtus paroli al mi lauxte ? Mi estas en mia hejmo.
Kaj hejme mi estas la plej supera auxtoritato. Mi gxenas neniun. Neniu
-- bedauxrinde -- kunvivas kun mi en mia hejmo. Mi estas sola.
Kiam oni vivas sola, estas normale plenigi la malplenon per la sono de
sia vocxo. Ne estas placxe vivi sola. Mi neniam kutimigxos al tia
vivo. Soleco ne estas bona por la homo.
Tial mi tiom atendas la leterportiston. Se oni ricevas leterojn, oni
sentas sin malpli sola.
Jam kvin minutoj post la dua nun. La dekkvara kaj kvin. Kion ili faras
en la posxtejo ?
Mi forte esperas, ke tiu radiomagazeno akceptos min. Labori tage, nur
dumtage, kia gxojo ! Mia nuna nokta laboro ne placxas al mi. Kaj mi
ricevus iom pli da mono ol nun. Estas placxe perlabori suficxe da mono
por acxeti cxiaspecajn aferojn, kiujn oni ne bezonas.
Acxeti ion bezonatan ne estas plezuro. Oni ja bezonas vivi. Sed acxeti
ion senbezone, nur cxar oni havas la monon kaj deziras acxeti la
aferon, tio estas la dolcxa vivo.
Mi ne igxos ricxega, ecx se ili akceptos min en tiun radiovendejon,
sed iom pli ricxa ol nun.
Nun estas kvarono post la dua. Mi rigardas tra tiu fenestro jam tutan
duonhoron nun. Kaj tiu leterportisto ankoraux ne vidigis ecx peceton
de sia nazo. Kio okazas al li ?
Mi ne longe elportos. Mi bezonas tiun leteron. Mi ne volas resti hejme
la tutan posttagmezon. Mi bezonas promeni, marsxi, movi min, fari ion.
Ne resti hejme malantaux fenestro, dum horoj kaj horoj pasas, kaj ne
pasas la leterportisto.
Kaj se li pasos kaj ne havos mian leteron ? Se la radioriparejo plu
atendigas min ? Cxu mi elportos ? Diable ! Mi ne kutimas elporti tiajn
situaciojn, kaj mi ne sentas min tre forta.
Mi petas vin, leterportisto, kara juna bona aminda leterportisto,
venu, kaj donu al mi tiun respondon, tiun jesan respondon.
Kaj se la respondo venos, kaj estos nea ? Oj, oj, oj ! Kia terura
vivo ! Tion ecx malpli mi elportos.
Mi tro esperas. Tio estas la malbona flanko de mia nuna situacio. Mi
devus igi min esperi malpli. Tiel mi ne riskus defali de tro altaj
esperoj. Sed kiel fari por malgrandigi sian esperon ? Cxu vi scias ?
Cxu iu scias cxi tie ? Kompreneble ne. Cxi tie estas ja neniu...
#notoj
[1] Kvarono: 1/4
[2] Preni X por Y, mispreni X por Y: pensi, ke estas Y, dum fakte
estas X.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu19,.,eo,1996-11-03
#titolo Dormu trankvile !
Bonan matenon, kara amiko, cxiam absorbata en la lernado de la lingvo
tutmonda !
Vi demandas, kion ni faros cxi-foje, cxu ne ? Cxu vi vere deziras fari
ion ? Kial do ? Cxu ne placxas al vi resti farante nenion dum kelka
tempo ?
Nu, se vi volas labori, laboru. Se vi volas enkapigi al vi vortojn,
enkapigu. Se vi volas relegi jam legitajn rakontojn, relegu. Mi ne
malhelpos vin. Mi ne gxenos vin. Mi ne volas vin senkuragxigi.
Nur permesu, ke mi dormu trankvile. Mi decidis, ke cxi tiu tago ne
estos labortago por mi. Mi deklaras gxin libertago.
Cxu vere vi sentas vin tre malfelicxa, se unu tago pasas kaj vi ne
ricevis vian kutiman legajxon en la nova lingvo ? Kia stranga reago !
Bonvolu do pardoni min, se cxi tiu legajxo estas tro mallonga por via
leg- kaj lernsoifo#[1]. Mi kredas vin trovema, kaj fidas je via trovemo.
Se vi volas labori, vi trovos laboron por fari. Kiu sercxas, tiu
trovas. Sercxu do. Sed ne sercxu cxe mi, cxar mi ne deziras skribi
nun. Mi deziras dormi, havigi al mi duan bonan matenmangxon (mi jam
mangxis unu, sed mi sxategas matenmangxojn !), iri promeni kun mia
hundo tra la kamparo, ludi iom da muziko, fari ion ajn, kio placxos al
mi, sed ne elpensi por vi malsagxajn rakontojn, kiujn vi legos kvazaux
soife pro nekomprenebla lernemo, kiu, sxajne, allasas al vi ecx ne unu
tagon da nenifaro#[2].
Laboru do kuragxe, lernu multajn vortojn, legu longajn rakontojn, kaj
lasu min pasigi tagon tute senzorgan.
Cetere, se vi volas fari kiel mi, ne hezitu. Mi atendas nenion de
vi, cxi-foje. Vian decidon -- kredu min -- mi perfekte komprenos.
Mi dankas pro via komprenemo, kaj salutas vin plej sincere.
Gxis la revido !
#notoj
[1] Leg- kaj lernsoifo : necesas kompreni ®legsoifo kaj lernsoifo¯,
t.e. granda deziro legi kaj lerni.
[2] Nenifaro : = neni(o)-faro, faro de nenio.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu20a,.,eo,1996-11-06
#titolo La fakulo-instruisto venis de malproksime
Komence, rigardu atente la aparaton. Ion similan vi neniam vidis, cxu
? Uzu do la tutan tempon necesan por bone rigardi gxin.
Vi vidas, cxu ne, ke gxi havas tenilon, nigran tenilon. Vidu, mi
prenas la tenilon per la maldekstra mano. Tiel.
Do, bone, mi prenis gxin. Mi tenas gxin forte, cxar la aparato estas
peza. Nun, mi forprenas la fermoplaton. Cxu vi ne scias, kio
fermoplato estas ? Nu, nomu gxin ®kovrilo¯, se vi preferas. Se mi bone
komprenis, en via lingvo oni uzas ambaux vortojn. Ne gravas la vorto;
gravas, ke vi malfermu la aparaton, kaj por tio necesas komence
forpreni la kovrilon -- aux fermoplaton -- kiu kovras gxin. Jen.
Nun mi metas la fermoplaton sur la tablon. Vi povas meti gxin ien ajn.
La cxefa afero estas, ke gxi trovigxu en loko, kie gxi ne riskas gxeni
viajn movojn.
Refoje mi petas vin rigardi. Estas pluraj aferoj, kiuj elstaras. Krome
estas cxi tiuj montriloj, iom similaj al horlogxaj montriloj. Ili tre
gravas, cxar ili sciigos al vi, cxu la strecxo estas suficxa aux ne.
Bone. Cxu vi rigardis suficxe ? Atentu mian manon nun.
Nun per la dekstra mano mi faras cxi tiun movon. Rigardu bone, kion mi
faras. Cxu vi vidis ? Rigardu atente la rondan ajxeton, kiu elstaras
cxi tie, sur la dekstra flanko. Mi parolas pri cxi tiu rugxa ronda
afereto.
Jen. Vi prenas gxin kaj forte turnas gxin dekstren, t.e. laux la sama
direkto kiel horlogxmontriloj. Vi sentos, ke io strecigxas en la
aparato. Se vi strecxis suficxe, la plej malalta montrilo movigxas.
Gxi devas halti sub numero 10. Bone. Ne uzu tro da forto, vi ne
deziras, ke io ene rompigxu, cxu ? Turnu tute trankvile, kaj cxio bone
funkcios.
Pardonu, se mi ne klarigas pli bone, sed oni sendis min al cxi tiu
faka lernejo antaux ol mi havis la tempon bone lerni vian lingvon. Via
lingvo estas tre malfacila por mi, kiu venas de malproksime, de la
alia flanko de la mondo. Mi do ne konas la nomojn de tiuj pecoj kaj
ajxoj.
Nu, cxi tie estas io, kio iom similas malgrandan teleron, cxu ne ? Mi
celas#[1] cxi tiun rondan platon. Mi forprenas gxin. Kutime, vi ne
bezonus gxin forpreni. Mi forprenas gxin nur, por ke vi rigardu, kiel
gxi estas metita.
Venu apud min. Tenu gxin. Pasigu gxin de unu al alia. Cxu vi rimarkas,
kiel peza gxi estas ? Oni ne imagus, cxu ?, ke tia telereto estas tiel
peza. Nu, gxia pezo devenas de tio, ke gxi estas farita el speciala
substanco, tute nekutima.
Gxuste sur tiun telereton vi metos la verdan pulvoron. Kiam la pulvoro
metigxas sur la telereton, jen cxi-flanke elsaltas verda afereto. Gxi
estas verda, por ke vi memoru, ke gxi rilatas al la pulvoro, kiu
ankaux estas verda, aux iom verda, blue verda aux verde blua, se vi
volas esti pli precizemaj.
Nun vi prenu la verdan ajxeton, kiu jxus elsaltis kaj nun elstaras.
Rigardu, kiel mi faras. Vi devas gxin movi tiudirekte. Via celo estas,
ke gxi alvenu gxis cxi tiu loko, gxis la fino de sia irejo. Vi sentos,
ke gxi ne estas obeema afero. Gxi ne obeas vian deziron irigi gxin
tiudirekte, konduki gxin laux la tuta vojo gxis cxi tie. Cxi-foje, vi
vere devas uzi vian forton. Vi devas obeigi gxin. Ne kredu, ke gxi
estas obstina. Gxi estas iom obstina -- gxi volas resti surloke -- sed
vi devas esti pli obstina ol gxi. Se vi metos suficxe da forto en vian
movon, gxi konsentos movigxi. Ne timu; gxi ne rompigxos. Sed vi vere
devos strecxi vian forton cxi-cele, aux la ajxeto ne movigxos. Kaj gxi
devas movigxi kaj alveni gxis la loko tie, por ke la pulvoro eniru la
aparaton.
Jen, cxu vi vidis ? Cxu unu el vi volas veni cxi tien kaj refari tute
trankvile antaux siaj kunuloj la movojn, kiujn mi faris ? Ili ne estas
malfacilaj. Sed estas bone antauxeniri nur malrapide. Se vi bone
lernis la unuajn movojn, vi neniam misfaros ilin. Ni do haltos iomete
por refari ilin. Kiu venos ?
Nu, nu, unu kuragxulon, mi petas ! Ne estu timemaj. Se vi volas lerni
iun fakon, vi devas agi. Labori. Dankon, Ibrahim. Vi estas kuragxa.
Faru nur la kelkajn movojn, kiujn mi faris. Kaj diru lauxte, kion vi
faras.
Tio helpas la memoron. Kaj, krome, tio instruos al mi vian lingvon,
cxar vere mi bedauxras, ke mi ne konas la fakvortojn, kaj povas paroli
nur pri ®ajxoj¯, ®aferoj¯ aux ®pecoj¯, dum certe cxiu el tiuj havas
sian gxustan nomon ankaux vialingve.
Nun, Ibrahim, komencu. Mi remetas la fermoplaton -- aux kovrilon --
por ke vi komencu vere de la komenco. Kaj diru lauxte, klare, cxion,
kion vi faras.
#notoj
[1] Mi celas: mi volas diri..., mi parolas pri...
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu20b,.,eo,1999-12-19
#titolo Troa scivolo kondukas morten
Auxskultu, mi tamen sxatus scii, kion vi celas finfine. Kio estas via
celo ? Vi staris trans la pordo, kaj vi auxskultis, cxu ne ? Vi
subauxskultis#[1], kiel oni diras. Mi ne dubas, ke interesas vin scii,
kiu estas kun mi, kaj pri kio ni parolas. Sed en cxi tiu laboro, en
kiu vi kun-agas kun mi, via sinteno estas neallasebla. Iom da digno,
mi petas.
Oni subdiris#[2] al mi, ke vi transiris al niaj malamikoj. Mi tion ne
volis kredi. Kiam vi gxojsaltis vidante min reveni, mi kredis je vi.
Kiam vi kisis min kvazaux amoplene, mi kredis je vi. Kaj cxu vi
memoras tiun fojon, kiam vi ploris kaj ploris, cxar mi jxus tenis min
iom malafable ? Mi estis laca kaj jxus agis malgxentile. Pro laceco
oni kelkfoje agas, kiel oni devus ne agi. Aux pro troa zorgado. Nu, mi
agis malbone kaj mia sinteno ne estis pravigebla. Kaj vi ploris. Jes,
tiun tagon, kiam vi ploris, mi kredis je vi.
Sed nun, jam la trian fojon mi trovas vin subauxskultanta cxe la pordo
de mia oficejo. Mi bezonas koni vian celon. Kion do vi celas ? Vi tion
neniam faris antauxe. Ne temas do pri simpla persona scivolemo. Se vi
estus nature scivolema, mi estus rimarkinta tion jam delonge. Ne.
Cxiam mi sxatis vian diskretan sintenon. Kiuj ajn la kondicxoj, en
kiuj mi igis vin labori, vi tenis vin plej diskrete.
Kaj nun, subite, gxuste en tempo, kiam diversaj raportacxoj alvenas al
mi koncerne vin, kiam oni provas subkomprenigi al mi, ke eble mi devus
dubi vian honestecon, jen vi komencas subauxskulti. Vi tamen
subskribis#[3] promeson cxiam gardi la interesojn de cxi tiu oficejo.
Vi scias, ke ni havas malamikojn, kiuj sercxas cxiaspecajn informojn
pri niaj esploroj, kaj kiuj suficxe ricxas por havigi multe da mono al
tiu, kiu transdonus al ili interesajn sciojn pri ni. Cxu al ili vi
transiris ? Cxu vi forlasis nin, kvankam vi skribe promesis kaj mem
subskribis vian promeson ? Kvankam vi -- laux via diro -- amas min ?
Via onklo Johano foje alvenis senbrue por viziti nin kaj diris al mi,
ke li vidis vin rigardi tra la seruro de mia oficejo. Kia sinteno !
Alian fojon, kiam mia fratino, pasante tra nia urbo, ankaux venis nin
viziti, vi eksaltis en la koridoro, kiam sxi subite ekaperis apud vi.
Sxi ne vidis, kion vi faras, sed sxi raportis al mi la aferon, cxar
sxi tre miris pri via reago al sxia alveno. Sxi tre precize rimarkis
vian salteton. Vi eksaltetis, kiel oni faras, kiam io tute neatendita
-- kaj malplacxa, aux dangxera -- subite prezentigxas. Mirige, cxu ne
?
En mia raporto al niaj cxefoj, mi prezentis la tutan situacion. Mi
montris, kiel dangxera gxi estas por ni. Mi proponis diversajn
agadojn, kiuj, miaopinie, ebligus savi preskaux cxion. Ni devos
strecxi niajn fortojn, sed ni havas multajn sxancojn sukcesi, se ni
agos tuj. Tamen unu kondicxo gravegas: sekreteco. Sekreteco estas
plene necesa cxi-afere, se ni volas, ke niaj fortostrecxoj ebligu al
ni realigi nian celon.
Sed cxio sxangxigxis pro via subauxskultado. Mi ne dubas, ke vi eksciis
nenion gravan cxi-foje. Kiom ajn vi strecxis vian auxskultpovon, vi ne
povis plene auxdi, kaj -- cxefe -- vi ne povis kompreni, kio dirigxas
trans tiu pordo. Fakte, via celo ne estas realigebla, cxar mankas al
vi tro da informoj.
Mi travivis multajn aventurojn en la vivo. Mi elportis malfacilajxojn,
dangxeron, malfelicxon, kun cxiam sekaj okuloj. Sed nun mi emus plori
kiel knabeto.
Mi sentas ploremon, cxar mi fidis al virino, kaj sxi montris sin ne
plu inda je mia fido. Mi sentas ploremon, cxar la virino, kiun mi
fidis, estis mia amatino, kaj sxia apud-esto min per gxojo plenigis.
Kunlabori kun sxi estis mia felicxo. Scii, ke en cxiu risko, jen sxi
estas apud mi, kaj min subtenas, tio iom post iom igxis la devenejo de
mia forto.
Kaj nun, iom post iom, mi komprenetis, ke sxi ne estas fidinda, ke sxi
transiris al la malamika flanko, kaj ke mi devas gardi min.
Jes, mi apenaux povas min deteni de plorado, cxar mi ankoraux amas
sxin. Mi ankoraux amas vin, Klara, sed eble ne por longe. Via
malveremo tusxas min tro suferige. Gxi alsaltas min, kaj mi sentas, ke
dangxera furiozeco min pli kaj pli kaptas. Ne. Ne movigxu ! Restu cxi
tie. Apud mi.
Vi cxiam deziris apud-esti, cxu ne ? Via sola celo, kiam vi ekvidis
min unuafoje, estis tutvive proksimi al mi. Tiel vi vin esprimis.
Tutvive !
Cxu vi sciis jam dekomence, ke iun tagon vi vendos miajn sekretojn ?
Aux cxu ili sukcesis kapti vin en siajn dubajn agadojn nur poste ? Cxu
vi estis sincera komence, kaj transiris al ili ? Aux cxu neniam okazis
transiro, cxar jam de la unua tago vi konis vian celon: ensxteligxi cxi
tien kiel oficistino, labori perfekte, iom post iom havigi al vi la
plenan fidon de la cxefo, lauxcele agi por ke li enamigxu, sxajnigi
amon al li, kaj uzi tiun belegan situacion por transdonadi informojn ?
Kiel serpento vi envenis nian esplorcentron, kiel serpento deziranta
mortigi, sed atenta, ke oni ne vidu gxin...
Antauxe mi diris, ke komence vi sen ia dubo amis min. Nun mi pli kaj
pli dubas tiun opinion. Nun pli kaj pli la tuta afero prezentigxas
klare al miaj okuloj. En mian koron vi enigxis kiel sxtelisto en
domon, por kapti...
Kaj mi lasis vin agi ! Mi enlasis vin en mian hejmon, en mian
oficejon, en miajn brakojn, en mian koron ! Kaj vi sxajnigis vin
felicxa ! Vi perfekte ludis vian rolacxon, ho jes ! Vi ne agis amatore.
Vi ne reale felicxis -- oni ne povas serioze felicxi, kiam oni vivas
en malvero -- sed vi sxajnigis felicxon, vi ludis la rolon de
felicxulino plensukcese, por ke en la kaptilon mi falu.
Nun starigxas la demando: kio okazu al vi ? Vi scias tro multe, cxu ne
? Estus dangxere lasi vin vivi. Kaj cxiaokaze, vi tiom suferigis min,
ke vi ne plu indas vivi. Haha ! Vi timas, cxu ne ? Vi timegas,
videble. Nu, vi ricevas nur la naturajn sekvojn de viaj decidoj. Cxu
vi ne antauxvidis mian sintenon ? Cxu vi ne opiniis, ke mi tamen pli
fortas ol vi ? Cxu vi pensis, ke cxar mi amas vin, mi ellasos vin
plezure, ecx se mi malkovros vian rolacxon ? Vi ludis, kaj perdis la
ludon. Bedauxru, se helpas vin bedauxri. Vi certe bedauxros malpli ol
mi. Vi bedauxros nur, ke vi ne plene realigis vian celon. Mi bedauxros
amon perditan, fusxitan de malverema ulino.
Kaj cxu vi scias, kio aldonas kroman suferon ? Ke vi agis tiel
infanece. Subauxskulti cxe pordo ! Cxu viaj cxefoj ne instruis al vi
pli nuntagajn manierojn ricevi informojn ? Oni nuntempe faras tiel
perfektajn aparatojn, tute tute malgrandajn, por senfine subauxskulti,
multe pli bone ol tra pordoj. Tro memfida vi estis. Vi ne imagis, ke
mi povus suspekti. Kaj vi igxis nesingarda. Bedauxrinde por vi. Nun
via bela kara vivo alvenas al sia fino. Kaj ne kredu -- ecx se mi
ridacxas -- ke tio gxojigas min. Mi ne sxatas ridacxi. Mi sxatus havi
koron plenan je amo, kaj largxan rideton survizagxe. Sed vi devigas
min. Vi komprenas la ludon, cxu ne ? Vi suficxe longe ludis gxin.
Nu, bone, suficxas. Nun mi tuj komunikos la novajxon al miaj
kunlaborantoj. Vi ne mortos tuj. Ni unue devos eligi el vi cxiujn
viajn sciojn. Estas milito, cxu ne ?, suba milito, milito, kiu okazas
sub la videblajxoj, sed tamen milito, terura milito.
Kial, diable, vi eniris tiun militon ? Cxu vi ne povis simple honeste
labori, kiel cxiu alia ? Cxu la destino tiel malamas min, ke gxi
alportis en mian vivon kiel malamikon la solan virinon, kiun mi
sincere amis ? Suficxe ! Ne ploru ! Agi mi devas. Mi agu tuj.
Kaj vi... Provu kunstrecxi cxiujn viajn fortojn, por almenaux morti
digne.
#notoj
[1] Subauxskulti: kasxe auxskulti; auxskulti ion, kion oni devus ne auxskulti.
[2] Subdiri: komprenigi aux sciigi ion al iu, ne dirante gxin tute klare.
[3] Subskribi: skribi sian nomon fine de letero aux dokumento.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu21a,.,eo,1996-11-08
#titolo Ho bela naskigxurbo !
Rigardu ! Cxi tie mi naskigxis. Cxu ne bela loko ? Mi dubas, cxu
ekzistas io simila aliloke en la mondo. Cxu la montoj ne estas
nekredeble belaj ? Cxu vi konas pli mirindan vidajxon ? Rigardu la
urbeton, kun gxiaj malnovaj domoj kaj gxiaj mallargxaj stratoj, kiuj
turnigxas serpente, cxu vi ie ajn vidis ion similan ? Rigardu tiujn
malnovajn sxtonmurojn. Ne ofte oni ankoraux vidas tiel perfektan
urbomuregon. La tuta urbo estas plena je trezoroj multjarcentaj. Mi
dubas, cxu ilia valoro estas konata. Sed certe gxi estas tre alta.
La urbodomo#[1] estas mirinda artajxo. Vi certe jam vidis fotojn de
gxi, cxu ne ? Multaj venas al cxi tiu urbeto nur por rigardi la
urbodomon kaj foti gxin. Se vi havas bonan fotoaparaton, ni iros tien,
kaj mi indikos al vi, de kiu angulo gxi aspektas plej bele.
Fakte, multaj el tiuj mallargxaj stratoj ne estas tre puraj, sed tio
ne gxenos vin, cxu ?
Mia frato volas fari libron pri nia naskigxurbo. Li ankoraux vivas cxi
tie. Mi foriris antaux longe, tuj post kiam niaj gepatroj mortis kaj
oni vendis la magazenon. Sed mia frato restis plu.
Cxu vi sentas la harmonion de cxi tiu loko ? Bedauxrinde, la suno
ankoraux ne montrigxis, cxar la lumo nun ne estas tute kontentiga por
foti.
Via fratino foje venis cxi tien, cxu ne ? Sxi venis kun iu muzika
societo, se mi bone memoras. Mi tre sxatas vian fratinon, vian plej
junan fratinon, almenaux. La alian mi ne konas. Sed via plej juna
fratino estas tre kara al mi. Sxi estas tiel dolcxa ! Dolcxa, harmonia
vizagxo, kaj belega vocxo. Ne mirige, ke sxi ludas muzikon. Estas
bedauxrinde, ke sxi estas tiel... kiel diri ?... ne timema, sed...
ne-sinmontrema. Sxi parolas tiel mallauxte, ke oni sentas, kvazaux sxi
timus, ke oni rimarkos sxian cxeeston. Kial bela knabino kiel sxi
timas, se oni rigardas sxin ?
Via fratino lernis muzikon eksterlande, cxu ne ? Mi ne memoras, en kiu
lando. Kaj sxi iris al multaj diversaj landoj dank' al sia muziko.
Devas esti placxe, kaj interese, iri de lando al lando kun
muzikistaro. Sed eble tiu cxiama translokigxo estas laciga.
Nun, se vi havas ankoraux tempon, mi kondukos vin al la alia flanko de
la urbo. Multaj malnovaj domoj estas vidindaj tiuflanke. Cxi-flanke
estas bone por havi plenan ideon pri la urbo, cxar ni trovigxas
suficxe alte por havi bonan rigardon al la tuto. Sed estas malpli da
vidindajxoj cxi-flanke. La plej vidindaj aferoj trovigxas trans tiu
largxa strato, kiun vi vidas dekstre. Tie ja komencigxas la malnova
urbo.
Cxu vi scias, ke oni dauxre esploras sercxe al malnovajxoj cxi-urbe ?
Sub la monteto, sur kiu ni staras, oni trovis multajn valorajn
objektojn.
La historiistoj ne interkonsentas inter si pri diversaj aspektoj de la
urba historio. Sed oni malkovris postrestajxojn el muroj kaj domoj cxi
tie ene de la monteto. Oni ecx trovis meblojn, laborilojn kaj
diversajn objektojn, ekzemple pecojn de boteloj, tie cxi, precize sub
la loko, kie ni nun staras.
Oni kredas, ke dum persekutoj, homoj venis vivi cxi tie sube. Antaux
kelkaj jarcentoj, la sxtato persekutis multajn pro ilia religio. Se la
afero interesas vin, mi donos al vi libron pri tiu persekutado.
Teruraj aferoj okazis. Homa vivo ne plu havis valoron por la tiuepokaj
auxtoritatoj. Ili mortigis kaj suferigis homojn sen ecx plej eta
kortusxo. La popolo terure suferis.
Nu, tiel estas la vivo, cxu ne ? Ekzistas personoj, kiuj bedauxras la
malnovan tempon, la pasintajn epokojn. Mi ne. La vivo estas pli bona
nun, almenaux por ni cxi tie, cxar ni scias, ke en la resto de la
mondo homa persono ne cxiam estas konsiderata kiel la valora estajxo,
kiu gxi estas, aux devus esti, laux mia opinio.
Cxu vi suficxe rigardis la vidajxon ? Bone. Ni do povas iri al la alia
flanko, kie ni povos vidi de proksime tiujn malnovajn domojn. Venu. Mi
kondukos vin. Mi estas certa, ke tiu malnova urbo ege placxos al vi.
#notoj
[1] Urbodomo: domo, kie trovigxas la cxefaj urb-administraj oficejoj.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu21b,.,eo,1996-11-02
#titolo Adiaux lando amata !
Adiaux, lando de mia naskigxo ! Mi forveturas. Mi ne plu mangxos viajn
sensimilajn kolbasojn. Ne plu okazos, ke mi forgesos la zorgojn,
perdante iom post iom la konscion pro via tro forta brando, kaj pro
viaj troaj trinkotradicioj.
Mi ne plu legos viajn librojn multvalorajn. Mi ne plu banigxos en via
kolora sed harmonia atmosfero. Mi ne plu sentos la dolcxecon de via
religia vivo, cxeestanta en cxiu urbo, en cxiu kampo, en cxiu domo, en
cxiu plej malgrava, forperdita anguleto de la lando. Mi ne plu auxdos
la kriojn de viaj vendistoj, la plendojn de la acxetantoj, la
diskutojn pri la vera valoro de tio kaj tio cxi. Mi ne plu vizitos la
kunvenojn de la kantosocieto, kaj via muziko ne plu auxdeblos, kiam mi
promenos de strato al strato en la granda novmonda urbego, kien mi nun
veturos kaj kie mi sentos min perdita, plia senvalora numero en mondo
de senvaloraj numeroj.
Adiaux, lando de mia juneco ! Cxi tie mi naskigxis, cxi tie mi vivis
infanecon, cxi tie mi ekkonis mian unuan amon, cxi tie mi suferis.
Cxu mi suferas nun ? Strange, mi ne povas respondi. Mi scias, ke mi
forflugas al nehoma mondo, al lando timiga, kie mono valoras pli ol
sentoj, scioj pli ol amo, kaj laboro pli ol ludo. Ili tie altvalorigas
pensadon, ne kantadon, amiko diris al mi, kaj li sciis, cxar li tie
estis studento. Mi scias, kion mi forlasas. Mi ne scias, kio atendas
min, tie transe.
Lastfoje mi rigardas vin, mia popolo ! Homoj surstrataj, miaj
samlandanoj, mi rigardas vin nun per novaj okuloj. Kiel kolore vi
estas vestitaj, kiel gxoje vi alparolas unu la alian, kiel vive vi
cxiuj aspektas ! En tiu lando de laktotrinkantoj, kie mi baldaux
ekvivos, cxio estas senkolora, kaj la bruoj pli esprimas furiozon ol
felicxon, laux tio, kion mi auxdis.
Sxtelistoj multas cxi tie, sed ankaux tie, cxu ne ?, kvankam lauxdire
ili ne agas same. Tie estas instruitaj sxtelistoj, kiuj vizitadas la
lernejojn dum longaj jaroj kaj scias funkciigi sian kapon. Cxe ni,
sxtelisto agas sxance, per rapida faro tute simpla, gxenerale
sukcesas, fojfoje kaptigxas, nu, cxiuj ridas, neniam estas dramo. Nur
momento en la vivo. Kaj cxiuj komprenas malricxecon. Tie sxtelistoj
havas planojn. Ili planas siajn agadojn. Ili ecx grupigxas multhome
kaj kunordigas la laboron. Imagu al vi ! Tie transe, sxtelistoj nomas
sian okupon ®laboro¯ ! Kia stranga maniero arangxi sian vivon ! Se
sxteli estas labori, kial ne simple honeste labori ?
Adiaux, sxtelistoj mialandaj ! Kaj adiaux ankaux al vi, sxtelema
sxtato ! Vi tro malsatas je la mono de l' landanoj. Oni diris, ke tie
almenaux la sxtato estas honesta, aux preskaux honesta. Ni diru:
®suficxe honesta¯. Almenaux, laux miaj informoj, sxajnas, ke la cxefa
celo de la sxtatfunkciuloj tie estas io alia ol plenigi siajn posxojn
per la sxtatana mono. Ne cxe ni. Adiaux sxtatoficistoj diverstipaj,
altaj kaj malaltaj, junaj kaj maljunaj ! Mi lasas vin al via tutlanda
sxtelplanado kaj al via subtabla enmanigo de tiom kaj tiom da ricxo,
kiu devus servi al la felicxo de l' popolo, ne al tio, ke vi
pligrasigxu.
Adiaux, patrolanda kamparo ! Mi naskigxis cxe vi, ho kampoj
maldolcxaj, kaj mi scias, pro kio vi maldolcxas. Min naskis vi,
kamparanoj, kaj mi vidis vian suferon, vian nelacigeblan laboradon,
sed ankaux vian nemortigeblan povon estigi ridon kaj kantadi cxe plej
acxaj vivkondicxoj.
Adiaux, fantomoj, kiujn la montoj naskas cxi-lande ! Oni ne kredas je
vi tie, kien mi iras. Oni kredas je scienco kaj je ®esploroj plene
dokumentitaj¯. Kaj vi, fantomoj, ridas super la sciencaj esploroj,
kiuj neniam kaptas vin. Kaj pro vi, ®ili¯ ne komprenas nin. Kiel tiuj
homoj povus kompreni popolon, kiu meze de scienca laboro, sentas, ke
fantomo cxeestas, kaj rimarkas ridete, ke li kredas pli je l' fantomo
ol je l' laboro farata ? Jes, mi adiauxas vin, fantomoj, kiuj teruris
mian infanecon, kaj tro emis min sekvi ien ajn. Mi forfugxas al
senfantoma lando, kaj vivos fine vivon liberan je via gxena cxiama
enmiksigxo.
Adiaux, naskigxlando mia ! Neniu iam ajn, ie ajn, sukcesis kopii viajn
artojn, viajn tradiciojn, vian atmosferon. Nenie troveblas same pura
aero, same mangxindaj fruktoj, same veraj amikoj. Vi estas sensimila
lando, la plej sxatinda lando en la mondo, la lando de mia naskigxo.
Kaj tamen mi felicxe forveturas.
Min persekutis via polico. Min gxenis via cxiama bezono kontroli, kion
mi faras, kion mi diras, kiu min vizitas, kiun mi vizitas, kaj tiom da
aliaj detaloj pri mia vivo. Vi tro zorgas pri viaj sxtatanoj. Vi tro
okupigxas pri la landanaro. Kaj via celo, ho sxtato, ne estas, ke ni
vivu felicxe, sed ke vi direktadu cxiun kaj cxion cxi-lande.
Kiel liber-ama homo povus elporti tian situacion ? Kiel oni povas havi
dignecon en tiaj kondicxoj ? Cxu vi ne komprenis, kiom digneco valoras
por homo, kiom gxi necesas, kiom ni bezonas gxin ?
Adiaux, naskigxlanda polico, scivolema, kontrolema, komfort-ama polico
! Mi forflugas por cxiam. Multo mankos al mi. Mankos la koloroj, la
muziko, la kantoj. Mankos mialingvaj libroj, kiujn mi ne povos tie
fore ricevi. Mankos la vizagxoj, la vocxoj, la ridoj.
Sed al mi almenaux, ho sxtata polico, certe ne mankos vi.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu22a,.,eo,2001-06-16
#titolo Ek al fora insulo !
Mi saltas pro gxojo, mi dancas pro gxojo, mi eksplodas per rido pro
gxojo. Estas arangxite: mi forvojagxos. Hieraux jam mi ricevis
antauxan sciigon, ke versxajne mia espero realigxos. La cxefoj bezonis
iun, sed mi timis, ke ili preferos Petron. Petro estas pli sxatata,
gxenerale, en la oficejo. Li estas pli laborema ol mi, tio estas
fakto. Sed ili bezonis lin por alia tasko, pli malfacila ol cxi tiu.
Mia tasko estos suficxe simpla. Nur mi estu tre firma en la diskutoj,
ili diris. Esti firma ne prezentas problemon al mi, felicxe. Mia
firmeco estas konata de la tuta oficistaro kaj de niaj auxtoritatoj.
Kiam mi decidis diri ®ne¯, mi diras ®ne¯, kiom ajn oni provas sxangxi
mian pozicion. Mi firme tenas mian pozicion. Tial ili fidas min
cxi-okaze. Ili scias, ke mi agos laux iliaj interesoj. Oni fojfoje
plendas pri mia obstineco. Nu, cxi-foje gxi servos al bona celo. Oni
ne sukcesos min movi. Kaj tian homon ili deziris sendi, homon, kiun
oni ne movos de la pozicio, kiun li promesis teni.
Mi do forvojagxos. Unue aviadile. Poste sxipe. Mi antauxgxojas sxipi.
Al aviadiloj mi ne havas specialan sxaton. Mi ne malsxatas flugi
aviadile; mi tre sxatas vojagxi, do kial mi plendus, se miaj cxefoj
sendas min malproksimen aviadile ? Sed sxipon mi antauxgxojas. Mi
neniam sxipis sur vera granda maro. Oni diris al mi, ke tio estas tre
malstrecxa. Kaj oni povas movi sin. Gxuste tio min gxenas en
aviadiloj. Estas tre malmulte da ebleco por movigxi. Kaj verdire mi
estas tre movigxema. Se mi ne povas movi miajn krurojn, iom promeni,
iri de loko al loko, mi perdas la kapon. Mi, pri kiu oni tiel ofte
diras, ke ®mi havas la kapon sur la gxusta loko¯ ! Prave, se almenaux
oni permesas al mi movigxi.
Do ne gravas, ke mi devos uzi aviadilon dum parto de la vojagxo. Sed
mi iras al insulo, kien oni ne povas flugi, tial ili pagas al mi, ne
nur la aviadilan vojagxon, sed ankaux la sxipan. Blua maro senfina !
La placxa dancado de la sxipo ! Afablaj kunuloj, kiuj ridetas la tutan
tempon, cxar ili sentas sin felicxaj, ke ili vojagxas de insulo al
insulo. Ha, la sento de senfina libereco !
Kaj la penso, ke tiuj aliaj vojagxantoj certe pagis multe da mono por
sxipi en la insularon, dum mi iras por mia laboro, por ecx ne
malfacila laboro, nur cxar bonsxance mi scias la bezonatan lingvon,
kaj cxar mi estas konata kiel firma persono, tiu penso -- ke la aliaj
pagas mem, kaj mi ne -- estas plej plezuriga.
Hodiaux mi ricevis la biletojn. Aviadila bileto estas tute banala. Mi
jam havis kelkajn en mia vivo. Sed sxipbileton mi neniam tenis en miaj
manoj, kaj la tusxo de gxi naskas en mi plej placxan plezuron.
Kompreneble, la amikoj tuj rimarkis mian gxojon, kaj ne hezitis gxin
alsalti. ®Vi prikantas la bele bluan maron kaj la ricxajn
kunsxipulojn¯, ili diris, ®kaj kiam vi trovigxos surloke, la maro
estos brune verdacxa, aux nigracxa, la movigxo de la sxipo igos vin
malsana, kaj la ricxaj vojagxantoj estos nur bando da aventuruloj, kiuj
konstante gxenos vin¯.
Mi multe ridis auxskultante ilin. Ili ne povis agi alimaniere. Cxiu el
ili sxatus okupi mian lokon, kaj per siaj senkuragxigaj vortoj ili
esprimis tiun senton, ke tro bonsxanca estas mi. Sed ili ankaux sxatas
min, ili estas bonaj amikoj, kaj ili amike ridis pri mia troa imagado.
®La realo estos alia¯, ili ripetis. Nu, bone, ecx se gxi estos alia,
mi akceptos gxin. Mi ne timas sxipmalsanon aux verdacxan multemovan
maron. Mi ecx ne timas aventuremajn kunvojagxantojn.
Mi deziris iri al tiu insulo, mi subkomprenigis al miaj cxefoj, ke mi
estas la gxusta persono tiurilate, mi agis lauxcele, uzante la
gxustajn rimedojn, mi trovis solvon al cxiuj problemoj -- aux
pseuxdoproblemoj -- kaj respondon al cxiu demando, mi agis laux mia
obstina, firma maniero, kiel kutime, kaj mi sukcesis venigi ilin al la
dezirata decido.
Granda vojagxo baldaux komencigxos. Morgaux mi devos vizitadi la
cxefajn magazenojn de la urbo, cxar multon ankoraux necesas acxeti.
Cxiam mankas aferoj, kiam oni preparas grandan vojagxon al malproksima
loko.
Ne estas facile decidi pri la vestoj. Kelkfoje la vetero estas
malvarma tie, sed gxenerale gxi estas bela kaj placxa. Cxu preni
serioze la opiniojn, ke necesas antauxvidi malvarman veteron kaj
kunpreni vestojn laux tiu ebleco ? Aux cxu ili sennecese aldonos pezon
al la jam suficxa pezo de la aferoj, kiujn mi kunportos ?
Oni diris, ke kelkaj kavernoj estas vizitindaj, cxar la naturo en ili
alprenis plej strangan aspekton, vere vidindan. Ne ekzistas io simila
aliloke. Eble do estus sagxe kunpreni varmajn vestojn. Kavernoj cxiam
estas malsekaj kaj malvarmaj. Se krome la vetero ne montrigxos plej
bela...
Jes, la preparado de vojagxo ne estas cxiurilate facila, sed tamen gxi
estas interesa. Cxar oni jam antauxvojagxas en-image.
Multekostajn aferojn mi ne kunprenos. Oni devas konsideri la riskon de
sxtelo aux perdo. Mi ne sxatas multekostajn aferojn. Kaj eble mi povos
acxeti tie, surloke. Mi devos informigxi pri la vivkostoj tieaj. Eble
varmaj vestoj ne kostas multe kaj facile acxeteblas. Se jes, tio
solvus la problemon.
Estas ankaux montoj, kiujn oni vizitu. Supre de monto, gxenerale, la
temperaturo estas malalta. Sed cxu mi iros supren ? Cxu valoros la
lacigxon ? Oni facile lacigxas marsxante supren en montaro. Eble oni
povas veturi gxis la supro de la plej belaj montoj. Sed ecx veture,
oni malvarmigxas. Nu, mi vidos. Se estas tro multekoste por acxeti
varmajn vestojn, mi ne acxetos ilin.
La Oficejo pagas al mi la vojagxon, gxi pagas la restadon en tre bona
hotelo, gxi pagas kelkajn aliajn hotelajn tranoktadojn en tiu aux alia
lando survoje, mi tamen ne povus atendi, ke gxi krome pagos miajn
vestojn ! Se mi bezonos varmajn vestojn por iri al la montosuproj, kaj
trovos ilin tro multekostaj, mi decidos pri io alia. Mi ne iros al la
montosuproj kaj trovos aliajn vidindajxojn. Ili ne mankas, oni diris
al mi.
Mi skribos al mia familio. Ankaux pri tio mi antauxgxojas. Mi sxategas
skribi por rakonti miajn aventurojn. Tiam mi sentas min en tre
proksima rilato kun cxiuj familianoj. Estas felicxo havi grandan
familion. Multaj ne samopinias, sed al mi tio placxas. Mi skribos al
miaj gepatroj, al la gefratoj, kompreneble, sed ankaux al onkloj kaj
onklinoj, kaj al iliaj gefiloj, kaj, krom ili, al la amikoj. Mi
pasigos multajn noktojn leterskribante. Mi scias, ke cxiu tre gxojos
ricevi novajxojn de mi.
Multaj personoj trovus stranga mian deziron pasigi la vesperojn kaj
noktojn en hotelcxambro, skribante leteron post letero al tuta aro da
familianoj, kaj al la tuta amikaro, dum mi povus viziti la dancejojn,
ludejojn, teatrojn aux aliajn lokojn. La diablo eble scias, kiom da
ejoj ekzistas nur por kapti la monon de la eksterlandanoj. Vojagxantoj
ofte estas monperdemaj. Eble ili estas ricxaj kaj vojagxas per sia
mono. Sed mi vojagxos en tute aliaj kondicxoj, cxar nur per la mono de
la Oficejo. Do mi ne iros danci kun nekonataj lokanoj, aux rigardi
solece teatrajxon. Mi restos enhotele kaj skribos al miaj cent
familianoj.
Kia vivo ! Kia felicxo ! Kia plezuro ! Mi apenaux eltenas la strecxon
atendi gxis venos la Tago de la Granda Forveturo. Oni diris, ke estas
kelkaj malsanoj tie, pri kiuj oni devas sin gardi. Nu, mi informigxos.
Mia familia kuracisto certe povos diri al mi, cxu iu aux alia faro
estas deviga, aux ecx simple farinda, kiel rimedo antauxgardi la
sanon. Mi forte deziras ne malsanigxi tie. Mi ne sxatus restadi longe
en malsanulejo fore de la tuta familio kaj amikaro. Mi kompreneble
amikigxus kun lokanoj, se mi devus longe resti tie, sed se tio ne
estas necesa, mi preferas ne.
Diable ! Kiel rapide la tempo pasas ! Jam estas preskaux la kvina kaj
duono. Tereza baldaux alvenos, kaj mi ankoraux nenion preparis. Kaj mi
promesis al sxi pomkukon kaj mian specialan fruktosukan trinkajxon.
Ek, al la laboro ! Mi povas pensi pri mia vojagxo ankaux preparante la
mangxon.
#fin_pagx ---------------------------------------------------------------
#kom_pagx lasu22b,.,eo,1996-11-03
#titolo Skribas malliberulo
Kara Amikino,
Mi ne konas vin, sed vi permesos, cxu ne ?, ke mi nomu vin amikino. Mi
ne scias, kiel danki vin. Via letero estas por mi tiel neatendita
belajxo, ke mi ne trovas vortojn por esprimi, kion mi sentas. Gxi
estis korvarmiga. Kaj mi starigas al mi multajn demandojn: Kiel vi
eksciis pri mi ? Kiu pri mi parolis al vi ? Kiel eblas, ke vi havis
tiun ideon ekrilati kun mi letere ? Kiu ajn intervenis por rilatigi
vin kun mi, mi tiun plej sincere dankas.
Jes, kiel vi diras en via letero -- kaj mi gratulas vin pro via
realeca imagpovo -- vivo en malliberejo ne estas facila. Tiuj, kiuj
estas plene liberaj, ne konas la valoron de libereco. Libereco similas
al sano. Oni ekkonscias gxian havindecon nur post kiam oni perdis
gxin. Cxu vi konas la komencon de ®Sinjoro Tadeo¯ de Mickiewicz#[1] ?