#komenco cxap01 _____________________________________________
CxAPITRO 1 (UNU)
(En universitata restoracio)
Tom: Saluton, Linda.
Linda: Saluton, Tom.
Tom: Diru al mi: kiu estas tiu?
Linda: Kiu?
Tom: Tiu alta, blonda, juna viro...
Linda: Kiu?
Tom: Tiu, kiu sidas en la angulo.
Linda: Ho, tiu!
Tom: Jes, tiu.
Linda: Mi ne scias. Mi ne scias, kiu li estas. Nova studento,
versxajne.
Tom: Li estas tute sola.
Linda: Ne. Rigardu. Bela knabino iras al li.
Tom: Ne bela. Juna, eble, sed ne bela. Nur vi estas bela, Linda.
Linda: Tom, kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tro multe, kaj...
Tom: Nenio speciala okazas al mi. Kaj mi ne laboras tro multe.
Fakte, mi laboras malmulte nun. La vera demando estas: kio okazas al
vi, Linda? Nur vi estas vere bela.
Linda: Nu, nu...
Tom: Estas fakto. Nur vi estas bela, Linda. Mi estas sincera. Venu
kun mi!
Linda: Sed...
Tom: Venu. Al la granda spegulo. Rigardu. Jen estas Linda, la plej
bela virino en la mondo, la plej bela virino en la tuta mondo.
Linda: Kaj jen estas Tom, la plej malserioza knabo en la tuta
universitato.
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (1)
#form_kom
-- Diru al mi:
Kiu sidas en la angulo?
(Tom / Linda / blonda viro / juna knabino / maljuna viro)
Kiu iras al li?
(Tom / Linda / blonda viro / juna knabino / maljuna viro)
Al kio iras Tom kaj Linda?
(al la angulo / al granda spegulo / al la nova studento / al la
blonda viro)
Kiu estas (eble) la plej bela virino en la mondo?
(Tom / Linda / blonda viro / bela knabino / maljuna viro)
Kiu estas (eble) la plej malserioza knabo en la universitato?
(Tom / Linda / blonda viro / bela knabino / maljuna viro)
#form_fin
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (1)
Ekzerco: Formu frazojn.
{ -a al -as grand- ir- mi -o spegul- }
---> Mi iras al granda spegulo.
{ -as -as est- kiu li mi ne sci- }
---> Mi ne scias, kiu li estas.
#form_kom
-- Jen:
{ al rigard- mi -u }
{ -a -as est- grand- li -o vir- }
{ -a -as en est- li -o restoraci- student- }
{ -a jen labor- nov- -o }
{ -a -as nenio nun okaz- special- }
{ -as bel- est- kio -o ? }
{ al -as -in- ir- knab- li -o }
{ -a -as est- mal- serioz- vi }
#form_fin
#separe ________________________________________________
Ekzerco: Modifu la frazojn.
Vi laboras malmulte ---> Laboru multe !
#form_kom
-- Jen:
Vi laboras multe --->
Vi rigardas al mi malsincere --->
Vi estas serioza --->
Vi laboras malserioze --->
#form_fin
##fino
#fin1
#komenco cxap02 _____________________________________________
CxAPITRO 2 (DU)
Linda: Tom!
Tom: Kio okazas al vi? Vi estas pala! Bela, sed pala.
Linda: Tom! Ne rigardu!
Tom: Kio okazas?
Linda: Strange! Okazas io stranga, io tre stranga. Tiu ulo, tiu nova
studento... Ne, ne, mi petas vin, ne rigardu. Estu diskreta.
Tom: Diable! Diru al mi. Kio estas tiu mistero?
Linda: Lia mano agas strange. Rigardu, se vi volas, sed plej diskrete.
Turnu vin iomete, eble, sed tute nature. Li ne vidu, ke vi rigardas al
li.
Tom: Vi pravas. Io stranga okazas. Dum sxi ne rigardas al li -- sxi
nun rigardas al la granda spegulo -- lia mano iom post iom, tre tre
malrapide, proksimigxas al sxia taso...
Linda: Estas io en lia mano.
Tom: Mi ne vidas. Li estas tro malproksima. Diable! Tiu alta forta
knabo nun staras inter ili kaj mi. Mi ne plu vidas.
Linda: Sed mi vidas. Mi vidas bone. Mi vidas tre bone. Mi vidas tute
bone. Ej!
Tom: Kio okazas?
Linda: Sxi rigardas al li nun, kaj lia mano haltas.
Tom: Kaj kio plu? Diru al mi!
Linda: Nun li parolas al sxi. Li montras al la pordo.
Tom: Eble li volas, ke sxi rigardu al alia direkto, ke sxi ne plu
rigardu al li.
Linda: Prave, tute prave. Jen sxi rigardas al la pordo. Li plu parolas
kaj parolas. Dum sxi ne rigardas al lia direkto, lia mano plu
proksimigxas al la taso. Ej!
Tom: Kio? Kio okazas?
Linda: Lia mano revenas, tute diskrete, kvazaux tute nature.
Tom: Cxu estas io en lia mano?
Linda: Nenio plu. Sed tute certe nun estas io en sxia taso.
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (2)
#form_kom
Linda estas ___.
(malserioza / nova studento / bela kaj pala / io stranga)
Kio okazas?
(Linda rigardas al la spegulo. / Malalta viro staras inter Tom kaj la
pordo. / La blonda viro agas strange. / La nova studento proksimigxas
al Tom.)
Cxu estas io en lia mano?
(jes / ne)
Al kio montras la mistera ulo?
(al la spegulo / al la pordo / al Linda / al Tom / al la angulo)
Al kio rigardas la juna knabino, kiu estas kun li?
(al la spegulo / al la pordo / al Linda / al Tom / al la angulo)
Cxu nun estas io en la taso?
(jes / ne)
#form_fin
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (2)
Ekzerco: Elektu la gxustan vorton.
Turnu vin iomete, [cxu / se] vi volas.
---> Turnu vin iomete, se vi volas.
#form_kom
-- Jen:
Mi ne vidas, [cxu / se] la junulo parolas al la knabino, aux [cxu / se]
li nur rigardas al sxi.
Vi vidas lin tute bone, [cxu / se] ne?
[Cxu / Se] li agas strange, li estas strangulo.
Mi parolas al knabinoj, [cxu / se] ili rigardas al mi.
Mi ne scias, [cxu / se] mi parolu al sxi aux ne.
[Cxu / Se] sxi parolas al mi, [cxu / se] mi reparolu al sxi?
Li estas en universitato, [cxu / se] li estas studento.
Mi ne certas, [cxu / se] li estas studento. Li estas tro maljuna.
#form_fin
#fino
#komenco cxap03 _____________________________________________
CxAPITRO 3 (TRI)
Bob: Diable! Kio okazas? Vi aspektas kiel spionoj. Cxu mi povas sidi
kun vi?
Linda: Saluton, Bob.
Tom: Bonan tagon, Bob.
Bob: Bonan tagon, Linda. Bonan tagon, Tom. Pardonu, ke mi ne salutis
vin tuj.
Linda: Ne gravas. Nun vi salutis, kaj ni pardonas vin.
Bob: Cxu vi permesas, ke mi sidu cxe via tablo?
Linda: Kompreneble, vi sidu kun ni.
Bob: Mi tamen ne volas esti maldiskreta. Eble Tom parolas pri amo
kaj preferas esti sola kun vi.
Tom: Mi ne parolis pri amo.
Linda: Li nur diris, ke mi estas la plej bela virino en la tuta mondo.
Bob: Li pravas. Tio ne estas amdeklaro, tio estas simpla fakto.
Tom: Prave. Simpla fakto.
Bob: Nu, certe, Linda estas tre bela, sed ne tio gravas nun.
Linda: Ne gravas, cxu? Ne gravas, ke mi estas bela, cxu? Jen bela
deklaro!
Bob: Pardonu min. Mi volas diri, ke io estas pli grava.
Tom: Kio? Pri kio vi parolas? Kio estas pli grava?
Bob: Vi ne vidis min, dum mi proksimigxis al vi, sed mi vin
rigardis.
Linda: Mi ne komprenas, pri kio vi parolas.
Bob: Mi parolas pri via vizagxo.
Linda: Kio pri mia vizagxo? Cxu gxi ne estas bela?
Bob: Ho jes, gxi estas bela, gxi estas la plej bela en la mondo.
Sed gxi estis mistera!
Linda: Mistera? Cxu mia vizagxo estis mistera?
Bob: Jes. Via vizagxo estis mistera. Fakte, viaj vizagxoj estis
misteraj. Mistera vizagxo de spionino cxe mistera vizagxo de spiono.
Vi aspektis strange. Vi aspektis mistere. Mi bone rigardis vin, dum mi
proksimigxis al vi, kaj estis mistera esprimo sur via vizagxo, Linda,
kaj ankaux sur via, Tom. Kiel mi jam diris, vi aspektis kiel spionoj.
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (3)
#form_kom
Kiuj aspektas kiel spionoj?
(Linda kaj Tom / Linda kaj Bob / Bob kaj Tom / Gerda kaj la blondulo)
Cxu Bob salutas ilin tuj?
(jes /ne)
Cxu Linda kaj Tom permesas, ke Bob sidu cxe ilia tablo?
(jes / ne)
Kiu ne volas esti maldiskreta?
(Bob / Tom / Linda / Gerda / la blondulo)
Kio estas sur la vizagxo de Linda?
(bela deklaro / bona tago / mistera esprimo / io pli grava)
#form_fin
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (3)
Ekzerco: Formu frazojn.
{ -as aspekt- cxu kiel la -o -o student- ul- ? }
---> Cxu la ulo aspektas kiel studento?
#form_kom
-- Jen:
{ -as -bon- mal- ne -o pardon- -ul- }
{ -e -is mi post- re- -ven- }
{ -a- al -as -in- -j -j jun- knab- -o -o- parol- vir- }
#form_fin
#fino
#komenco cxap04 _____________________________________________
CxAPITRO 4 (KVAR)
Bob: Diru al mi sincere, pri kio vi parolis.
Tom: Ni parolis pri tiu ulo.
Bob: Kiu ulo?
Tom: Tiu viro cxe la angulo. Tiu juna viro.
Bob: Pri kiu vi parolas? Cxu pri tiu blondulo, kiu sidas kun Gerda?
Linda: Gerda! Vi do scias, ke sxia nomo estas Gerda! Vi do konas sxin!
Bob: Nu, mi ne vere konas sxin. Mi scias, kiu sxi estas. Tio estas
alia afero.
Linda: Kiu do sxi estas?
Bob: Sed vi ne respondis al mi. Vi ne respondis al mia demando. Cxu
vere pri tiu blonda junulo vi parolis?
Tom: Jes. Pri li.
Bob: Mi ne konas lin. Mi neniam vidis lin antauxe.
Linda: Sed, diru al mi, kiu estas tiu Gerda?
Bob: Sxi venis por instrui. Temas pri io mistera, fakte.
Kriptajxoscienco.
Linda: Kio? Kiel vi diris? Krip-ta-jxo-sci-en-co, cxu? Kio estas tio?
Bob: Cxu vere vi ne scias, kio estas kriptajxoscienco? Oni diras
ankaux "kriptografio".
Linda: Ne. Mi ne scias. Mi tute ne scias. Cxu vi scias, Tom?
Tom: Cxu tio ne estas la arto kompreni, pri kio temas sekreta
mesagxo?
Bob: Prave. Jen sxia fako. Fakte, sxia fako estas la malnovaj
sekretaj lingvoj.
Tom: Mi ne komprenas. Kiu, en universitato, volas lerni pri la
malnovaj sekretaj lingvoj?
Bob: Ankaux mi ne tute komprenas. Estis ideo de Ronga, la profesoro
pri lingvistiko. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la
arto komuniki, kaj ke ili do rilatas al lingvistiko.
Linda: Eble jes. Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga,
cxu vi ne konsentas?
Bob: Jes. Gxi aspektis strange ankaux al mi, kiam oni parolis pri
gxi.
Linda: Eble Ronga, la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela
virino kunlaboru kun li. Cxu ne estas bona ideo kunlabori kun bela
knabino, kiam tio estas ebla?
Tom: Mi jam diris al vi, ke sxi ne estas bela. Nur vi estas bela.
Bob: Mi ne konsentas. Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke sxi
estas la plej bela knabino en la mondo. Sed ankaux Gerda estas bela,
iom malpli bela, sed tamen bela; cxu vi konsentas?
Tom: Tute ne. Por vi, eble. Sed por mi ne. Por mi, nur Linda
ekzistas kiel bela virino.
Bob: Cxu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino en
la tuta mondo?
Tom: Jes, por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo.
Bob: Diable! Vi versxajne amas sxin.
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (4)
#form_kom
-- Respondu:
Pri kio Linda kaj Tom parolis?
(pri Bob / pri amo / pri la blondulo / pri kriptajxo-scienco)
Kiu sidas kun la viro, pri kiu Linda kaj Tom parolis?
(Gerda / Ronga / blonda junulo / Bob / neniu)
Kiu scias, kiu estas Gerda?
(Bob / Linda / Tom)
Cxu Bob konas la blondulon?
(jes / ne)
Kion instruas Gerda?
(novajn lingvojn / lingvistikon / kriptajxo-sciencon)
Kiu estas profesoro pri lingvistiko?
(Bob / Linda / Tom / Gerda / Ronga / la blondulo)
Kiu estas la sola bela virino en la tuta mondo, por Tom?
(Gerda / Linda / Ronga / la knabino en la angulo)
#form_fin
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (4)
Ekzerco: Elektu la gxustan vorton.
[Mi / Min] diris [tio / tion] al [vi / vin].
---> Mi diris tion al vi.
#form_kom
-- Jen:
[Ili / Ilin] demandas [mi / min].
[Multo / Multon] diras [li / lin] al la studentoj.
Al la studentoj li demandas [tio / tion], [kio / kion] [li / lin] ne
scias, sed [ili / ilin] diras [nenio / nenion].
[Ili / Ilin] ne scias.
[Linda / Lindan] ne sidas sole. Venas [bela / belan] [junulo /
junulon].
[Tio / Tion] certe estas la [universitato / universitaton].
La [studentoj / studentojn] montras al [mi / min] la [studenta /
studentan] [restoracio / restoracion].
[Mi / Min] petas [vi / vin], diru al [mi / min] [tio / tion].
La [blondulo / blondulon], [kiu / kiun] staras en la [restoracio /
restoracion], estas [stranga / strangan].
[Ili / Ilin] ne pardonas la [nova / novan] [studento / studenton].
[Li / Lin] ne komprenas. [Tio / Tion] estas [mistera / misteran].
[Li / Lin] preferas [sinceraj / sincerajn] [junuloj / junulojn].
#form_fin
#fino
#komenco cxap05 _____________________________________________
CxAPITRO 5 (KVIN)
Bob: Nu, vi ankoraux ne diris al mi, kio okazis, dum vi spione
rigardis tiun paron.
Linda: Okazis io vere stranga.
Tom: Vere stranga, fakte. En la mano de tiu junulo estis io.
Bob: Kio?
Linda: Ni ne povis vidi. Io tre eta. Malgranda afero. Afereto.
Tom: Kaj dum sxi ne rigardis, lia mano alproksimigxis al sxia taso.
Linda: Kaj kiam sxi ekrigardis lin, lia mano ekhaltis.
Tom: Tiam li montris ion al sxi. Evidente, li deziris forturni sxian
atenton.
Linda: Kaj li sukcesis. Li plene sukcesis. Sxi rigardis al la pordo.
Kaj dum sxi rigardis for, lia mano subite estis super sxia taso, dum
unu sekundo, ne pli, kaj tute nature revenis. Malplena.
Bob: Cxu gxi estis plena antauxe?
Tom: Ne plena. Kompreneble, gxi ne estis plena. Sed estis io en gxi,
kaj post kiam gxi estis dum sekundo super la taso de Gerda, estis plu
nenio en gxi.
Linda: Certe estas iu mistera substanco.
Tom: Iu drogo.
Bob: Kiel vi povas scii, ke ne estis tute simple peco da sukero?
Linda: Li ne agus tiel kasxe, se estus nur sukero.
Tom: Cetere, cxi tie ne estas peca sukero. Estas nur pulvora sukero,
en sukerujoj.
Bob: Eble li havis sukerpecon en la posxo kaj...
Tom: Cxu vi ofte promenas kun sukerpecoj en via posxo?
Bob: Vi pravas. Tiu ideo estas absurda. Tamen...
Linda: Rigardu! Jen sxi ekstaras, kaj ekiras for.
Bob: Sxi sxajnas tute normala. Versxajne vi imagis ion draman, dum
temas pri tute simpla, tute natura okazajxo.
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (5)
#form_kom
Kio estis en la mano de la blondulo antauxe?
(sukerpeco / la taso de Gerda / io tre malgranda / la taso de Linda /
nenio)
Kio estis en lia mano poste?
(sukerpeco / la taso de Gerda / io tre malgranda / la taso de Linda /
nenio)
Kio estas en la sukerujoj tie?
(sukerpecoj / pulvora sukero / iu drogo / mistera substanco / sekreta
lingvo)
Cxu estas normale promeni kun sukerpecoj en la posxo?
(jes / ne)
Kiu ekiras for?
(Linda / Gerda / Tom / Bob / la blondulo)
#form_fin
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (5)
Ekzerco: Elektu la gxustan vorton.
[Kiam / Se] li estus studento, mi lin konus.
---> Se li estus studento, mi lin konus.
#form_kom
-- Por vi:
Mi ne scias, [kiam / se] sxi venos al ni.
Mi tre multe laborus, [kiam / se] mi povus.
[Kiam / Se] li estas studento, li estas en la universitato.
[Kiam / Se] Tom estis juna, Gerda jam lernis kriptografion.
Mi volas paroli ankaux pri vi, [kiam / se] vi permesas.
Mi parolis kun sxi, [kiam / se] sxi sidis en la restoracio.
#form_fin
#fino
#komenco cxap06 _____________________________________________
CxAPITRO 6 (SES)
Tom: Cxu vi auxdis? Kio estis tio?
Bob: Jes, mi auxdis. Mi auxdis ion.
Linda: Ankaux mi auxdis strangan bruon, kvazaux iu falus en la
koridoro.
Bob: Kvazaux sxi falus.
Tom: Mi havis la saman penson kiel vi. Ankaux mi pensis tion.
Ankaux mi pensis: jen Gerda falas en la koridoro.
Linda: Cxu ni iru vidi?
Tom: Kompreneble. Ni iru tuj.
Bob: Mi iru kun Tom, sed vi restu cxi tie, Linda. Observu tiun
junulon, kun kiu Gerda parolis, kaj kiu eble metis drogon en sxian
kafon.
Linda: Cxu vi ambaux foriras kaj mi restu tute sola? Mi iom timas.
Bob: Ni ne havas la tempon diskuti. Ni devas iri vidi tuj. Restu
trankvile cxi tie. Vi nenion riskas. Venu, Tom, ni ne perdu tempon.
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (6)
#form_kom
Kion Tom, Bob kaj Linda auxdis?
(koridoron / strangan bruon / penson / la blondulon)
Kiu eble falis en la koridoro?
(Tom / Bob / Linda / Gerda / la blondulo / Ronga)
Kiuj iras vidi?
(Linda kaj Tom / Linda kaj Bob / Bob kaj Tom / cxiuj tri)
Kiu restas por observi?
(Tom / Bob / Linda / la blondulo / Gerda)
#form_fin
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (6)
Ekzerco: Elektu la gxustan vorton.
[Li / Lin] metas [gxi / gxin] en la [posxo / posxon].
---> Li metas gxin en la posxon.
#form_kom
-- Nun decidu vi:
La [blondulo / blondulon] metis [sukero / sukeron] en la [taso / tason]
de [kafo / kafon].
[Li / Lin] volis iri en la [restoracio / restoracion], al la [bela /
belan] [knabino / knabinon], sed [li / lin] falas en la [koridoro /
koridoron].
Bob konsentas kun [Linda / Lindan].
[Ili / Ilin] rigardas al la [studentoj / studentojn].
[Iu / Iun] perdis [ajxo / ajxon] en la [restoracio / restoracion].
Ili metas [gxi / gxin] sur la [tablo / tablon] kaj decidas promeni al
la [universitato / universitaton]. [Ili / Ilin] ekiras.
#form_fin
#fino
#komenco cxap07 _____________________________________________
CxAPITRO 7 (SEP)
(En la koridoro)
Tom: Jen sxi estas. Ni pravis. Sxi apenaux havis la tempon alveni
gxis la angulo, jam sxi falis. Videble, sxi estas nekonscia. Sxi perdis
la konscion kaj falis.
Bob: Cxu sxi ankoraux vivas?
Tom: Jes. Ne timu. Sxi perdis la konscion, sed sxi ne perdis la
vivon. La koro batas. Gxi batas malforte, sed tamen batas. Sxi do
vivas. Eble sxi apenaux vivas, sed sxi vivas.
Bob: Kion ni faru?
Tom: Kion vi opinias?
Bob: Sxajnas, ke sxi dormas.
Tom: Ni devas informi la auxtoritatojn. Tuj. Mi iros. Ili eble
decidos voki doktoron, kuraciston, kaj almenaux tuj sendos flegistinon.
Certe estas flegistino en cxi tiu universitato, cxu ne?
Bob: Versxajne, sed mi ne scias certe. Mi estas cxi tie apenaux unu
semajnon.
Tom: Nu, mi tuj iros informi ilin. Restu cxi tie kun sxi. Sed ni
unue metu sxin pli bone, ke sxi kusxu komforte, kun la piedoj pli altaj
ol la kapo.
Bob: Cxu vere? Cxu vere vi volas, ke sxi kusxu kun la piedoj pli
altaj ol la kapo? Tio ne estas komforta.
Tom: Tamen, kiam iu perdis la konscion, tio estas la gxusta pozicio,
se mi bone memoras, kion oni instruis al mi.
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (7)
#form_kom
Cxu Gerda ankoraux vivas?
(jes / ne)
Kiel batas la koro de Gerda?
(forte / malforte / nekonscie / konscie / versxajne)
Kiun Tom volas informi?
(la blondulon / la profesoron pri lingvistiko / la auxtoritatojn /
spionon)
Cxu iu, kiu perdis la konscion, kusxu kun la kapo pli alta ol la
piedoj?
(jes / ne)
#form_fin
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (7)
Ekzerco: Elektu la gxustan vorton.
[Mi / Min] restis tie unu [semajno / semajnon].
---> Mi restis tie unu semajnon.
#form_kom
-- Nun faru vi:
La [sukerpeco / sukerpecon] falis en la [kafo / kafon].
Sed [mi / min] ne deziras [sukero / sukeron] en [mia / mian] [kafo /
kafon].
Jen [Linda / Lindan] venas en la [restoracio / restoracion]!
Eble [sxi / sxin] deziras [kafo / kafon] kun [sukero / sukeron].
[Tiu / Tiun] [tago / tagon] [mi / min] laboris tre multe.
[Li / Lin] restis tie unu [tago / tagon]; [mi / min] restis dum [tuta /
tutan] [semajno / semajnon].
Demandu, [kio / kion] [li / lin] faras! --- Ne! Demandu [vi / vin]!
La [kafo / kafon], [kiu / kiun] [vi /vin] havas, estas sen [sukero /
sukeron].
La [kafo / kafon], [kiu / kiun] [vi / vin] metis sur la [tablo /
tablon], [ili / ilin] ne trinkis.
La [viro / viron], [kiu / kiun] metis [kafo / kafon] sur la [tablo /
tablon], ne estas [studento / studenton].
La [tablo / tablon], sur [kiu / kiun] estas la [kafo / kafon], estas
tro [malgranda / malgrandan].
Cxu [vi / vin] havas iom da [kafo / kafon]? --- [Mi / Min] havas tri
[tasoj / tasojn] da [kafo / kafon].
#form_fin
Ekzerco: Elektu la gxustan vorton.
Cxu Tom estas same alta [kiel / ol] Bob, aux cxu li estas pli alta
[kiel / ol] Bob?
---> Cxu Tom estas same alta kiel Bob, aux cxu li estas pli alta ol
Bob?
#form_kom
-- Nun faru vi:
[Kiel / Ol] vi scias, Bob estas pli alta [kiel / ol] Tom, sed malpli
alta [kiel / ol] la stranga blondulo.
Mi preferus resti cxi tie [kiel / ol] iri informi la auxtoritatojn.
La vero ofte sxajnas pli absurda [kiel / ol] imagajxoj.
Li igxis pli kaj pli forta; li igxis forta [kiel / ol] fortulo.
Iru pli rapide, aux iru malpli rapide; iru [kiel / ol] vi volas!
#form_fin
#fino
#komenco cxap08 _____________________________________________
CxAPITRO 8 (OK)
En la universitata memserva restoracio, Linda sidas kaj pensas.
Sxi pensas ne tre trankvile. Fakte, sxiaj pensoj igxas pli kaj pli
maltrankvilaj.
Sxi observas la junan viron, kiu metis ion en la kafon de
Gerda.
Sxi pli kaj pli maltrankviligxas.
Tom kaj Bob estas for jam longe. Ili ne revenas. Cxu do vere
okazis io al Gerda? Sed kio okazis? Cxu io grava?
Linda observas la junulon kaj pensas:
"Kion mi faros, se li ekstaros kaj foriros?
"Cxu mi sekvos lin? Cxu mi sekvu lin?
"Kion mi faru, se li iros eksteren? Cxu mi sekvu lin eksteren?
Cxu mi sekvu lin ekstere? Mi ne scias, kion mi faru. Mi ne scias, kion
mi faros. Mi ne scias, cxu mi sekvos lin aux ne.
"Kaj se li foriros en auxto? Cxu ankaux mi sekvu lin auxte?
"Jam estas vespero. Baldaux venos nokto. Jes. Baldaux
noktigxos. Cxu mi sekvu lin nokte?
"Kaj ecx se li ne iros eksteren de la universitato, ecx se li
restos cxi tie, cxu mi sekvu lin?
"Se li eliros tra tiu cxi pordo, li iros en la koridoron al iu
cxambro. Cxu mi sekvu lin en la koridoron? Cxu mi sekvu lin en la
koridoro? Cxu mi sekvu lin en la cxambron, en kiun li eniros? Ne.
Neeble. Mi atendos en la koridoro. Sed se nenio okazos? Se li restos
longe plu en la cxambro?
"Kaj se li eliros tra tiu pordo, li iros eksteren, versxajne al
la urbo. Cxu mi sekvu lin al la urbo? Cxu mi sekvu lin en la urbon?
Cxu mi sekvu lin en la urbo?
"Se li iros piede, eble li vidos min, versxajne li vidos min.
Li suspektos, ke mi lin sekvas. Li turnos sin al mi. Mi ektimos. Mi
paligxos kaj tuj poste rugxigxos. Cxiaokaze, mi maltrankviligxos. Jam
nun mi maltrankviligxas.
"Se li iros per buso, li ecx pli certe vidos, ke mi sekvas lin,
cxar ni devos kune atendi cxe la haltejo."
Linda ne sukcesas decidi, kion sxi faru.
Sxi timas. Sxia koro batas rapide. Sxi volus, ke Tom kaj Bob
estu kun sxi, ke ili helpu sxin, ke ili helpu sxin decidi. Sxi estas
tute sola. Sxi sentas, ke sxia koro rapidigxas, sed sxi ne scias, kion
fari.
Kaj jen, antaux ol sxi povis decidi, antaux ol sxi sukcesis
retrankviligxi, jen la juna viro ekstaras. Li rigardas al la koridora
pordo. Cxu tien li iros? Li rigardas al la pordo, tra kiu oni eliras al
la urbo. Cxu tien? Jes, tien li iras.
Kaj Linda auxtomate ekstaras kaj ekpasxas al la sama pordo. Ne
sxi decidis. Sxajnas, ke sxia korpo decidis mem. Sxajnas, ke sxiaj
kruroj agas mem. Nu, cxiaokaze, jen Linda sekvas lin. Al kiu mistera
destino?
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (8)
#form_kom
Cxu Linda estas trankvila?
(jes / ne)
Cxu Tom kaj Bob jam revenis?
(jes / ne)
Cxu Linda scias, kio okazis al Gerda?
(jes / ne)
Kiu ekstaras kaj iras al la pordo?
(Linda / Gerda / la juna viro, kiu metis ion en la kafon de Gerda /
Bob / Tom)
Kiu sekvas?
(Linda / Gerda / la juna viro, kiu metis ion en la kafon de Gerda /
Bob / Tom)
#form_fin
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (8)
Ekzerco: Elektu la gxustan vorton.
-- ("Berlino", "Londono" kaj "Parizo" estas urbo-nomoj.)
#form_kom
[Oni / Onin] sendis [mi / min] al [Berlino / Berlinon] por paroli kun
la [spiono / spionon].
En [Berlino / Berlinon] mi atendis kvar [tagoj / tagojn] sed ne vidis
[li / lin].
La [tuta / tutan] [tempo / tempon] ili observis la [virino / virinon]
en [Londono / Londonon].
Ili sekvis [sxi / sxin] al [Parizo / Parizon], sed en [tiu / tiun]
[urbo / urbon] [ili / ilin] perdis [sxi / sxin].
Kiam [oni / onin] auxdis [tiu / tiun] [novajxo / novajxon] el [Parizo /
Parizon], [oni / onin] decidis, ke [mi / min] ne plu restu en la [urbo
/ urbon].
#form_fin
Ekzerco: Konservu la gxustajn vortojn
Vi parolu pri [vi / si].
---> Vi parolu pri vi.
#form_kom
-- Nun faru vi:
Mi konas [min / sin]. Mi do ne volas vidi [min / sin] en la spegulo.
Tom estas pli bela ol mi, kaj mi ofte vidas lin rigardi [lin / sin] en
la spegulo. Kiam li turnas [lin / sin] al mi, mi plene vidas [sian /
lian] belan aspekton.
Cxu vi volas piediri reen al [via / sia] cxambro? Vi promenos longe,
sed ne timu, ke [viaj / siaj] kruroj tro laboros kaj perdos [ilian /
sian] tutan forton.
#form_fin
Ekzerco: Elektu la gxustan pronomon kaj kompletigu gxin.
Mi konas [mi* / si*] vizagxon.
---> Mi konas mian vizagxon.
#form_kom
-- Atente rigardu la tutan ekzercon unue!
Cxu vi havas informojn pri Linda? Sxi kusxis en [sxi* / si*] cxambro
kaj ne sentis [sxi* / si*] tre bone. Tom iris al [sxi* / si*] kun [li*
/ si*] kuracisto, sed sxi ne rigardis tiun kuraciston serioza. Sxi
preferis [sxi* / si*] kuraciston; sxi vere ne amas [li* / si*]. Li do
forsendis [li* / si*] kaj vokis [sxi* / si*]. Strange, kiam sxi vidis
[li* / si*] kuraciston, sxi sentis [sxi* / si*] malbone, sed tuj kiam
sxi vidis [sxi* / si*] kuraciston alveni, sxi jam sentis [sxi* / si*]
pli bone. Oni [oni* / si*] demandas, cxu sxi ametas [li* / sxi* / si*]
kuraciston.
#form_fin
#fino
#komenco cxap09 _____________________________________________
CxAPITRO 9 (NAUx)
"Sxi kusxas meze de la koridoro! Venu, venu tuj. Certe la afero
urgxas," diras Tom.
Li rigardas la flegistinon: sxi estas dika, grasa virino kun
bluaj okuloj, rugxaj haroj, kaj tre ronda vizagxo. Jam kelkajn minutojn
li provas diri, kio okazis, sed sxajnas, ke tiu flegistino ne rapide
komprenas. La vorto "urgxa" sxajnas ne ekzisti en sxia vortaro.
"Kusxas, cxu? Meze de la koridoro, cxu vere?" sxi diras.
Videble, la flegistino apenaux povas kredi.
"Kial, diable, sxi kusxus meze de la koridoro?" sxi demandas.
"Mi petas, venu urgxe. Mi ne scias, kial sxi kusxas tie. Mi nur
diras, kion mi vidis. Ni trovis sxin tie. Eble sxi estis malsana. Mi
ne scias. Sxi svenis, sxi perdis la konscion. Nun certe oni devas urgxe
okupigxi pri sxi."
"Stranga afero!"
"Nu, mi ne estas fakulo. Vi jes. Okupigxi pri malsanaj homoj
estas via fako, cxu ne? Venu tuj. Urgxas!"
"Nu, nu, nu, nu. Kial, diable, sxi svenis en la koridoro?
Stranga ideo! Oni neniam svenas tie."
"Cxu vere? Kie do oni svenas en cxi tiu universitato? Pardonu
min, sed mi ne konas la tradiciojn. Mi estas novulo. Apenaux unu
semajnon mi estas cxi tie."
"Juna viro, en cxi tiu universitato, oni svenas en la
klascxambroj, oni svenas en la restoracio, oni svenas en la
dorm-cxambroj, oni svenas en la bancxambroj, eble ecx oni povus sveni
en iu administra oficejo. Sed pri sveno koridora mi neniam auxdis.
Stranga epoko! Stranga generacio! Oni faras ion ajn niaepoke."
"Vi parolas, parolas, paroladas, kaj dume tiu kompatinda
knabino kusxas en koridoro, kaj neniu zorgas pri sxi!"
"Nu, nu, ne maltrankviligxu, juna viro, ne havu zorgojn. Ni tuj
rapidos tien, kaj mi tuj prizorgos sxin."
Kaj ili kune rapidas al la loko, kie Tom lasis sian amikon kun
Gerda.
Sed jen subite Tom haltas.
"Kio okazas? Kial vi ekhaltis?" demandas la flegistino.
"Sxi estis cxi tie, kaj ne plu estas, sed..."
"Sed estas iu alia, kaj li estas senkonscia, sxajnas al mi.
Cxu vi konas lin?"
"Jes, estas mia amiko Bob. Kio okazis al li?"
La flegistino iras al Bob, kiu falsidas cxe la koridora muro.
Sxi tusxas lian kapon.
"Batita! Oni batis la kapon al li!"
"Diable! Bob, Bob! Respondu! Cxu vi auxdas min? Diru ion, mi
petas! Kio okazis?
Sed Bob ne respondas, kaj Tom igxas pli kaj pli maltrankvila.
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (9)
#form_kom
Cxu la flegistino venas tuj?
(jes / ne)
Cxu oni ofte svenas en koridoro?
(jes / ne)
Kial Tom ekhaltas?
(Li estas novulo. / Gerda ne plu estas tie. / Okupigxi pri malsanuloj
ne estas lia fako.)
Kiu sidas cxe la muro?
(Tom / Bob / linda / Gerda / la flegistino)
Cxu Bob paroladas?
(jes / ne)
#form_fin
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (9)
Ekzerco: Kompletigu la frazon per la gxusta demandovorto.
___ vi iras? - Mi iras al la urbo.
---> Kien vi iras? - Mi iras al la urbo.
La demandovortoj jam lernitaj estas:
kio, kion, kiu, kiun, kiel, kiam, kial, kie, kien, cxu.
#form_kom
-- Jen por vi:
___ diris la kuracisto? - Li diris, ke mi estu senzorga, ke mia
malsano ne estas tro serioza.
___ vi resanigxos? - Baldaux. Eble post kelkaj tagoj.
___ vi iros unue post la resanigxo? - Unue mi iros en bonan
restoracion.
___ vi iros sola? - Ne, amikoj iros kun mi.
___ helpas vin dum la malsano? - Mia amiko Petro.
___ estas via patrino? - En sia oficejo; sxi devas multe labori tie.
___ vi ne povas iri piede? - Cxar miaj kruroj estas tute senfortaj.
___ vi ekmalsanis? - Mi ekmalsanis tre subite.
___ tio okazis? - En mia laborejo.
___ ili metis en vian laborlokon? - Neniun, do la laboro restas
nefarita kaj atendas min.
___ ili metis neniun en vian lokon? - Cxar laboristo por mia laboro
estas malofte trovebla.
#form_fin
#fino
#komenco cxap10 _____________________________________________
CxAPITRO 10 (DEK)
Fakte, Tom ne estas ema fidi la flegistinon. Kial? Cxu vi
scias, kara amiko, vi kiu sekvas cxi tiun aventuron ekde la unua vorto?
Cxu vi scias, kial Tom ne emas fidi la flegistinon?
Ne. Certe vi ne scias. Ankaux mi ne scias. Sed fakto restas
fakto, ecx se ni ne komprenas gxin. Kaj la fakto estas, ke Tom ne emas
sxin kredi.
Tom estas agema knabo, ecx iom aventurema, kaj eble tiu tro
parolema flegistino ne sxajnas al li kredinda. Eble li opinias, ke tiu
flegistino tro emas paroli, kaj do ne estas fidinda. Aux cxu temas pri
io alia?
Tom ege sxatas sian amikon Bob. Li sxategas lin. Li lin amas,
fakte. Bob kaj li amikigxis antaux longe en la urbego, kie ili vivis
tiutempe -- ili dumtempe ecx iradis al la sama lernejo -- sed poste Tom
devis iri al malsama urbo, kaj ili ne plu vidis sin reciproke. Kiam,
antaux kelkaj tagoj, ili retrovis unu la alian en la sama universitato,
ambaux ege dankis la destinon.
Ili treege sxatas la tiean bonegan vivon. Ili sxategas gxin.
Ambaux estas agemaj, laboremaj knaboj, kun speciala sxato al la iom
timemaj studentinoj. Eble cxar timema junulino estas malpli timinda ol
ino neniam ema timi, ol sen-tim-ulino. Cxu vi komprenas?
Sed nun Tom malsxatas la aventuron. Li sin demandas, kial li
sentas tiun flegistinon nefidinda. Li preferus silenteman,
grav-aspektan sinjorinon. Tiu cxi ne aspektas tre zorgeme, kaj li ne
trovas sxin atentema pri liaj demandoj. Verdire, li opinias sxin ema
fusxi sian laboron. Li timas, ke sxi ofte agas fusxe. Fusxemaj homoj
ekzistas en la mondo. Kial tiu tro parolema flegistino ne estus unu el
ili? Cxu li mispasxis, kiam li turnis sin al sxi? Sed al kiu alia li
povus sin turni? Sxi estis la sola flegistino, kiu trovigxis en la
universitato. Aux cxu li mispensas?
Kaj nun li sentas sin ema zorgi pri Linda. Cxu tiu belega
knabino ne trovigxas en dangxero? Li amas sxin, li ecx amegas sxin, pli
kaj pli, kaj la ideo, ke dangxeraj homoj povus fari ion al sxi, apenaux
estas travivebla. La vivo ne estas facila, kaj sxajnas nun, ke la tuta
afero igxas pli kaj pli malsxatinda.
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (10)
#form_kom
Kiu ne emas fidi la flegistinon?
(Tom / Bob / Linda / Gerda / la blondulo)
Kie Tom kaj Bob retrovis sin reciproke?
(en lernejo / en universitato / en la urbego, kie ili vivis tiutempe)
Estas ___ flegistino(j) en la universitato.
(unu / du / tri / kvar / kvin)
Pri kiu zorgas Tom?
(pri Bob / pri Gerda / pri Linda / pri la flegistino)
Cxu Tom sxatas la novan aventuron?
(jes / ne)
Kiun amas Tom?
(Gerdan / Lindan / Rongan / la flegistinon)
#form_fin
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (10)
Ekzerco: Anstatauxigu la stelon per la gxusta vorto aux vortero.
Tom [*] Linda estas student[*].
---> Tom kaj Linda estas studentoj.
#form_kom
-- Nun faru vi:
Tom [*] Linda estas student[*]. En universitat[*] restoraci[*]
ili observas blond[*] junul[*], kiu agas plej strange: Dum li parolas
[*] knabino, li kasx[*] metas io[*] en sxi[*] kafotaso[*].
Eble estis drogo, cxar tuj post ki[*] sxi ekstaras kaj
forlasas la restoracio[*], [*] la koridoro[*] sxi jam perdas la
konscion. Intertemp[*], Bob sid[*]is cxe Tom kaj Linda.
Li povas rakont[*] al ili[*], ki[*] estas la knabino: Sxi estas
Gerda, nova instruist[*] pri kriptajxoscienco ([*]novaj sekretaj
lingvoj). Ronga, la profesoro pri lingvistiko, volis, ke sxi ven[*] al
la universitato [*] instru[*] kaj labor[*] kun li.
Kiam ili auxdas sxi[*] falbruon el la koridor[*], Bob kaj Tom
rapidas por helpi sxi[*]. Bob metas sxin bone, tiel [*] sxi kusxu
komforte, kaj Tom ir[*] vok[*] flegistinon.
Tiu flegistino, dika, grasa kaj parolema, nur post long[*]
diskut[*] kun Tom, konsciigxas [*] tio, ke la afero urgxas. Se sxi
est[*] pli zorgema, sxi [*] rapidus kaj eble ne okazus jeno:
Kiam Tom fine [*]venas kun la flegistino, Gerda estas for, kaj
Bob sidas cxe la koridor[*] mur[*], bat[*]a surkape. Kion [*]tempe
faras Linda? Sxi pli kaj pli [*]trankvil[*]as, lasite sola [*] la
universitata restoracio kun la blond[*] strang[*].
Sxi observ[*] lin, kaj kiam li eliras tra la pordo alurb[*],
sxi[*] sekvas li[*]. Linda estas junulino iom tim[*], certe belega.
Tom am[*]as sxin; li havas okulojn nur [*] sxi.
Li zorgas pri sxi. Cxu sxi trov[*] en dangxero? Ki[*], fakte,
sxi iros? Kaj Gerda, kien sxi[*] forigxis? Ki[*] okaz[*] kun sxi? La
afero [*] pli kaj pli mistera!
#form_fin
#fino
#komenco cxap11 _____________________________________________
CxAPITRO 11 (DEK UNU)
Linda ekhavis ideon. Sxi aliris la junan blondan viron, dum li
proksimigxis al sia auxto, kaj alparolis lin:
"Sinjoro, cxu vi bonvolus helpi al mi?"
Li turnis sin al sxi kun vizagxo sxajne ne tre kontenta, kaj
sxin rigardis dum longa senvorta minuto.
"Kiel mi povus vin helpi?" li fine demandis, kaj li tuj
aldonis: "Bonvolu pardoni min, se mi respondas nee, sed al mi tempo
vere mankas. Mi devas urgxe veturi al la urbo."
"Gxuste tiel vi povas min helpi. Mia auxto paneas. Io estas
fusxita en gxi. Mi ne sukcesas gxin irigi..."
"Pardonu min, sed mi ne sukcesus rebonigi la aferon, ecx kun
plej granda bonvolo. Pri mekaniko mi scias nenion. Mi cxiam miras vidi,
ke veturiloj entute funkcias. Kiam mi vidas motoron, cxiam mirigas min,
ke tia sxajne senorda arangxo de pecoj kaj objektoj igas auxton iri.
Mi..."
"Mi ne petas vin ripari mian veturilon, vi min miskomprenis.
Mi demandas nur, cxu vi bonvolus akcepti min en via auxto gxis la
urbo."
La ideo de Linda estis jena: sekvi lin estus dangxere, sed se
li veturos auxte, mi petos lin akcepti, ke mi veturu kun li, kaj dum la
veturado mi igos lin paroli. Mi diskrete faros sxajne banalajn
demandojn, kaj paroligos lin. Tiel mi scios kiel eble plej multe pri
li.
"Nu, bone," li fine konsentas. "Konsentite, venu." Kaj li
malfermas la pordon de la auxto por sxi.
"Dankon, vi vere estas tre afabla. Tio ege helpas min. Mi plej
sincere dankas."
"Ne dankinde," li respondas, iom seke. Kaj li ekirigas la
motoron.
"Mi ne sxatas la ideon, ke mi devos venigi ripariston,
mekanikiston," sxi diras. "Mi tute ne sxatas auxtojn, fakte. Mi havas
veturilon, cxar estas tre oportune, sed mi ne sxatas auxtojn."
La alta junulo nur silentas.
"Ne estas facile igi lin diri ion," pensas Linda, iom zorge,
sin demandante, cxu estis sagxe enmiksi sin en tiun aventuron. Sxi
forte deziras lin paroligi, sed samtempe timas malkontentigi lin.
Neniam estas facile trovi plene kontentigan manieron agi.
"Cxu gxenas vin, se mi parolas?" sxi demandas, "vi eble estas
silentema."
"Mi havas zorgojn," li respondas.
"Mi ne volas gxeni vin. Estas jam tiel bonkore, ke vi min
veturigas. Mi vere sentas grandegan dankemon al vi."
"Ne dankinde," li ripetas, kaj silentas plu, pripensema.
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (11)
#form_kom
De kiu Linda petas helpon?
Cxu la juna blonda viro estas kontenta?
Kien la blondulo volas veturi?
Kion volas Linda de li?
Cxu la blondulo konsentas?
Pri kio Linda parolas dum la veturo?
Cxu la blondulo estas parolema?
#form_fin
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (11)
Ekzerco: Elektu la gxustan formon.
Tio facil[igx / ig]as la laboron. La laboro facil[igx / ig]as.
---> Tio faciligas la laboron. La laboro faciligxas.
#form_kom
-- Faru vi:
Mi volis aspekti pli bele ol normale. Mi [igx / ig]is min pli bela
antaux la promenado. Antaux la promenado, mi [igx / ig]is pli bela.
Penjo ridis pri mi, cxar mi plibel[igx / ig]is min. Ni veturis en la
urbon. Vetur[igx / ig]is nin Penjo. Sxi [igx / ig]is mia amiko tuj post
mia unua tago en la laborejo. Antaux la forveturo sxi trovis min en
mia cxambro, kie mi plibel[igx / ig]is.
La urbo trov[igx / ig]as tro malproksime de nia laborejo por iri piede.
Penjo ne havas auxton, sed sxi sukcesis hav[igx / ig]i al si la auxton
de Bob.
Post longa promenado en la urbo ni volis eksidi en trinkejo. Tuj post
kiam ni sid[igx / ig]is cxe tablo, iu ulo turnis sin. Li turn[igx /
ig]is al ni kaj ekrigardis nin. Ni eksentis nin malbonaj. Lia rigardado
malbonsent[igx / ig]is nin. Ni devis agi. Ni ne plu restis sidaj, ni
restar[igx / ig]is, tiel dev[igx / ig]ante lin forturni sin. Li
komprenis, ke li gxenis nin ade rigardante al ni. Ni kompren[igx /
ig]is al li, ke rigardado povas esti maldiskreta.
Mi lernas multon en la urbo. Gxi lern[igx / ig]as min pri la vivo.
Multhoma kunvivado lern[igx / ig]as kvazaux auxtomate en la urbo.
#form_fin
#fino
#komenco cxap12 _____________________________________________
CxAPITRO 12 (DEK DU)
Bob duone malfermas la okulojn, ilin refermas, ilin malfermetas
denove, ilin refermas, gxemas, kaj finfine malfermas ilin tute largxe.
"Donu al mi ion por trinki," li diras.
"Trinki? Kion vi deziras trinki?" demandas Tom.
"Ion ajn. Brandon. Donu al mi glason da brando."
"Kiel vi sentas vin?" diras frauxlino Marta, la flegistino.
"La kapo doloras," Bob respondas gxeme. "Mi petas vin, bonvolu
doni al mi ion por trinki."
"Cxu vi bonvolas iri," Tom petas la flegistinon, "kaj alporti
al li glason da brando?"
La flegistino iom hezitas, sed fine kapjesas.
"Cxu mi ankaux voku la policon?" sxi diras. "Li ja ricevis
baton, baton suficxe fortan, por ke li igxu senkonscia. Laux mia
opinio, tio pravigas, ke oni venigu la policon. Cxu vi ne konsentas?"
"Ankaux akvon," diras Bob, antaux ol Tom trovas la tempon
respondi al Marta. "Mi tre soifas. Mi trinkos brandon plezure, sed unue
mi trinku akvon. Bonvolu alporti al mi tre grandan glason da akvo kaj
iom grandan glason da brando."
"Jes. Estus sagxe voki la policon," Tom respondas al la
flegistino.
"Se vi ne alportos al mi ion por trinki, mi iros mem," diras
Bob. "Mi tre soifas. Vi ne povas imagi, kiom soifa mi min sentas. Mi
tuj iros trinki akvon. Kaj poste mi iros acxeti brandon. Cxu oni povas
ricevi brandon en la memserva restoracio?"
"Ne, tute ne," Marta respondas, "sed mi havas brandon en mia
cxambro. Mi alportos gxin al vi. Aux venu mem, se vi povas. Cxu vi
povas starigxi?"
"Mi povas," diras Bob, tre malrapide starigxante kun la helpo
de Tom kaj de la flegistino, "kvankam dolore."
Ili iras al sxia cxambro.
"Trinku tiom da akvo, kiom vi deziras, " sxi diras. "Kaj poste
mi donos brandon al vi. Eksidu sur tiun segxon, gxi estas tre komforta,
vi vidos."
Bob sidigxas sur la segxon, iom gxemas, kaj ricevas grandan
glason da akvo kun videble grandega plezuro. "Doloras al mi la kapo,"
li diras.
"Diru," petas Tom, "kio okazis. Cxu finfine vi klarigos al ni?
Ni estas ege scivolaj."
Bob pripensas iomete, trinkas iom da akvo, metas la manon al la
kapo kun dolora esprimo survizagxe, kaj fine respondas:
"Mi ne povus klarigi. Nenio estas klara. Mi estis tie apud
Gerda. Mi auxdis nenion, mi auxdis neniun bruon. Kaj subite cxio
eksplodis en mia kapo kaj mi mortis."
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (12)
#form_kom
Kion Bob tuj deziras?
Kie oni povas trovi brandon?
Kion Bob trinkas unue?
Cxu li povas bone klarigi, kio okazis?
Cxu li auxdis bruon?
Cxu Bob vere mortis?
#form_fin
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (12)
Ekzerco: Forigu la vortojn kun "{}".
Marko sxatas {la} auxton {de Marko}.
---> Marko sxatas sian auxton.
{Petro} sxatas {la} auxton {de Ivano}.
---> Li sxatas lian auxton.
#form_kom
-- Por vi:
{Linda} rigardas al {Linda} en la spegulo.
{Tom} rigardas al {la blondulo}.
{Tom} rigardas al {la} kunulo {de Tom}.
{Tom} rigardas al {la} kunulo {de la blondulo}.
{La} amiko {de Bob} amas {Lindan}.
{La} amikino {de Tom} rigardas {la amikinon de Tom} en la spegulo.
{La} amikino {de Ivano} amas {Ivanon}.
{La blondulo} estas en {la} auxto {de la blondulo}.
Gerda estas en la auxto de {la} amiko {de Gerda}.
{Petro kaj Ivano} kasxas {Petron kaj Ivanon} sub la tablo.
#form_fin
#fino
#komenco cxap13 _____________________________________________
CxAPITRO 13 (DEK TRI)
La vojo sxajnas longa, kiam oni silentas la tutan tempon.
Linda estas parolema; krome, sxi deziras ricevi informojn pri sia
stranga kunulo; sxi do tute ne sxatas tiun longan silentadon. Kial ne
provi denove? Sxi decidas, ke sxi rekomencos paroli. Se li ne sxatos,
nu, li esprimos sian malsxaton, kaj ili plu veturos senvorte, kaj la
vojo plu sxajnos longega.
"Vi diris...," sxi komencas, ne sciante, kiel sxi finos, sed
felicxe ideo tuj venas: "Vi diris, ke vi havas zorgojn. Nu, ofte oni
sentas sin pli bone, kiam oni esprimas siajn zorgojn al iu."
"Vi estas scivolema, cxu ne? Nu, mi ne volas esti malafabla kun
tiel bela knabino, kiel vi. Pardonu, se mi ne montras min pli
amikigxema. Sed miajn zorgojn mi ne povas klarigi."
"Cxu vi estas certa? Oni ofte imagas, ke afero estas neebla,
cxar oni ne scias, kiel komenci, sed..."
"Ne. Kiom koncernas min, ne estas tiel. Mi ne povas rakonti pri
miaj zorgoj, cxar ili koncernas personojn, pri kiuj mi ne rajtas
paroli. Oni devas esti diskreta, cxu ne? Cxu vi sxatus, ke viaj amikoj
rakontu cxion pri vi al nekonato?"
"Kompreneble ne. Mi bone komprenas vin. Fakte, mi ne estas
speciale scivola. Mi komencis diri tion nur, cxar mi trovis la silenton
peza kaj la vojon pli kaj pli longa. Sed mi tute ne volus maldiskreti."
"Estas fakto, ke oni kutime interparolas, kiam oni veturas
kune. Mi versxajne ne estis tre gxentila, lasante tiun silenton dauxri
kaj dauxri pli kaj pli peze por vi. Mi ecx ne rimarkis, ke silento
estigxas kaj dauxras. Mi estis absorbita de miaj pensoj, de miaj
zorgoj, kaj ankaux de la vojo. Oni devas atenti la vojon, kiam oni
sxoforas, cxu ne? Strange, kvankam vi estas tre bela kaj sidas tuj apud
mi, plej proksime al mi, mi tamen forgesis pri vi. Nur ekzistis por mi
la vojo en miaj okuloj, kaj la zorgoj en mia kapo."
"Cxe mi okazis la malo. Mi dauxre pensis pri vi. Mi rimarkis,
ke vi ne aspektas tre gxoje. Vi sxajnis malfelicxa. Mi min demandis,
cxu mi povus helpi. Vi ja tre afable konsentis min veturigi. Mi sentas
min danka. Mi volus redoni al vi similan servon. Mi opiniis, ke se mi
helpas vin vortigi vian malgxojon, tio eble senpezigos vin, kaj mi
estos kontenta agi helpe. Eble estas stulte, sed mi cxiam deziras
felicxigi la homojn."
"Vere, vi estas tre bonkora. Mi ege bedauxras, ke mi ne povas
jesi al via propono. Sed, kiel mi jam diris, miaj zorgoj koncernas
aferojn, pri kiuj mi ne rajtas rakonti. Nu, jen ni alvenas. Kie vi
deziras, ke mi lasu vin?"
"Kien precize vi iras? Kie vi haltos? Kie vi lasos la auxton?
Vi povus lasi min tie. Estos plej facile por vi."
"Cxiam scivola, cxu ne? Vi sxatus scii, kien mi iras," li diras
ridante, dum Linda sentas sin rugxigxi, cxar similan rimarkon sxi tute
ne atendis. Dum momento, sxi ne scias, kiel respondi. Sxi sentas sin
stulta.
"Tute ne," sxi fine diras, malvere. "Kien vi iras, tio tute ne
interesas min. Mi proponis tion nur, cxar tio sxajnis plej facila. Sed
se gxenas vin, ke mi scios, vi povas lasi min ie ajn en la centro.
Ekzemple cxe la Internacia Hotelo, aux cxe la Granda Teatro.
Cxiaokaze, mi treege dankas vin kaj mi facile trovos mian vojon. Jen.
Tie cxi estas perfekte. Koran dankon, kaj gxis revido, kara sinjoro."
"Gxis revido, kara spionino!"
La auxto forveturas, kaj Linda ne povas forturni la okulojn de
gxi. Kara spionino, vere! Kion li volis diri? Cxu li suspektus? Nia
kompatinda Linda ne scias, kion pensi.
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (13)
#form_kom
Kie sidas Linda?
Kial sxi volas paroli kun la blondulo?
Cxu la blondulo volas klarigi siajn zorgojn?
Kiel Linda klarigas sian scivolon?
Kien precize veturas la blondulo?
Kie nun staras Linda?
Kion sxi timas vidante la forveturantan auxton?
#form_fin
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (13)
Ekzerco: Trovu la vortojn.
faradi :
---> faradi : agi
#form_kom
antauxa parto de la kapo :
atentinda :
centro de supera instruado :
cxi tiam :
diri "bonan tagon" :
dudek kvar horoj :
eltrovisto de sekretoj :
en la tempo de :
faradi :
fina parto de brako :
havanta gxustan opinion :
irigi laux la gxusta vojo :
juna vira homo :
kiun oni amas aux sxatas :
konsenti, ke iu faru ion :
lernanto cxe universitato :
malnormala :
ne konata, ne komprenata :
ne la sama :
ne ludema, grava :
nek kusxi, nek sidi, nek iel movigxi :
pala koloro de haroj :
peti informon :
pli sxati :
sciigi, ke oni volas ion ricevi :
sin movi piede :
sxajni lauxvide :
sxategi :
tie, kie muroj kuniras :
videbligi :
La vortoj estas:
agi, alia, ami, angulo, aspekti, blondo, demandi, direkti, dum, grava,
iri, kara, knabo, mano, mistera, montri, nun, permesi, peti, prava,
preferi, serioza, saluti, spiono, stari, stranga, studento, tago,
universitato, vizagxo
#form_fin
#fino
#komenco cxap14 _____________________________________________
CxAPITRO 14 (DEK KVAR)
"Kie diable mi trovigxas?" diris al si Gerda, kiam sxi
vekigxis. Sxi kusxis sur lito -- sur malkomforta, tro mallargxa lito --
en cxambro nekonata, en domo nekonata.
Mankis al sxi forto, kaj sxia tuta korpo iom doloris; sxi estis
laca, kvazaux sxi estus laborinta multajn horojn sinsekve en la kampoj,
kvazaux sxi estus movinta pezajn rokojn kaj sxtonojn dum multaj kaj
multaj tagoj, sen ecx horo da dormo, kvazaux sxi estus marsxinta dum
multaj kaj multaj semajnoj sur malfacila monta vojeto. Unuvorte, sxi
estis lacega, kaj sxajnis al sxi, ke cxiuj muskoloj de sxia korpo
plendas pri troa laboro, nehome peza, nehome malfacila, nehome laciga.
Kaj tamen sxi sciis, ke sxi faris neniun korpan laboron; sxi
sentis sin malgxoja; sxiaj okuloj malsekigxis; sxi ploris.
Ne estis multe da lumo en la cxambro. Kvankam sxi sentis sin
tiel laca, tiel senforta, scivolo pri la situacio tamen superis sxian
deziron plu kusxi. Sxi sekigis siajn okulojn kaj ellitigxis. Sxi iris
al la eta fenestro, esperante malfermi la dikajn fenestrokovrilojn,
kiuj malhelpis la envenon de lumo. Sxi ankaux esperis, ke sxi vidos la
sunon. Krome, estis tre varme en la cxambro, kaj estus sagxe malfermi
la fenestron por enlasi iom da pura aero. Sed sxi ne sukcesis. Io
malhelpis, ke tiu malnova fenestro movigxu.
Sxi iris al la pordo; gxi estis sxlosita, kaj sxlosilo nenie
videblis.
La cxambro estis malbela, ne tre pura. Apud la muro staris
tablo kaj segxo. Sxi sidigxis sur la segxon, metis la brakojn sur la
tablon, la kapon en la manojn, kaj ploris. "Ensxlosita mi estas," sxi
pensis. "Oni ensxlosis min!"
Antauxe sxi ne multe pensis pri la plezuro esti libera. Liberi
estis io perfekte natura: sxi iris, kien sxi deziris, sen iu ajn
malhelpo, kaj tiu libereco sxajnis rajto evidenta. Kaj nun oni
malliberigis sxin malantaux sxlosita pordo. Sxi, kiu tiom sxatis gxoji,
ridi, kanti, kiu tiom sxatis ludi kaj promeni sub la suno, nun ne plu
trovis en si la humuron, kiu tiom ofte helpis sxin en la malfacilaj
horoj de la vivo. Sxi ne povis vidi la eksteran sunon, kaj same en sxia
koro ne plu lumis la kutima suno de gxojo.
Kaj jen subite sxi reagis: sxi iris al la pordo kaj gxin batis
kun plej granda forto; sxi faris timigan bruon, sed nenio okazis. Sxi
vokis pli kaj pli lauxte, kriis, kriegis, samtempe piedbatante la
pordon, sed venis neniu respondo, neniu reago. Senespera, sxi revenis
al la lito kaj rekusxigxis, pli laca ol iam ajn. Dum multaj horoj sxi
restis tiel, kusxe, kaj fine, tro laca, sxi ekdormis.
Vekis sxin infana vocxo; gxi venis el iu alia cxambro, en la
sama domo, tute certe; gxi diris: "Neniam diru nek al via patro nek al
via patrino, ke ni venis en la forlasitan domon. Estas malpermesite
ludi cxi tie. Se ili scius..." Alia vocxeto respondis: "Mi neniam
diros. Nek al mia patro, nek al mia patrino. Ne havu zorgojn. Neniam
oni scios, ke ni venis ludi cxi tie."
Gerda diris: "Infanoj, cxu vi auxdas min?" Sxia koro batis
espere.
"Iu parolis," sonis unu el la infanvocxoj, sed auxdeble la
knabo ne parolis al Gerda, nur al sia kunulo. "Cxu vi auxdis?"
"Estis kvazaux vocxo de virino," diris la alia.
"Infanoj, venu, helpu min, mi estas mallibera, oni sxlosis la
pordon, mi estas ensxlosita, venu, mi petas, mi petegas, liberigu min,"
Gerda plu petegis. Sed la reago de la infanoj estis plej senkuragxiga.
"Venu!" kriis unu. "Estas fantomo!"
"Vi pravas," la dua respondis, "oni cxiam rakontis pri fantomo
en cxi tiu forlasita domo. Fantomino, oni diris, kaj la vocxo estis
ina. Ni rapide forkuru!"
"Mi timas," ankoraux diris la unua, dum la bruoj klarigis al
Gerda, ke la du knaboj forkuras kaj lasas sxin sola, sola, sola...
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (14)
#form_kom
Cxu Gerda sciis, kie sxi estas?
Kiel aspektis la cxambro, en kiu Gerda kusxas?
Kial Gerda estis lacega?
Cxu sxi sxatis sian malliberecon?
Kiel sxi provis liberigxi?
Kio vekis sxin?
Pri kio la infanoj parolis?
Kial la infanoj ne helpis sxin?
Kun kiu Gerda estis post la forkuro de la infanoj?
#form_fin
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (14)
Ekzerco: Trovu la vortojn.
parto :
---> parto : peco
#form_kom
afero :
akiri scion :
aspekti :
diri reage al demando :
dormigilo :
en kiu tempo :
enhavanta cxion enhaveblan :
facile videbla, komprenebla :
fari por si ideon pri io :
havi ideon pri :
havi similan opinion :
io el tre malgrandaj partetoj :
io, kio restu kasxita, ne konata :
iradi pro plezuro :
komunikajxo :
kontraux la normala sagxo :
lernigi :
malgranda :
malmontri :
malproksima :
parto :
pensajxo :
pli alta ol :
rapida, ne atendita :
rilatanta duo :
sciigi, konigi :
tio, pri kio io estas :
verajxo :
voli havi :
vorto, per kiu persono estas konata :
La vortoj estas:
absurda, ajxo, deziri, drogo, eta, evidenta, fakto, fora, ideo, imagi,
instrui, kasxi, kiam, komuniki, koni, konsenti, lerni, mesagxo, nomo,
paro, peco, plena, promeni, pulvoro, respondi, sekreto, subita, super,
sxajni, temo
#form_fin
#fino
#komenco cxap15 _____________________________________________
CxAPITRO 15 (DEK KVIN)
"Bonan matenon, ho plej bela, cxu vi bone dormis?"
"Bonan matenon, Tom. Mi ne dormis tre multe. Kaj vi, cxu vi
dormis kontentige?"
"Perfekte, kara, perfekte. Sed diru do al via plej fidinda
amiko, kial vi ne suficxe dormis."
"Cxu ne estas klare al vi? Mi tro pensis. Mi pensadis tutnokte
pri cxio, kio okazis hieraux."
"Estas fakto, ke mi ne revidis vin hieraux, post kiam mi eliris
kun Bob por okupigxi pri Gerda. Ni lasis vin en la memserva restoracio
kun la tasko observi la blondulon. Kiam mi revenis, vi estis for. Kien
vi iris? Cxu vi faros al mi precizan raporton?"
"Kun plezuro, sed ankaux vi raportos al mi poste, cxu ne? Nu,
mi veturis al la urbocentro kun tiu junulo. Mi rakontis al li, ke io
fusxa okazis al mia auxto, kaj mi petis lin min veturigi. Li hezitis,
sed fine decidis jese. Mi deziris lin paroligi, por ekscii pri li kiel
eble plej multe, sed mi ne sukcesis. Ni diris unu al la alia nur tre
banalajn aferojn."
"Cxu vi almenaux scias, kien li iris en la urbo, laux kiuj
stratoj, al kiu domo?"
"Atendu. Mi rakontos cxion. Por ke mia peto sxajnu natura, mi
petis lin lasi min en la centro. Li lasis min cxe la dekstra flanko de
la Granda Teatro, kaj li veturis plu. Mi ne sciis, kion fari. Mi
promenis en la urbo, pensante, ke mia ideo ne estis tiel bona: mi
eksciis nenion pri li, kaj trovigxis sen auxto en la mezo de la urbo.
Fakte, mi sentis min iom stulta. Mi promenis de strato al strato,
provante elpensi planon, kaj jen subite mi vidas lin eliri el la
posxtoficejo. Mi estis nekredeble bonsxanca. Imagu! Se mi estus
trovigxinta naz-al-naze kun li gxuste kiam li eliris el la
posxt-oficejo...! Sed mi vidis lin suficxe frue por min kasxi."
"Felicxe, ke vi vidis lin suficxe frue!"
"Kiel mi diris: mi estis bonsxanca, mi vidis lin gxustatempe.
Nu, li iris piede, kaj mi decidis lin sekvi. Cxu vi konas tiun grandan
magazenon, kiu vendas kvardek malsamajn specojn de pano kaj cxiaspecajn
cxokoladojn kaj aliajn dolcxajxojn? Sur la maldekstra flanko de la
strato, kiu iras al la Cxefa Sportocentro. Estas granda vendejo de
mebloj apude. Nu, ne gravas, cxu vi konas aux ne. Li eniris tiun
panejon, aux tiun dolcxajxvendejon, aux tiun... nu... tiun pan- kaj
dolcxajxvendejon, kaj eliris post minuto portante paperan sakon, kiu
aspektis plenplena. Sxajnis, ke li acxetis la tutan magazenon. Mi devas
diri, ke ili vendas tre bonajn ajxojn en tiu ejo. Mi, kiu tiom sxatas
cxokoladon kaj dolcxajxojn, ofte irus tien kaj acxetus multon, se mi ne
timus dikigxi. Nu...e... kion mi rakontis?"
"Vi raportis pri via spiona sekvado, sed vi devojigxis de la
cxefa vojo de via raporto al flankaj konsideroj pri pano kaj cxokolado.
Fakte, cxu vi deziras iom pli da pano? Kion vi trinkas cxi-matene?
Teon, mi vidas. Cxu vi sxatus, ke mi replenigu vian tason?"
"Jes, dankon. Mi plezure trinkos plian tason da teo. Dankon,
Tom, kara. Nu, do..."
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (15)
#form_kom
Kun kiu parolas Tom?
Cxu sxi bone dormis?
Cxu Tom raportas unue?
Cxu sxi sukcesis paroligi la blondulon en la auxto?
Kie sxi poste vidis lin?
Kion la blondulo acxetis?
Kial Linda ofte irus al la vendejo por multon acxeti?
Kial sxi tamen ne faras tion?
Kion trinkis Linda?
#form_fin
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (15)
Ekzerco: Trovu la vortojn.
ne alia :
---> ne alia : sama
#form_kom
al ekster :
atente rigardi :
cxiuj el la du :
dangxero, necerteco :
dauxre esti en la sama loko :
ekmalhavi :
esti senkonscia, sed sana :
faciligi la agadon :
fina parto de kruro :
interparoli pri io :
io, kio funkcias per si mem :
iri malantaux io :
lauxte peti, ke iu venu :
malbela auxdajxo :
maltago :
motora veturilo :
ne alia :
ne en :
ne esti mortinta :
noktigxo :
parto de domo :
parto de la korpo, kie estas la okuloj :
pensanta :
post mallonga tempo :
resanigi :
doni sciigon :
sep tagoj :
tio, kion oni pensas pri iu temo :
tomatokolora :
zorgi pri malsanulo :
La vortoj estas:
ambaux, auxto, auxtomato, baldaux, bruo, cxambro, diskuti, dormi,
ekster, el, flegi, helpi, informi, kapo, konscia, kuraci, nokto,
observi, opinio, perdi, piedo, resti, risko, rugxa, sama, sekvi,
semajno, vespero, vivi, voki
#form_fin
#fino
#komenco cxap16 _____________________________________________
CxAPITRO 16 (DEK SES)
"Kie mi estis en mia raporto? Ha jes! Mi memoras. Li eliris el
tiu vendejo kun papera sako plena je dolcxajxoj."
"Eble estis cxefe pano."
"Prave, eble pano. Cxiaokaze, jen mi ekvidis lian auxton, kiu
staris flanke de la strato. Mi pensis: nun li forveturos auxte, kaj mi
ne plu povos sekvi lin. Sed ne. Li nur iris porti tiun sakon al la
auxto, gxin metis en gxin, resxlosis la auxtopordon, kaj plu piediris.
Nur tiam mi havis la ideon noti la numeron de lia auxta numerplato. Mi
do eksekvis lin plu. Li pasxis sur la dekstra flanko de la strato, kaj
mi sekvis iom malproksime sur la maldekstra flanko."
"Cxu li rimarkis, ke vi lin sekvas?"
"Certe ne. Subite, li eniris restoracion. Mi hezitis: cxu
ankaux mi eniru? Aux cxu mi tro riskos, ke li vidos kaj rekonos min?
Unuflanke, mi deziris spioni lin. Aliflanke, la risko, ke li rekonos
min, estis reala, kaj min gxenis. Dum mi staris tie hezitante, eniris
la restoracion grupo da soldatoj, eble ok aux naux, junaj viroj, kiuj
militservis, videble. Dum ili eniris kaj la pordo estis malfermita, mi
vidis, ke la restoracio estas granda kaj plena je homoj. Mi sekvis la
ok aux naux soldatojn kaj trovis sidlokon ne tre videblan de la loko,
kie mia blondulo jxus eksidis."
"Li do estas via blondulo, cxu?"
"Ne parolu malsagxe. Vi perfekte scias, kion mi volas diri.
Estis turka aux pseuxdoturka restoracio, kun stranga muziko kaj
strangaj vestajxoj. La kelneroj estis vestitaj per t.n. (=tiel nomataj)
naciaj vestoj multkoloraj. Mi mangxis bonegan supon, sed poste ion, pri
kio mi ankoraux nun min demandas, cxu estis pecoj el hundo aux kato.
Certe ne estis kokidajxo, sed krom tio mi havas neniun certecon. Ankaux
la salato estis tre bona, sed la kuko estis treege dolcxa, tro dolcxa
por mi, kaj same la turka kafo; gxi estis nekredeble plena je sukero,
kaj mi mangxis tiom da kafpulvoro, kiom mi trinkis da kafo."
"Mi miras pri la grava loko, kiun konsideroj pri mangxo kaj
trinko okupas en via spionraporto. Mi atendis aventurojn, sed venas
cxefe menuoj."
"Ne ridu pri mi, aux mi ne dauxrigos la rakonton. Okazis io.
Du el la soldatoj estis furiozaj, cxar la kelnero ne volis porti al ili
bieron. Ili faris bruegon, kriegis, kriacxis, la aliaj provis ilin
silentigi, kaj finfine speco de milito komencigxis inter ili. Ili
ekbatis unu la alian kun rimarkinda forto. Subite, jen unu telero
flugis tra la aero, poste du, tri, kvar, kvin aliaj teleroj, unu taso
ecx flugis gxis la plafono..."
"Kia gxojo! Kia plezuro! Kiajn perfektajn amikojn vi trovis!"
"Cxefe, kia bruo! Sxajnis, ke ili rompas mil glasojn samtempe,
dum cent viroj kune kriacxas, kaj dek muzikistoj provas kune superi la
bruon de la telera milito."
"Tre bela atmosfero, cxu ne? Mi gratulas vin. Estis kuragxe
resti tie."
"Jes. Kia vivo! Cetere, mi estas kuragxa, cxu vi neniam
rimarkis?"
"Mi ne konas vin suficxe, sed via kuragxo ne mirigas min.
Bela, kuragxa, riskema, aventurema, bonkora: vi estas la perfekta
virino. Sed pri via perfekteco ni havos aliajn okazojn paroli. Kio
okazis post la telera, glasa kaj turkakafa milito?"
"Mi rimarkis tre bedauxrindan aferon, nome, ke la blondulo ne
plu trovigxas en la restoracio. Li certe foriris, dum mi tiom
interesigxis pri la intersoldata milito. Mi vere bedauxras mian mankon
de observemo. Sed kion fari? Bedauxri ne helpas, Mi fusxis mian taskon.
Mi provos ne fusxi gxin alifoje."
"Nu, prave, estas tre bedauxrinda afero. Ecx se nur cxar gxi
montras, ke vi tamen ne estas plene perfekta. Sed mi almenaux gxojas
pri unu afero: vi fakte ne tiom interesigxis pri via blondulo. Do
eble vi pravas, eble li ne estas via blondulo, eble vi tamen preferas
vian karan brunharan amikon Tom."
"Eble, eble. Sed cxu vi vere scias, kial mi forturnis miajn
okulojn de tiu blondulo, kvankam mi antauxe decidis plej multe
informigxi pri li?"
"Nu, versxajne cxar..."
"Cxar unu el tiuj junaj soldatoj estis tiel bela viro!"
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (16)
#form_kom
Kion faris la junulo, post kiam li eliris el la vendejo?
Kien li subite eniris?
Kial Linda hezitis sekvi lin tien?
Kiel aspektis la restoracio?
Kion mangxis Linda?
Kion faris la soldatoj?
Kia estas Linda?
Kio estas Linda?
Kion rimarkas Linda post la telera milito?
#form_fin
#separe ________________________________________________
NOTOJ
Nun vi devas lerni kelkajn novajn vortojn. La unua vorto versxajne ne
estas por vi nova; gxi estas la vorto "ESPERANTO". Se vi tion ne jam
sciis, nun mi informas vin: Esperanto estas la nomo de tiu cxi lingvo,
kiun vi nun lernas.
Ne ridu tro pri tiu klarigo! En kelkaj lingvoj Esperanto ja havas
alian nomon. Ekzemple, en la lingvo, kiun parolas pli da homoj ol iun
alian lingvon en la mondo, Esperanton oni nomas "shi4 jie4 yu3". Cxu
vi tion jam sciis? Mi gratulas! Aux cxu eble tiu granda lingvo estas
via lingvo?
La aliaj vortoj, kiujn mi volas nun klarigi, estas vortoj, kiuj helpos
nin paroli pri la lingvo.
Ekzistas en Esperanto kvar grandaj vortklasoj (vortospecoj):
SUBSTANTIVOJ (o-vortoj), kiuj montras ajxojn: tablo, knabino, spegulo,
libero, amo,...
ADJEKTIVOJ (a-vortoj), kiuj montras ecojn: bela, juna, granda,
studenta, kasxa,...
VERBOJ (kun finajxoj "-i", "-is, "-as", "-os", "-u", "-us"), kiuj
montras agojn aux situaciojn: esti, scii, rigardi, proksimigi,
amikigxi,...
ADVERBOJ (e-vortoj), kiuj montras manierojn: tute, kompreneble,
versxajne, fakte, kasxe,...
Aliaj vortklasoj, pri kiuj ni volos paroli, estas:
PREPOZICIOJ, kiuj montras rilatojn: de, al, kun, pri, da,...
PRONOMOJ, kiuj resendas al substantivoj: mi, ni, vi, li, sxi, gxi,
ili, si, oni.
ARTIKOLO, kiu montras konatecon: la.
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (16)
Nun mi povas klarigi, kiel "kia" kaj "kiel" estas malsamaj.
Per "kia" oni demandas pri eco, do pri adjektivo (a-vorto).
Per "kiel" oni demandas pri maniero, do pri adverbo (e-vorto).
"KIA estas via amiko?" - "Li estas belA."
"KIEL vi mangxas?" - "Mi mangxas malrapidE."
Sxia vizagxo subite igxis rugxa.
"KIA gxi igxis?" - "Gxi igxis rugxA."
"KIEL gxi igxis rugxa?" - "Subite."
Ekzerco: Metu la gxustan vorton.
Cxiu mankanta vorto estas unu el:
kiel, kia, kian, kiaj, kiajn.
#form_kom
Kun ___ sako li eliris? - Li eliris kun papera sako.
___ li forveturos? - Mi pensas, ke li forveturos auxte.
___ numeron vi notis? - Mi notis lian auxtan numeron.
___ vi sekvis lin? - Mi sekvis lin iom malproksime.
___ li estis vestita? - Li estis vestita per multkoloraj vestoj.
___ vi sentas vin hodiaux? - Mi sentas min tre bone, dankon!
___ estas via sano? - Multe pli bona ol hieraux.
___ virojn sxatas Linda? - Sxi sxatas blondulojn.
___ vi ekkonis lin? - Ni estis en la sama lernejo.
___ restas Gerda? - Sxi restas soifa.
#form_fin
#fino
#komenco cxap17 _____________________________________________
CxAPITRO 17 (DEK SEP)
"Sed kial, kial, kial?" diris la policano preskaux krie al sia
edzino, kiu estis lia plej helpema kunlaboranto. "Diru al mi kial, kaj
mi solvos la problemon. Oni ne kaptas homon por la simpla plezuro
travivi aventuron! Sxi ne estas ricxa. Ne kun la espero ricevi monon
ili sxin kaptis. Sxi cxiam vivis plej trankvilan, honestan vivon. Do,
ne cxar sxi enmiksis sin en iun kriman agadon ili sxin kaptis. Pro kio
do? Por kio?"
"Sxi instruas, vi diris al mi. Kion do sxi instruas? Kio estas
sxia fako?"
"Sxi instruas historion, sed sxi estas specialisto pri la
sekretaj lingvoj de la dek-sepa kaj dek-oka jarcentoj."
"Pro tio versxajne sxi malaperis, sed ni ne trovos la motivon
uzante nur nian imagon. Ni prefere uzu la faktojn. Ni provu kunmeti
ilin, rekunmeti la sinsekvon de la okazajxoj. Kiel la afero
komencigxis?"
"Ni ne scias multon. Mi raportu jene. Du gestudentoj -- Tom kaj
Linda -- rimarkis, ke alta blondulo metas ion en la tason de Gerda. Ili
rimarkis pro lia kasxa, sxtela maniero agi. Iom poste, Gerda eliras el
la memserva restoracio tra la pordo koridora. Tuj poste auxdigxas
bruo, kvazaux iu falus. Bob, kiu aligxis al Tom kaj Linda intertempe,
eliras kune kun Tom. Ili trovas Gerdan en la koridoro: sxi kusxas
senkonscia. Tom foriras sercxe al helpo, dum Bob gardas la junan
profesorinon. Kiam Tom revenas kun la flegistino, Gerda malaperis, sed
cxi-foje Bob estas senkonscia, batita al-kape. Intertempe la blondulo
eliris tra la alia pordo de la memserva restoracio, kaj sekvis Linda.
Sxi sukcesas kunveturi en lia auxto, sed ne sukcesas igi lin diri ion
helpan. Tamen sxi notas la numeron, markon kaj tipon de la auxto..."
"Cxu la auxto estis lia? Cxu ne estis sxtelita veturilo?"
"Ne. Versxajne li ne suspektis, ke iu suspektos ion. Kiam sxi
petis, ke li veturigu sxin, tio al li ne placxis, sed li versxajne
opiniis, ke estos ecx pli suspekte malakcepti sxin."
"Vi do scias, kiu li estas, cxu ne?"
"Jes, ni kontrolis. Estas la frato de frauxlino Marta, unu el
la universitataj flegistinoj, tiu, kiun Tom venigis."
"Interese! Plej interese! La gefratoj eble kunlaboras en iu
malhonesta agado. Kion ili respondas al via demandado pri tiuj strangaj
okazajxoj?"
"La flegistino nur rediras la samon, kiel Tom. Kaj la blondulon
ni ankoraux ne pridemandis."
"Kial?"
"Por ke li ne suspektu, ke ni suspektas lin. Li estas nia sola
sxanco retrovi Gerdan. Bedauxrinde, en la lastaj tagoj, li vivas plej
normalan vivon, iris al neniu speciala loko, faris nenion atentindan.
Eble li ludis sian rolon kaj gxin finis. La aliaj -- tiuj, kiuj
forkuris kun Gerda, kiam Bob, kiu gardis sxin, estis senkonsciigita --
certe estas la gravuloj. Ili devas ekzisti, cxar nek la alta blondulo,
nek lia fratino Marta povis forporti Gerdan. Se evidentigxos, ke la
tasko de la blondulo estis nur faligi ian dormigan substancon en la
trinkajxon de Gerda, ni lin pridemandos. Ni gxis nun esperis, ke li
kondukos nin al la malaperinta belulino. Sed pli kaj pli sxajnas, ke
tio ne okazos.
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (17)
#form_kom
Pri kio parolas la policano?
Kion precize instruas Gerda?
Kiu estas la alta blondulo?
Kiu estas Marta?
Kial oni ankoraux ne pridemandis la blondulon?
Kiel la policano esperas retrovi Gerdan?
#form_fin
#separe ________________________________________________
NOTOJ
Jen ankoraux kelkaj vortoj, kiujn ni uzos por paroli pri la lingvo.
Grupon de vortoj kun verbo en la centro oni nomas FRAZO. Jen ekzemplo:
Linda rigardas la blondulon.
Frazo normale havas subjekton. La SUBJEKTO estas tio, kio faras la
agadon de la verbo. En tiu cxi frazo "Linda" estas la subjekto.
Frazo ofte havas objekton. La OBJEKTO estas tio, al kio la agado de la
verbo estas farata. En cxi tiu frazo la objekto estas "la blondulon".
Oni montras la objekton aux per prepozicio ("Linda rigardas al la
blondulo") aux per la finajxo "-n". Tiun finajxon "-n" oni nomas
AKUZATIVO. Kiel vi jam lernis, oni uzas akuzativon ne nur por montri
la objekton en frazo, sed ankaux por aliaj aferoj.
* * *
Jam en la oka cxapitro vi lernis pri la pronomo "si".
La pronomo "si" estas la REFLEKSIVA PRONOMO de Esperanto. Esprimoj
uzantaj gxin estas REFLEKSIVOJ.
Kiel vi jam scias, "si" resendas al la subjekto. Ekzemple:
Linda vidas sin.
signifas:
Linda vidas Lindan.
Oni devas scii, ke "si" resendas al la plej proksima subjekto. Normale
tio estas la subjekto de la plej malgranda frazo (aux "subfrazo"), en
kiu gxi aperas. Do en la frazo:
Tom scias, ke Linda vidas sin.
"si" resendas al "Linda" (la subjekto de "vidas"), ne al "Tom" (la
subjekto de "scias").
Pro tio, "si" neniam povas esti mem la subjekto aux parto de la
subjekto de iu verbo. Ekzemple, jena frazo estus tute neebla, se oni
enmetus la vorton "sia":
Linda pensas, ke ___ opinio estas prava.
En tiu frazo "sia" devus resendi al la subjekto de "estas", kiu
estas... "sia opinio". Neeble!
En cxi tiu cxapitro estas pli malfacila ekzerco pri refleksivoj.
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (17)
Nun vi scias kvar vortojn, kiuj aspektas simile:
PER, POR, PRI, PRO.
PER montras ILON: Mi venis per auxto.
POR montras CELON: Mi acxetis kafon por vi (por trinki).
PRI montras TEMON: Mi parolis/lernis pri historio.
PRO montras KIALON: Sxi sxatas lin pro liaj blondaj haroj.
(CELO = tio, kion oni volas havi aux fari.)
Ekzerco: Enmetu unu el tiuj vortoj en cxiun lokon.
#form_kom
Mi multe lernadis ___ lingvistiko ___ sukcesi en la universitato.
___ la malfrua horo mi decidis veturi ___ auxto, ___ esti pli rapida.
___ kio temas? - Mi ne scias; mi jxus alvenis.
Mi dankas vin ___ via helpo.
___ la bruo en mia angulo, estis ___ mi tre malfacile auxdi.
Mi scias certe ___ tio, ke mi vidis gxin ___ miaj propraj okuloj.
Sxi venis ___ instrui kriptajxo-sciencon, sed mi neniam auxdis ___ tiu
fako.
#form_fin
Ekzerco: Anstatauxigu la vortojn inter "{}" per la gxusta pronomo.
{Tom} scias, ke {Linda} rigardas al {Tom}.
---> Li scias, ke sxi rigardas al li.
#form_kom
-- Forigu la vortojn kun "{}"!
Marko pensas, ke {Marko} rompis {la} tason {de Marko}.
Marko pensas, ke {Tom} rompis {la} tason {de Marko}.
Tom pensas, ke {Tom} rompis {la} tason {de Marko}.
Tom pensas, ke {Tom} rompis {la} tason {de Tom}.
Tom pensas, ke {Marko} rompis {la} tason {de Tom}.
De Petro {Linda} auxdas malveran rakonton pri {Linda}.
De Petro {Linda} auxdas, ke Tom rakontis malverajxon pri {Linda}.
Ivano scias, kie {Petro} kasxis {la} tason {de Petro}, sed {Ivano} ne
scias, kie {Petro} kasxis {la} tason {de Ivano}.
{Linda} timas, ke la spiono sekvas {Lindan} tra la urbo.
{Petro} timas, ke {Linda} amas {Lindan} pli ol {Petron}.
{Linda} cxiam pensas, ke {la} opinio {de Linda} estas prava.
Marko diras, ke {Petro} perdis {la} tason {de Marko}.
Sed Petro diras, ke {Marko} perdis {la} tason {de Marko}.
Linda ne scias, ke {Marko} {Lindan} amas.
Linda ne scias, ke {Marko} {Gerdan} amas.
#form_fin
#fino
#komenco cxap18 _____________________________________________
CxAPITRO 18 (DEK OK)
"Via situacio ne placxas al vi, cxu? Vi dezirus sxangxi gxin,
cxu ne? Nu, estas facile sxangxi vian situacion.
"Vi sxatus mangxi ion, cxu ne? Pecon da pano vi deziras, tute
certe. Aux cxu frukton? Jen, rigardu, mi havas pomon kaj orangxon por
vi. Kiel belaj ili estas! Plenaj je suko, evidente. Se vi estus
konsentinta labori por ni, vi jam estus plene sata. Kaj jen io alia:
kuko. Cxu ne bonega, belega, mangxinda kuko? Ankoraux varma, jxus
bakita. Tusxu, sentu mem, kiel placxe varmeta gxi estas. Vi malsatas
nur pro via stulteco. Se vi estus sagxa, vi konsentus fari la etan
laboron, kiun mi petas de vi, kaj vi tuj ricevus la mangxajxojn. Mi
bedauxras, ke vi estas tiel obstina. Estas bedauxrinde, vidi tiel belan
knabinon suferi pro malsato. Mi sincere bedauxras vian obstinecon. Nur
eta "jes", kaj cxio cxi estos via."
Li sxajnigas sin afabla, sed estas io tre acxa en lia vizagxa
esprimo. Gerda sentas sin pli kaj pli malforta. Estas varme en cxi tiu
cxambracxo, kio ne estas facile elportebla. Krome, sxi malsatas, kaj la
vido de tiu pomo kaj de tiu orangxo estas vere suferiga. Kaj tamen sxia
devo estas diri "ne".
"Cxu vi legis la dokumenton, cxu vi komprenis gxin?" li
aldonas, kvazaux espere.
Kompreneble sxi legis: sxi estis scivola. Almenaux sxi bezonis
scii, kial oni sxin kaptis kaj senigis je libereco. Tial sxi legis.
Estis malfacile kompreni, komence, sed iom post iom sxia memoro plene
revenis, sxi rememoris la principojn de tiu sekreta lingvo, kaj sxi
sukcesis kompreni cxion; sxi havis nenion alian por fari. Dum multaj
horoj sxi estis sola kun tiu dokumento, kiun ili lasis al sxi. Sed sxi
decidis neniam respondi al ili; sxi ja antaux longe promesis al
Profesoro Kosadi, ke pri tio sxi cxiam silentos. Neniam sxi sxangxos
sian decidon.
"Cxu vi legis la dokumenton?" sonas duan fojon la acxa vocxo.
Sxi plu silentas, kaj li eliras, furioza. Li eliras kun la
pano, la pomo, la orangxo kaj la kuko. Felicxe, ke almenaux ili lasis
al sxi akvon, varmacxan akvon, jes ja, apenaux trinkeblan, certe,
preskaux ne sensoifigan, prave, sed tamen akvo. Malsaton eblas pli
malpli elporti, sed soifon ne.
Minutoj pasas. Multaj minutoj. Unu horo, du horoj, cxu tri
horoj? Cxu multaj horoj? Kiel scii? Ne estas horlogxo sur la muro, kaj
ili prenis sxian brakhorlogxon. La lumo apenaux sxangxigxas en la
cxambro, pro la nemoveblaj fenestro-kovriloj. Cxu estas frue, cxu estas
malfrue, sxi tute ne povas scii. Tago, nokto, mateno, vespero cxi tie
estas samaj. Sunlumo neniam envenas.
Kaj jen la acxulo revenas, kun radio-kaj-kased-aparato. Li
enmetas kasedon, kaj irigas la aparaton. Eta, plenda plorema vocxeto
auxdigxas, kaj sxiras la koron de Gerda:
"Patrino, patrineto mia, mi petegas vin. Faru, kion ili volas.
Ili kaptis min. Mi ne scias, kie mi estas. Estas terure. Mi timas. Mi
tiom deziras reiri hejmen. Mi petegas vin, faru tion, kion ili deziras.
Se ne, ili faros malbonon al mi. Ili ne diris, kion. Ili ne volas diri.
Sed mi scias, mi sentas, ke estos terure. Kompatu min, kara, kara
patrino. Kompatu vian filinon. Mi timegas. Rapidu, rapidu, ke plej frue
ili liberigu min. Ili ne volas, ke mi parolu pli longe, sed mi havas
paperon kaj plumon, kaj mi tuj skribos leteron al vi. Mi nur petegas:
obeu ilin!"
"Jen la letero," li kriacxas, kaj post ridacxo li aldonas:
"Nu, tio versxajne suficxos. Mi revenos post iom da tempo. Mi
estas certa, ke vi igxos sagxa, finfine. Kaj jen. Prenu cxi tion, gxi
helpos vin pensadi." Kaj tion dirante, li jxetas al sxi belegan pomon.
Gerda sentas sin, kvazaux Eva cxe l' serpento.
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (18)
#form_kom
Kiu parolas komence de la cxapitro, kaj pri kio?
Kiel sentas sin Gerda?
Kiom facile sxi legis la dokumenton?
Kial sxi ne diras, kio estas skribita en la dokumento?
Kion kunportas la acxulo, kiam li revenas, kaj kial?
Kia estas la vocxo de la filino de Gerda?
Kion Gerda ricevas por mangxi?
#form_fin
#separe ________________________________________________
NOTOJ
Cxu vi scias, kion signifas "signifas"? Se ne, jen klarigo:
"SIGNIFI" estas "doni ideon", "esti komprenata en certa maniero".
"SIGNIFO" estas la ideo donata aux komunikata. Oni povas paroli pri la
signifo de vorto ("Perdi" signifas "ekmalhavi", ekzemple) aux de io
alia (Rugxa lumo povas signifi "Haltu!").
Por la sekvanta ekzerco vi devos parigi la vortojn kaj la signifojn.
"Centro" kaj "mezo" estas bona paro, cxar "centro" signifas mezon (ne
precize, sed preskaux).
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (18)
Ekzerco: Trovu la vortojn.
centro :
---> centro : mezo
#form_kom
ama(n)to aux sxata(n)to :
ameti :
centro :
en kiu loko :
enakvigi :
esprimi felicxon pro io ricevita :
esti atenta, sin okupi :
farebla sen granda laboro :
fari tre malbone :
grupo de amikoj (ekzemple) :
grupo de lernantoj :
io kutime farata :
kun bone funkcianta korpo :
mallasta :
ne kun :
ne paroli, fari nenian bruon :
necxiutaga okazajxaro :
ofta okulkoloro de blonduloj :
parto de parolo :
perdi la konscion :
pro kio :
rigardi kiel veran :
risko de malbono :
senti la suferojn de alia homo :
sesdek sekundoj :
tempo en historio :
tia, ke oni devas tuj fari gxin :
tre tre :
vidilo en kapo:
viro aux virino :
La vortoj estas:
amiko, aventuro, bani, bluo, dangxero, danki, ege, epoko, facila,
fusxi, homo, kial, kie, klaso, kompati, kredi, mezo, minuto, okulo,
rondo, sana, sen, silenti, sveni, sxati, tradicio, unua, urgxa, vorto,
zorgi
#form_fin
#fino
#komenco cxap19 _____________________________________________
CxAPITRO 19 (DEK NAUx)
Petro: Eble ni forkuris tro rapide. Cxu vere fantomoj ekzistas?
Ralf: Cxu vi volas raporti pri la vocxo al viaj gepatroj? Se jes, vi
ne plu estas mia amiko. Se ili scios, ke ni ludis en la malpermesita
domacxo, vi...
Petro: Ne. Mi tute ne volas diri al la gepatroj, ke ni ludis tie. Tio
estas nia sekreto. Mi nur v...
Ralf: Jes. Sekreto kunigas la amikojn. Se vi gardos la sekreton, vi
restos mia amiko. Sed se vi malkasxos gxin al granduloj, mi... mi...
mi suferigos vin, mi igos vin plori tiel grave, ke neniam plu en via
tuta vivo vi forgesos tiun tagon. Kredu min, en via tuta vivo, tio
estos la lasta fojo, kiam vi rompis promeson. Kio? Cxu tio igas vin
ridi?
Petro: Mi ne ridas, mi nur v...
Ralf: Ankaux mi ne ridas. Mi parolas plej serioze. Oni ne ridas pri
veraj dangxeroj, cxu? Kaj se vi...
Petro: Sed mi tute ne volas diri ion al la gepatroj. Mi nur...
Ralf: Kaj se vi rakontos gxin en la lernejo, ne estos pli bone por
vi. Mi plorigos vin tute same. Mi malpurigos viajn vestojn, kaj via
patrino krios furioze kiam vi revenos hejmen. Mi kusxigos vin en akvo
kaj sidos sur via kapo. Mi kaptos vin per mia speciala kaptilo kaj
veturigos vin en la montaron kaj forlasos vin tie, kaj vi estos tute
sola kaj perdita, kaj vi ploros. Vi...
Petro: Vi ecx ne scias sxofori. Mi ne kredas je via kaptilo. Kaj
cetere, mi nur...
Ralf: Jes, mi scias sxofori.
Petro: Vi ne rajtas sxofori cxar vi estas tro juna. Kaj vi ne havas
auxton.
Ralf: Mi ne zorgas pri tio, cxu mi rajtas aux ne. Se mi farus nur
tion, kion mi rajtas fari, mi farus nenion. Mi sxtelos iun veturilon,
jes, mi sxtelos veturilon de iu instruisto en la lernejo kaj veturigos
vin sur monton kaj lasos vin tie kaj vi ploros. Se vi parolos al iu el
niaj samklasanoj aux samlernejanoj, la tuta lernejo ekscios pri la
virino el la malnova domacxo, kaj poste la gepatroj...
Petro: Vi diris "virino", do vi ne kredas, ke estas fantomo. Vi do
konsentas, ke...
Ralf: Kompreneble mi ne kredas je fantomoj. La virino, kiun ni
auxdis, estas virino, kiun mi kaptis kaj gardas tie. Mi planas igi sxin
mia servistino: sxi faros cxion, kion mi volos. Kaj se vi parolos pri
sxi... Nu, mi ne volas paroli pri tio, kio okazos al vi, cxar vi tro
timus...
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (19)
#form_kom
Kiuj estas Petro kaj Ralf?
Kial Ralf provas timigi Petron?
Kiamaniere li provas timigi lin?
Cxu Petro estas timigita?
Kion Ralf rakontas pri la virino?
#form_fin
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (19)
Ekzerco: Trovu la vortojn.
speco de agado :
---> speco de agado : maniero
#form_kom
afero, io pripensebla :
agi farante sian taskon, servon, oficon :
bona sento de komforteco aux gxojo :
de tiu speco :
deziranta nenion alian ol tion, kion oni havas :
ekhavi :
ekmalfunkcii :
en bezonata kiomo :
enpreni akvon :
esprimi doloran senton per neparolaj sonoj :
facile uzebla, bona por la celo :
fari tre malplacxan senton :
granda en la direkto nek de longo nek de diko :
gxusta arangxo aux dismetado :
havigi al si intersxangxe por mono :
iri, sed ne pasxante :
je cxiu tempo :
konsenti ricevi ion :
kontrauxkrima administrajxo :
kunmeti tiel, ke oni ne povas facile rekoni la partojn :
malesti, foresti, ne esti suficxe multe :
malfaciligi aux malhelpi ies movojn, maloportuni al iu :
meti en situacion aux pozicion, kiu malebligas eniron aux eliron :
ne dauxrigi :
ordigi, prizorgi :
placxa per gxentileco, amikeco :
povanta bone kaj gxuste decidi :
preni kun si, havi kun si :
pro dubo halti ne sciante, kion fari :
proksime al :
pura, travidebla, komprenebla :
rebonigi, refunkciigi :
rediri, refari :
senakva aux kun malmulte da akvo :
senti bezonon trinki :
senti strangecon, neatenditecon, nekutimecon :
senvivigxi :
sidilo :
speco de agado :
ujo por trinkajxo :
La vortoj estas:
acxeti, afabla, akcepti, apud, arangxi, cxiam, dolori, fermi, fini,
funkcii, glaso, gxemi, gxeni, heziti, klara, kontenta, largxa,
maniero, manki, miksi, miri, morti, objekto, oportuna, ordo, panei,
plezuro, polico, porti, ricevi, ripari, ripeti, sagxa, segxo, seka,
soifi, suficxa, tia, trinki, veturi
#form_fin
#fino
#komenco cxap20 _____________________________________________
CxAPITRO 20 (DUDEK)
Pasxoj. Oni pasxas sur la strato. Gerda auxskultas atente; sxi
antauxsentas, ke io grava baldaux okazos. Bruo de multaj homoj. Ili
venas. Ili sxajnas multaj, laux la bruo: cxu nun oni venos grupe por
sxin suferigi? Sxlosiloj. Bruo de sxlosiloj trans la pordo. Iu enmetas
sxlosilon en la seruron. Sxi scias, ke ne estas sxia kutima vizitanto.
Li ne agas tiel. Li enmetas tre rapide la sxlosilon, gxin turnas,
eniras. Ne cxi tiu. Li provas unu fojon. Ne sukcesas. Plia bruo de
sxlosiloj. Alian fojon li provas, sen pli da sukceso. Li provas ree kaj
ree per diversaj sxlosiloj. Auxdeblas, ke li ne konas la seruron. Kiam
li enmetis sxlosilon, li tenas gxin laux diversaj direktoj, kvazaux li
ludus per gxi, versxajne cxar li esploras nekonatan seruron.
Kaj jen li fine sukcesas! Li eniras.
"Polico!" li diras, kaj Gerda devas superi fortan emon salti al
li por lin kisi. Estas alta viro, maldika, kun nigraj haroj kaj verdaj
okuloj, kiu sin tenas tre digne.
Post li venas aliaj homoj, multe pli junaj. Sxi jam vidis tiujn
vizagxojn. Studentoj ili estas. Ilia sinteno estas tute malsama:
senstrecxa.
"Tiuj gejunuloj multe helpis min," la policano klarigas. "Ni ne
estas suficxe multaj en la polico por cxion fari, kaj ilia helpo estis
tre bonvena." Kaj li prezentas ilin: Tom, Bob, Linda. Kiam sxi auxdis
la pasxojn, Gerda imagis, ke venas sep, ok, eble naux homoj, sed
almenaux ses; fakte, ili estas nur kvar.
"Mia filino...?" sxi demandas, kaj sxi apenaux povas eligi la
du vortojn, tiom sxi timas la respondon.
"Savita: sxi nun estas en via hejmo, kun via edzo. Viaj
kaptintoj estas amatoroj, kiuj agis fusxe. La etulino estis cxe la
onklino de tiu f-ino (=frauxlino) Marta, la universitata flegistino.
Ni facile trovis sxin. Sxi tre gxojis revidi la patron, kaj la hejmon,
kompreneble."
"Ho, mi dankas, mi dankegas vin. Via diro sxangxas mian tutan
vivon. Sed diru: kiel vi alvenis cxi tien? Kiel vi malkovris, ke ili
tenas min ensxlosita en cxi tiu domacxo?"
"Du knaboj rakontis pri vocxo en cxi tiu malnova, forlasita
domo. Dank' al ili... Sed nun rakontu vi. Kion viaj kaptintoj celas?
Kio estas ilia celo? Kial vin teni mallibera?"
"Ili volas, ke mi traduku malnovan dokumenton. Mi malkonsentis.
Tiam ili opiniis, ke perforte ili sukcesos. Ili preskaux sukcesis. Per
malsato, unue, kaj poste per la mesagxo de mia filino. La malsato ne
estis facile elportebla, kredu min, sed la mesagxo sur-kaseda...! Fakte
mi terure malsatas nun. Mi petas, cxu iu el vi bonvolus iri acxeti
mangxajxon por mi? Io ajn estos bonvena."
Linda foriras por acxeti mangxajxojn.
"Vi rakontos al mi, cxion, senmanke," sxi diras al la du knaboj
elirante.
Gerda raportas pri la dokumento; sxi tenas gxin enmane kaj
tradukas, vorton post vorto; krome, sxi donas cxiujn necesajn
klarigojn.
La policano kapjesas komprene. Gerda klarigas al li ankoraux
pli pri la kondicxoj de sia mallibereco. Kaj jen la policano havas
ideon.
"Bob, cxu vi konsentus kasxi vin sub la lito, se iu envenus?"
"Kial?"
"Mi havas planon. Mi sxatus, ke ni cxiuj foriru, krom vi kaj
Gerda, kaj ke sxi diru al la kaptinto, ke sxi konsentas klarigi al li,
kio estas skribita sur tiu papero, mi volas diri: sur tiu malnova
dokumento. Ili tiam agos laux la dokumento, kaj ni kaptos ilin tiom pli
facile. Sed tamen, ni ne rajtas riski, ke Gerda suferu. Kiu scias?
Kiam sxi ne plu estos necesa por ili, ili povus... Nu, vi komprenas.
Vi restos cxi tie, kaj kiam vi auxdos pasxojn proksimigxi, vi kasxos
vin sub la lito, kaj bone atentos cxion, kio okazas. Gerda diris, ke
cxiam venas nur unu persono, unu viro, maldika ulo, ne tre forta.
Fortulo kiel vi tuj superos lin, se necese."
Bob konsentas, kvankam, se diri la veron, kun iom duba esprimo.
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (20)
#form_kom
Kion auxdas Gerda?
Kiel sxi scias, ke ne estas la kutima vizitanto?
Kiujn prezentas la policano al Gerda?
Pri kio estas la unua demando de Gerda?
Kiel la kaptintoj celis igi Gerdan kunlabori?
Por kio foriras Linda?
Kial la policano petas, ke Bob restu kun Gerda?
#form_fin
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (20)
Ekzerco: Trovu la vortojn.
senti vivan plezuron :
---> senti vivan plezuron : gxoji
#form_kom
afabla en kutima kaj gxusta maniero :
aro de lokoj trairataj por iri de unu loko al alia :
dolore senti perdon, esti malkontenta pro ia faro aux manko :
ekkonscii pri :
ekmaldormigi :
emi ion fari pro ofta ripetado :
en iu loko :
en neniu loko :
esprimi malkontentecon :
esti auxdebla :
faradi pro plezuro :
fari la unuan parton de io :
fari muzikon pervocxe :
fari vocxbruon por montri subitan gxojon :
fermi per seruro :
forte auxdebla :
grupo de homoj kun samaj tradicio kaj historio :
havi permeson fari ion :
havi samajn ecojn kiel :
homido :
homo konsiderata kiel konscia kun devoj kaj rajtoj :
iri per egalaj pasxoj :
je iu tempo :
kapabla iri kaj fari lauxplacxe :
klara, certa, perfekte gxusta :
kredi, ke io dezirata realigxos :
meblo por kusxado kaj dormado :
meti ion sur :
montri doloron per okulakvo kaj gxemetoj :
natura altegajxo :
ne kapabla bone pensi :
ne miksita, sen nedezirata aldono :
okupi la atenton de iu :
parolsono de homo :
parto de homa korpo, cxe kies fino estas mano :
parto de muro, kie povas enveni lumo kaj aero :
perdi memoron pri :
pervocxe fari lauxtajn sonojn :
pluestadi, ne esti finita :
prezenti ideon pri io farinda :
rapide iri piede :
rilati, interesi, esti la temo de :
sciigi okazintajxojn per vortoj :
senmanka :
sentanta eluzitecon de siaj fortoj :
senti vivan plezuron :
sentigi emon fali (movigxi malsupren) :
sesdek minutoj :
sxtonego :
trankvila kaj sentima antaux dangxero :
translokigi :
tre mallonga tempodauxro :
tuto da kondicxoj kaj cxirkauxajxo :
tute kontenta, bonsxanca :
vira naskiginto de ido :
La vortoj estas:
bedauxri, brako, dauxri, esperi, felicxa, fenestro, forgesi, gxentila,
gxoji, horo, ie, iam, infano, interesi, kanti, komenci, koncerni,
kovri, krii, kuri, kuragxa, kutimi, laca, lauxta, libera, lito, ludi,
marsxi, momento, monto, movi, nacio, nenie, patro, perfekta, persono,
pezi, plendi, plori, preciza, proponi, pura, rajti, rakonti, ridi,
rimarki, roko, simili, situacio, soni, stulta, sxlosi, veki, vocxo,
vojo
#form_fin
#fino
#komenco cxap21 _____________________________________________
CxAPITRO 21 (DUDEK UNU)
Gerda sentas sin pli bone. Sxi jxus finis mangxi. Foriris
Linda, Tom kaj la policano. Sxi parolas kun Bob, tre mallauxte. Ili ja
devas atenti, cxu iu proksimigxas aux ne. Felicxe, ecx sen speciale
auxskulti, sxi cxiam bone auxdis, suficxe frue, kiam la acxulo venas.
Bob placxas al sxi. Li estas granda kaj forta, kun esprimo de bonkora,
sindonema hundo.
Ili parolas pri siaj vivoj, pri la lastaj okazajxoj. Kiam sxi
parolas pri sia edzo, lia vizagxo sxangxigxas, alprenas iom malgxojan
esprimon. Cxu li enamigxus al sxi?
Kaj jen auxdigxas pasxoj. Bob saltas sub la liton, provas
rapide trovi ne tro malkomfortan pozicion sub la lito. "Ne brui," li
diras al si, "plej grave, plej necese estas ne brui!"
Envenas la gardanto, la acxa malgrasulo, kiu, per siaj vortoj
pri mangxo, tiom suferigis Gerdan. Sed cxi-foje sxi povos kontentigi
lin. Kia plezuro!
"Mi konsentas," krias Gerda, kiam la maldika acxulo malfermas
la pordon. "Mi akceptas vian proponon. Mi ne plu elportas. Mi tradukos
vian acxan paperon. Liberigu mian filinon, kaj donu al mi mangxi, mi
petas."
"Jen," simple diras la maldikuleto, kaj li elprenas el sako
panon, kolbason, kukon, fruktojn, cxokoladon, kaj ecx botelon da lakto.
Gerda mangxas silente; sxi povus mangxi ecx pli, kvankam sxi jxus iom
mangxis. Bob, auxdante la mangxobruon, pli kaj pli malsatas, sed kion
li povus fari?
"Nu, bonvolu klarigi al mi, kio estas skribita sur tiu malnova
papero," la vizitanto diras.
Kaj Gerda klarigas. Sxi rakontas, ke temas pri la trezoro de la
Lumosercxantoj. La Lumosercxantoj estis sekreta societo, kiu naskigxis
en la dek-kvina jarcento kaj dauxris, jen forta, jen malforta, laux la
epokoj, gxis la mezo de la dek-oka jarcento. Gxi havis membrojn en tre
multaj landoj, en popoloj plej malsamaj. Katolikoj, protestantoj,
ortodoksuloj, judoj, islamanoj, budhanoj kaj aliaj estis membroj de tiu
internacia aux supernacia societo. Ilia celo estis sekrete labori por
la unuigo de la mondo, de la popoloj, por la harmoniigo de la religioj,
kaj por ke la malsamaj tradicioj interkomprenigxu. Ili estis morala kaj
filozofia elito. Ili estis elpensintaj sekretan lingvon, kiu ebligis al
ili komuniki, el kiu ajn lando aux popolo ili estis. La sxtatoj, kiam
ili malkovris la ekziston de la Lumosercxantoj, ektimis tiujn homojn,
miskomprenis iliajn celojn, kaj ilin persekutis. Inter la
Lumosercxantoj, tre ricxaj homoj trovigxis. Tial, laux diversaj
malnovaj dokumentoj, ilia trezoro estas multvalora. Tiu cxi papero
estas fotokopio de dokumento, kiu tre precize indikas, kie oni kasxis
la trezoron.
Gerda klarigas, tradukas, kaj la viro notas cxiun detalon sur
etan notlibron. Kiam sxi finis, li diras:
"Dankon. Nun ni havas, kion ni deziris. Mi foriras. Mi lasas
vin tie cxi. Ni decidos poste, kion ni faros el vi. Adiaux, belulino,
adiaux."
Nur post kiam la pordo fermigxis kaj la bruo de la pasxoj
forsvenis, auxdigxas de sub la lito vocxo, kiu diras:
"Cxu vi lasis al mi iom de tiu kuko?"
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (21)
#form_kom
Pri kio parolas Gerda kaj Bob?
Kio okazas post iom da tempo?
Kion promesas Gerda?
Pri kio temas la papero?
Kiuj estas la Lumosercxantoj?
Kial la sxtatoj persekutis ilin?
Kiam la acxulo foriras?
#form_fin
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (21)
Ekzerco: Trovu la vortojn.
kunligita aro :
---> kunligita aro : grupo
#form_kom
administrejo por transportado de leteroj :
agrable sentiganta, kiel sukero :
ano de la militistaro :
antauxe pripensita kaj ordigita arangxo de realigota agado :
aro de ajxoj kun samaj ecoj :
arto arangxi sonojn en maniero placxa por auxskultado :
cxe la flanko kontrauxa al tiu de la koro :
cxiu el la okazoj, kiam io okazas :
dekstra aux maldekstra parto :
ebleco de sukceso :
elstara parto meze de vizagxo :
estigxi, farigxi en iu loko aux momento :
farota laboro aux servo :
fordoni ion intersxangxe por mono, malacxeti :
frua parto de tago antaux tagmezo :
granda movebla objekto por uzado en domo :
gxentile esprimi al iu sian kontentecon pro ties sukceso aux felicxo :
io plata, el kio oni mangxas :
je la tago antaux la nuna tago :
korpaj ludoj :
kovri la korpon per io portebla :
kunligita aro :
malalta aux maldika :
maldika ajxo, sur kiu oni skribas, kaj el kiu oni faras librojn :
mallonga memoriga skribajxo :
mallonge antauxe :
mangxajxo kun multe da akvo :
okazanta pli antauxe, proksime al la komencotempo :
pansimila sed pli dolcxa bakajxo :
perforte dispecigi :
reciproka mortigado inter malamikaj homgrupoj :
restoracia servisto, kiu alportas la trinkajxojn kaj mangxajxojn :
rugxeco, blueco, bruneco, verdeco, nigreco, ktp :
rugxete terkolora :
sciigi al alia persono, kion oni auxdis, vidis kaj trovis :
sin movi tra la aero :
speco de simpla mangxajxo :
supra kovrilo de cxambro :
vere ekzistanta kaj kontrolebla :
vojo inter domoj en urbo :
La vortoj estas:
bruna, dekstra, dolcxa, flanko, fojo, flugi, frua, gratuli, grupo,
hieraux, jxus, kelnero, koloro, kuko, mateno, meblo, milito, muziko,
nazo, noto, okazi, pano, papero, plafono, plano, plata, posxto,
raporti, reala, rompi, soldato, speco, sporto, strato, supo, sxanco,
tasko, telero, vendi, vesti
#form_fin
#fino
#komenco cxap22 _____________________________________________
CxAPITRO 22 (DUDEK DU)
Baldaux venis la policanoj, por ilin liberigi. Gerda reiris
hejmen, al siaj filino kaj edzo. Sed Bob rapidis al la flughaveno. Li
volis cxeesti kun Linda kaj Tom, kiam la policano arestos la kaptintojn
de Gerda.
Estis suficxe multekosta vojagxo, sed la familio de Gerda --
ricxa familio -- pagis por ili la bileton, tiel esprimante sian
dankemon.
Cxar la policano kaj la gejunuloj sciis pli frue ol la
sxtelistoj, kie trovigxas la trezoro, ili havis multe da tempo por
prepari sin. Ili ne dubis, ke la aliaj venos kiel eble plej baldaux,
kaj ke la tuta bando venos. Kutime tiaj homoj ne fidas sin reciproke,
kaj volas kune cxeesti por certigxi, ke neniu kasxos por si parton de
la trovajxo.
La loko indikita trovigxis cxe la piedo de monto, en kaverno,
kie, videble, neniu pasxis jam de jaroj.
"Felicxe, ke ili ne kasxis tiun trezoron trans la maro,
ekzemple sur insulo, kien nur per sxipo oni povas iri. Se estis vere
internacia societo, kiel Gerda diris, tio estis ebla, cxu ne?" Tiel
parolis Linda.
"Vi pravas," diris Tom. "Mi tute ne sxatus vojagxi sxipe. La
maro cxiam igas min malsana. Mi sxatas rigardi la maron, resti cxe la
maro, libertempi apud la maro, sed ne vojagxi per sxipo sur gxi: sxipoj
konstante dancas sur la maro, kaj ilia danco tute ne placxas al mi.
Felicxe, ke hodiaux oni povas iri preskaux ien ajn aviadile. Aviadiloj
preskaux tute ne dancas. Sed ecx aviadiloj nur duone placxas al mi.
Plej multe mi preferas, kiam mi veturas sur tero, sur bona firma tero.
Mi bezonas sub mi ion pli firman ol akvo kaj aero. Plej placxe estas
promeni piede sur bona tera vojo. Mi..."
Sed Linda interrompis lian paroladon, iom strangan en tiuj
kondicxoj, en kiuj ili trovigxis:
"Kiam alvenos la trezor-sercxantoj, laux via opinio?" sxi
demandis la policanon.
"Morgaux, tute certe. Ili ne povus alveni hodiaux, cxar ne plu
estis aviadilo post la nia, kaj auxte ili bezonus la tutan nokton.
Versxajne Bob flugos en la sama aviadilo."
La temperaturo estis placxa, kaj bela la vetero. Ili starigis
sian tendon en la proksimeco, tamen bone prizorgante, ke gxi ne estu
videbla por alvenantoj. La sola maniero, laux kiu la trezorsercxantoj
povus alveni antaux la morgauxa tago, estus, ke ili flugu per malgranda
aviadilo, speciale luita. Sed lui specialan aviadilon kostas tiel
multe, ke plej versxajne ili ne uzos tiun rimedon.
La sekvantan matenon, niaj amikoj vekigxis frue. Tuj la
policano kaj la gestudentoj arangxis, ke cxiu el ili, unu post la alia,
gardostaros en loko, de kie eblas facile observi la solan vojon -- aux
pli gxuste vojacxon -- laux kiu oni povas proksimigxi al la kaverno,
kaj ke cxiu havos en la kaverno sian difinitan kasxejon.
Post tri horoj da atendado, io fine okazis. Linda, kiu
gardostaris en la iom alta observejo, faris la deciditan signalon, kaj
rapide kuris de supre al siaj kunuloj.
"Auxto alvenas!" sxi kriis.
En tiu ege soleca regiono, kiu povus veni auxte per tiu tera
vojacxo, se ne la trezorsercxantoj? La tri atendantoj sin kasxis, cxiu
en sia difinita loko, malantaux rokoj, da kiuj oportune trovigxis multe
en la kaverno.
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (22)
#form_kom
Kie trovigxas la loko indikita?
Kial Tom tute ne sxatus vojagxi sxipe?
Kiel oni povas iri preskaux cxien ajn?
Kiom da homoj atendas la trezorsercxantojn?
Kion rimarkas Linda observante la vojon?
#form_fin
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (22)
Ekzerco: Trovu la vortojn.
ekpreni kaj firme teni :
---> ekpreni kaj firme teni : kapti
#form_kom
aliigi :
aparato por montri la horojn :
atenti, zorgi kontraux dangxero aux ebla malbono, teni :
certigi, ke oni ion faros :
detale esplori, cxu io estas gxusta aux gxuste farita :
domo aux loko, kie oni konstante vivas :
ekpreni kaj firme teni :
ekzemplo prezentanta iun specon :
estanta post cxiuj aliaj :
firme restanta cxe siaj opinio kaj volo :
grava skribajxo :
irigi kun si :
kapti por teni, porti aux uzi; havigi al si; akcepti, ricevi :
kasxe forpreni ion de alia homo :
kontentigi, felicxigi, gxojigi :
kun multe da havajxo, da mono, da io ajn :
kunajxo de objektoj kaj iloj servanta por ion fari :
ne bezonanta mangxajxon :
ne kontrauxstari, vivi kun io gxisfine :
ne tute, sed ne tute ne :
pagilo konsistanta el pecoj kun difinitaj valoroj :
preni kiel rimedon, agi per io por kontentigi bezonon :
provadi por trovi :
rapide forigi de si tra la aero :
scienco pri pasintaj okazajxoj; rakonto pri okazintajxo :
sekvi per okuloj kaj kompreni ion skribitan :
sekvi tion, kion volas alia persono :
senti doloron, travivi malfelicxajxon :
sin vidigi, ekmontrigxi, igxi videbla :
skribajxo sendita al alia homo :
solvota demando, malfacilajxo :
suferi pro manko de iu necesa, necesigi ion :
surpaperigi vortojn :
timego :
tio, kio igas iun agi aux opinii en iu maniero :
trairi, preteriri; transirante malaperi, ne dauxri :
trovi la respondon al demando, la rimedon kontraux malfacilajxo :
vira ido de samaj gepatroj :
vira homido :
viro ligita al virino por kunvivado kaj nasko de infanoj :
La vortoj estas:
aparato, aperi, bezoni, dokumento, edzo, elporti, filo, frato, gardi,
hejmo, historio, horlogxo, jxeti, kapti, konduki, kontroli, lasta,
legi, letero, mono, motivo, obei, obstina, pasi, placxi, preni,
preskaux, problemo, promesi, ricxa, sata, sercxi, skribi, solvi,
suferi, sxangxi, sxteli, teruro, tipo, uzi
#form_fin
#fino
#komenco cxap23 _____________________________________________
CxAPITRO 23 (DUDEK TRI)
Post duonhoro, iu envenis. Estis Bob!
"Kie sin kasxas la Lumsercxantoj?" li kriis, "cxu en la
mallumo?"
La aliaj sin montris.
"Rekasxu vin, ili tuj alvenos," li diris.
"Kiel vi faris por antauxi ilin?"
"Dank' al Gerda: sxi telefone arangxis, ke veturilo atendu min
cxe la flughaveno, kaj ke sxoforo min veturigu cxi tien. Mono solvas
multajn problemojn, kaj sxi estas ricxa, kiel vi scias; sxi donis tre
precizajn indikojn por ebligi al la sxoforo trovi la lokon, kaj jen mi estas.
Sed niaj trezorsercxantoj tuj alvenos. Ili flugis en la sama aviadilo,
kiel mi, kaj kiam la sxoforo min trovis, mi vidis ilin iri al oficejo,
kie oni luas auxtojn."
Tom kuris supren al la observejo. Post kelkaj minutoj, la aliaj
auxdis lian signalon.
Envenis la kavernon flegistino Marta, sxia frato la alta
blondulo, la malgrasulo, kiu rilatis kun Gerda, kiam sxi estis
mallibera, kaj du aliaj viroj.
"Profesoro Ronga!" mire diris al si la tri gestudentoj, kaj tuj
poste ili aldonis: "Kaj Profesoro Fergus!"
La unua instruis lingvistikon, la dua anglan literaturon.
Laux la malnova dokumento, la trezoro trovigxis en kofro metita
en kavo arangxita en la rokoj, kaj la sxtonoj, kiuj gxin kovris kaj
kasxis, kusxis laux preciza desegno. Fakte, la gxusta loko estis
indikita per signoj tiel multaj, kvankam diskretaj, ke la pasado de l'
jarcentoj ne povu forpreni cxiujn. Pro tiuj precizaj indikoj, la gxusta
loko igxis rapide trovita. La grupo forprenis la kasxantajn sxtonojn.
Montrigxis, ke la kavo estis plenigita per korko kaj diversaj aliaj
substancoj, kies celo versxajne estis protekti la kofron kontraux
malsekeco.
La kofro, kiun ili eltiris, ne estis tre granda, nek speciale
bela aux valora. Gxi estis sxlosita. Per siaj iloj, ili gxin malfermis.
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (23)
#form_kom
Kiel Bob sukcesis antauxi la bandon?
Kiom da trezorsercxantoj envenis la kavernon?
Kio mirigas la tri studentojn?
Kie, laux la malnova dokumento, trovigxas la trezoro?
#form_fin
#separe ________________________________________________
NOTOJ
En cxapitro 9 vi lernis pri la finajxo "-it-". (La kapo de Bob estis
"batita".) En cxapitro 11 vi lernis pri la finajxo "-ant-". (Linda
pensas, sin "demandante", cxu...) Poste, en cxapitro 14, aperas la
finajxoj "-at-" kaj "-int-". (Cxambro "nekonata". Kvazaux sxi estus
"laborinta".)
La vortoj kun "-ant-" kaj "-at-" rilatas al la nuno, al la estanteco
(al tio, kio okazas aux estas nun). La vortoj kun "-int-" kaj "-it-"
rilatas al la estinteco (al tio, kio okazis aux estis antauxe).
Ekzistas ankaux finajxoj "-ont-" kaj "-ot-" por la estonteco (tio, kio
okazos aux estos poste). Vortoj kun la finajxoj "-ant-", "-at-",
"-int-", "-it-", "-ont-", "-ot-" estas nomataj PARTICIPOJ, kaj tiuj
finajxoj estas la PARTICIPAJ FINAJxOJ.
La participoj kun "-nt-" estas la SUBJEKTAJ PARTICIPOJ; ili rilatas al
la subjekto de la participigita verbo. Oni nomas ilin ankaux AKTIVAJ
PARTICIPOJ.
La participoj kun nur "-t-" estas la OBJEKTAJ PARTICIPOJ; ili rilatas
al la objekto de la participigita verbo. Oni nomas ilin ankaux PASIVAJ
PARTICIPOJ.
| SUBJEKTA | OBJEKTA
---------+------------------------
ANTAUxE | -int- | -it-
---------+------------------------
NUN | -ant- | -at-
---------+------------------------
POSTE | -ont- | -ot-
Jen kelkaj ekzemploj:
La polico sercxas malaperintan virinon [virinon, kiu malaperis].
La virino estas ensxlosita en forlasita domo [domo, kiun oni
forlasis].
Linda rigardas la kriegantajn soldatojn [soldatojn, kiuj kriegas].
Sxi iomete timas pro la jxetataj teleroj [teleroj, kiujn oni
jxetas].
Cxu vi strecxe atendas la venontan cxapitron [cxapitron, kiu
venos]?
Kion trovas la kaptotaj krimuloj [krimuloj, kiujn oni kaptos]?
Se la cxefa parolo estas nuna (supre estas "sercxas", "estas",
"rigardas",...), oni povas "traduki" la participojn jene:
x-inta ---> kiu x-is
x-ita ---> kiun oni x-is
x-anta ---> kiu x-as
x-ata ---> kiun oni x-as
x-onta ---> kiu x-os
x-ota ---> kiun oni x-os
Tamen, se la cxefa parolo ne estas nuna, oni normale ne povas tiel
simple "traduki". Ekzemple:
"Hieraux matene Bob pensis pri la farota laboro."
Sed eble li faris la laboron hieraux vespere. Se hodiaux oni dirus,
ke hieraux matene Bob pensis pri la laboro, kiun oni faros, tio
signifus, ke ecx hodiaux la laboro ankoraux ne estas farita. Pli gxusta
"traduko" estas do: Hieraux matene Bob pensis pri la laboro, kiu estis
objekto de posta faro.
"Morgaux vespere Bob rigardos la faritan laboron."
Sed eble li faros la laboron morgaux vespere. Se hodiaux oni dirus,
ke morgaux vespere Bob rigardos la laboron, kiun oni faris, tio
signifus, ke jam hodiaux la laboro estas farita. Pli gxusta "traduko"
estas do: Morgaux vespere Bob rigardos la laboron, kiu estos objekto de
antauxa faro.
Cxu tiu klarigo estas komprenebla? Se ne, tio ne tro gravas, cxar la
realo estas multe pli simpla ol mia klarigo. Kompreneble oni normale ne
tradukas participojn; oni komprenas ilin sentraduke. "Mangxonta"
signifas kvazaux "malsata"; "mangxanta" signifas kvazaux "cxe-tabla";
"mangxinta" signifas kvazaux "sata".
Provu la sekvantan ekzercon, en kiu oni devas reskribi uzante
participon!
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (23)
Ekzerco: Transformu la frazojn uzante participon.
Mi sercxas monujon, kiun mi perdis.
---> Mi sercxas perditan monujon.
#form_kom
La strangulo parolas al si mem, ne atentante la studentojn, kiuj lin
rigardas.
La studento redonas la librojn, kiujn li jam legis.
Kato, kiu mangxis, normale volas dormi.
La policanoj ne rekonos la krimulon, kiun ili sercxas.
Li zorge purigis la auxton, kiun li volis vendi.
En la universitato Marta estas virino, kiun cxiu konas.
Sxi provis legi la numeron de la auxto, dum gxi veturas.
Tiam sxi ankoraux havis la monujon, kiun sxi poste perdis.
Li pensis pri la suferoj, kiujn li jam travivis.
Mi plendos pri la segxoj, kiuj malaperis.
Mi devis atendi la buson, kiu venis poste.
Sxi longe adiauxis la amikon, kiu devis foriri.
#form_fin
#fino
#komenco cxap24 _____________________________________________
CxAPITRO 24 (DUDEK KVAR)
"Nur papero!" kriis Ronga.
"Ankaux estas libro!" diris Marta, sed jam Ronga lauxtlegis:
"Tie cxi kusxas la Trezoro de la Lumo. Pro la dauxra
persekutado, la Sankta kaj Sekreta Frataro de la Lumo-Sercxantoj
baldaux cxesos ekzisti. Sed gxia Spirito plu vivos. Iun tagon, homoj
retrovos la Sanktajn Principojn kaj rekomencos ilin apliki. Por ili
estas cxi tie kasxita la Trezoro de la Lumo.
"Gxi estas skribita en la Speciala Lingvo de la Frataro, sed
certe homoj trovigxos, kiuj gxin povos kompreni. La Trezoro konsistas
el la arto praktike apliki kaj defendi la Veron, la Justecon, la
Dignecon, la Respekton al cxiu homo, la Interkomprenon, la Honestecon,
la Amon, la Kompatemon kaj la Konon de si mem kaj de sia gxusta loko.
"Por la Frataro, la Spiritaj Valoroj estas la plej altaj. Tial
gxia Trezoro estas pure Spirita.
"Al vi, homo, kiu trovis gxin, trans multaj aux malmultaj
tagoj, semajnoj, monatoj, jaroj, jardekoj aux jarcentoj, Saluton kaj
Fratecon!"
* * *
Ili sidis en komfortaj braksegxoj en la hejmo de Gerda.
"Kio okazis poste?" cxi-lasta demandis.
"Ni malkasxis nin, kaj mi ilin arestis," diris la policano.
"La loka polico estis antauxe informita, kaj ensxlosis ilin."
"Cxu vi scias, kiel komencigxis la afero?" scivolis Tom.
"Proksimume. Kiam Marta estis flegistino en la hospitalo, sxi
cxeestis kirurgian operacion de historiisto, Prof. (=Profesoro) Kosadi.
Kiam cxi-lasta estis duone dormanta, duone vekigxanta, li parolis
nekonscie pri la trezoro de la Lumosercxantoj. Li diris, ke temas pri
malnova societo, elita, tre ricxa, pri kies trezoro li eksciis hazarde
legante en la Vatikana Biblioteko."
"Jes," dauxrigis Gerda. "Tiun parton de la afero mi konas. Li
faris historian esploron en la Biblioteko Vatikana. Inter la pagxoj de
malnova libro, li trovis dokumenton en la sekreta lingvo de la
Lumosercxantoj. Li antauxe kelktempe interesigxis pri tiu sekreta
societo internacia, kaj iom komprenis gxian sekretan lingvon. Li
komprenis, ke tiu papero indikas, kie trovigxas la trezoro de la
Lumosercxantoj, sed mem ne povis traduki cxiujn detalajn indikojn. Li
ricevis la permeson fotokopii la dokumenton. Foje, kiam ni
renkontigxis, li parolis pri tio al mi. Li diris, ke eble homoj provos
trovi tiun trezoron, cxar pli kaj pli multaj personoj interesigxas pri
la malnovaj sekretaj societoj. Li sciis, ke mi estas la sola persono en
la mondo, kiu vere gxisfunde studis tiujn malnovajn sekretajn lingvojn,
kaj li petis min solene promesi, ke mi neniam kunlaboros kun homoj
sercxantaj la trezoron pro materia intereso."
"Kion li volis, ke oni faru pri gxi?" Linda demandis.
"Ke gxi transiru al iu muzeo aux sxtata institucio."
Tom intervenis:
"Kiel Marta ricevis la fotokopion?"
"Tion sxi mem klarigis al mi," respondis la policano: "sxi
konstatis, ke la substanco uzita antaux la operacio por dormigi la
profesoron estas unu el tiuj, kiujn oni kelkfoje uzas por t.n. (= tiel
nomata) narkoanalizo. Post la operacio, kiam la profesoro kusxis en sia
cxambro -- li havis privatan cxambron kaj do estis sola -- sxi injektis
al li tiun substancon, kaj pridemandis lin. Sub la influo de la
koncerna substanco, oni dormas, sed dormante auxdas kaj respondas
demandojn, gxenerale dirante la veron. Li do dorme respondis al sxi.
Per tiu metodo sxi eksciis pri tio, ke nur unu persono en la mondo,
nome Gerda, komprenas tiun sekretan lingvon, kaj pri multaj aliaj
aferoj."
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ (24)
#form_kom
Kiel aspektis la trezoro?
Kion legis Ronga?
Kiam Marta eksciis pri la trezoro de la lumosercxantoj?
Kie profesoro Kosadi faris historian esploron?
Kion profesoro Kosadi eksciis pri la trezoro? Kion li ne povis
kompreni?
Kiel Marta eksciis pri la trezoro?
#form_fin
#separe ________________________________________________
NOTOJ
En la antauxa cxapitro vi lernis pri cxiuj ses participoj en
Esperanto, sed ni uzis ilin nur kiel adjektivojn. Adjektivon oni povas
uzi aux apud substantivo ("Sxi vidas blondan viron"), aux kun iuj
verboj, ekzemple "esti" ("La viro estas blonda"). Ankaux participajn
adjektivojn oni povas uzi en tiuj du manieroj:
Mi vizitas la ensxlositan virinon.
La virino estas ensxlosita.
La participaj adjektivoj havas la saman signifon en ambaux situacioj.
Oni povas montri la subjekton de objekta (pasiva) participo per la
prepozicio "de":
Mi vizitas la virinon ensxlositan de la blondulo.
La virino estas ensxlosita de la blondulo.
Tiuj frazoj signifas preskaux same kiel:
Mi vizitis la virinon, kiun la blondulo ensxlosis.
La blondulo ensxlosis la virinon.
Tiuj lastaj frazoj estas tamen pli simplaj kaj pro tio pli bonaj.
Eblas uzi ankaux subjektan (aktivan) participon post la verbo "esti":
La blondulo estas ensxlosinta la virinon.
Tiaj "kunmetitaj verbotempoj" estas tamen tre maloftaj. Preskaux cxiam
suficxas simple:
La blondulo ensxlosis la virinon.
Participoj uzigxas ne nur adjektive, sed ankaux adverbe kaj
substantive. Ni konsideru unue ilian substantivan uzadon.
Participaj substantivoj havas kompreneble la finajxon "-o":
malaperinto, krieganto, kaptoto. Oni devas memori, ke participa
substantivo cxiam signifas personon, aux ulon. "Malaperinto" estas do
"malaperinta ulo", "krieganto" estas "krieganta ulo", kaj "kaptoto"
estas "kaptota ulo". Se oni volas paroli pri ajxo, oni povas uzi
kroman finajxon "-ajx-". "Donitajxo" estas ekzemple ajxo donita, io
donita.
Participaj adverboj havas la finajxon "-e": enirante, forironte,
vidinte. Pri participaj adverboj oni devas memori, ke ili cxiam
rilatas al la subjekto de la frazo. Ekzemple, la frazo:
Bob vidis Lindan enirante la restoracion.
Devas signifi:
Bob vidis Lindan, dum li (Bob) eniris la restoracion.
Jen aliaj ekzemploj:
Forironte Bob turnis sin al la pordo.
(Bob turnis sin al la pordo por foriri.)
Vidinte Lindan Bob iris al sxia tablo.
(Post kiam li vidis Lindan, Bob iris al sxia tablo.)
Kompreneble oni povas uzi ankaux objektajn (pasivajn) participajn
adverbojn:
Bob forlasis la restoracion ne vidite de Linda.
Observate de la studentoj li ne kuragxis foriri.
Kaptote de la malamiko li decidis sin mortigi.
En skriba Esperanto oni ofte uzas tiajn frazojn kun participaj
adverboj, sed en parolata Esperanto ili ne estas tiom uzataj. Oni
preferas paroli per simplaj mallongaj frazoj.
#separe ________________________________________________
EKZERCOJ (24)
Ekzerco: Forigu la vortojn skribitajn grandlitere, uzante participon.
CxAR la studentoj LIN OBSERVIS, li ne kuragxis foriri.
---> Observate de la studentoj li ne kuragxis foriri.
#form_kom
La HOMOJ, KIUJ FORIROS, ne plu zorgos pri sia laboro.
La INFANOJ, KIUJ LERNAS, ekstaras, kiam la instruisto envenas.
POST KIAM LI longe PRIPENSIS la aferon, li decidis ekagi.
Oni ensxlosis la HOMON, KIUN ONI KAPTIS, en la policejo.
La HOMO, KIU MALAPERIS, estas instruisto pri malnovaj sekretaj
lingvoj.
DUM LI ATENDIS la buson, Tom ekhavis ideon.
La HOMOJ, KIUJN LA AFERO INTERESAS, povas trovi pli da informoj en iu
ajn biblioteko.
La blondulo forveturis, DUM Tom kaj Linda OBSERVIS LIN.
La HOMOJ, KIUJN ONI LIBERIGOS, ankoraux atendis la malfermon de la
pordego.
CxAR la polico LIN KAPTOS, la spiono mangxis la dokumenton.
POST KIAM cxiu FORGESIS GxIN, la libro atendis multajn jarcentojn en
la biblioteko.
TUJ ANTAUx OL LI MALFERMIS la pordon, li subite konsciis pri stranga
bruo venanta de gxia alia flanko.
#form_fin
#fino
#komenco cxap25 _____________________________________________
CxAPITRO 25 (DUDEK KVIN)
"Sed vi ne respondis pri la fotokopio!"
"Ho, pardonu. La profesoro havis gxin en sia paperujo. Li
fartis tre malbone post la operacio. Marta simple prenis la dokumenton
el lia paperujo, dum li dormis; sxi ja sciis, ke li ne vivos longe. Li
fartis malbone. Lia sanstato ne lasis multe da espero. Fakte, li
baldaux mortis post tio. Neniu do zorgis pri la malaperinta papero."
"Kiel Ronga enmiksigxis en la arangxon?"
"Li estis la amanto de Marta, kaj sxi rakontis al li. Li vivas
tiamaniere, ke li dauxre bezonas multe da mono. Li organizis la aferon.
Estas li kaj kolego Fergus, kiuj forportis Gerdan, post kiam ili batis
Bob senkonscia. La oficejo de Fergus estas tute proksima. Tien ili
portis sxin, kaj tie ili atendis, gxis la vojo estis libera kaj ili
povis veturigi sxin al la forlasita domo."
Gerda parolis:
"La frato de Marta plurfoje vizitis min, antaux kelkaj monatoj.
Li provis igi min traduki por li la dokumenton. Sed kiam mi demandis,
de kie li ricevis gxin, li hezitis, iom paligxis, ne respondis tuj, kaj
mi komprenis, ke li ne agis honeste. Mi memoris la vortojn de Prof.
Kosadi, kaj malakceptis kunlabori. Sed li revenis unufoje, dufoje,
trifoje. Mi cxiufoje rifuzis. Kiam mi poste ricevis inviton instrui pri
malnovaj sekretaj lingvoj en la kadro de kurso de Prof. Ronga, mi tute
ne imagis, ke estas rilato inter Ronga kaj la junulo, kiu tiel ofte
venis al mia hejmo insisti, por ke mi traduku la paperon pri l' trezoro."
"Jes," diris Tom. "Pro via plurfoja rifuzo ili elpensis tiun
planon. Kapti vin kaj perforte devigi vin traduki la tekston."
"Tiom da riskoj kaj zorgoj por nenio!" komentis Gerda. "Kia
malsagxeco! Kia stulteco!"
"Jes. Amatoroj," diris la policano malestime. "Ili agis amatore
ekde la komenco. Pro tio ni tiel facile ilin kaptis. Sed pri tiu
amatoreco vi danku Dion, Gerda. Pro tiu amatoreco ni povis liberigi
vin, kaj vi plu vivas. Neamatoroj en simila situacio ne hezitus: vin
uzinte, ili vin mortigus."
"Cxu vere?"
"Jes. Vi sciis tro multe. Estus tro dangxere lasi vin vivi.
Sincere, vi povas danki Dion, ke nur amatoroj planis kaj realigis tiun
aferon."
Gerda silentis, pensema.
"Terure!" sxi fine diris. "Cxiaokaze, mi plej sincere dankas
vin, cxiun el vi. Vi agis mirinde. Vi savis min kaj mian filinon. Sed,
Bob, kion vi opinias pri la tuta afero? Vi ankoraux diris nenion."
Bob rigardis sxin, kun iom stranga esprimo.
"Mi plezure trinkus glason da brando," li diris. Kaj li restis
malgxojeta, dum cxiuj aliaj ekridis.
#separe ________________________________________________
NOVA MISTERO!
KARA KAJ ESTIMATA LEGINTO,
Vi legis cxi tiun aventuron gxis la fino. Sendube vi estas kontenta, ke
cxio finigxis bone. Sed cxu vi rimarkis, ke en la rakonto grava
kontrauxdiro trovigxas? Alivorte, en unu loko la auxtoro diras ion, kaj
en alia li diras la kontrauxon. Vi ne rimarkis, cxu vere? Bedauxrinde!
Nun vi devos relegi la tutan tekston por trovi, pri kio temas. Legu
atente, kaj se post unu legado vi ne trovis, relegu duan fojon, trian
fojon, ktp. Certe vi fine trovos. Kaj se ne, nu, la vortoj kaj
esprimmanieroj de Esperanto pli bone metigxos en vian kapeton...
#form_kom
-- Cxu vi konas la respondon ?
#form_fin
#separe ________________________________________________
DEMANDOJ, SED NE EKZERCOJ
Ekzerco: Respondu libere.
Cxar tiu cxi estas la lasta cxapitro de la GERDA-kurso, ne estas
demandoj pri la teksto, kaj ne estas ekzercoj. En ilia loko estas
demandoj pri la tuta kurso, pri via opinio pri la kurso. Mi esperas, ke
vi zorge respondos ilin, cxar viaj respondoj helpos nin plibonigi la
kurson.
#form_kom
-- Respondu per multegaj vortoj!
Kiom da Esperanto vi jam sciis, kiam vi komencis la GERDA-kurson? Kiel
vi lernis Esperanton antauxe?
Cxu la GERDA-kurso estis por vi utila? Cxu vi sukcesis multe lerni per
gxi? Cxu vi gxuis gxin?
Cxu vi pensas, ke la teksto uzita (la rakonto "Gerda malaperis!")
estis bone elektita? Cxu gxia lingvajxo estas tro simpla? Cxu la
rakonto estas tro stulta, infaneca aux malinteresa?
Cxu la demandoj pri la teksto estis utilaj? Cxu eble estus pli bone
havi nur ekzercojn post cxiu cxapitro, sen demandoj? Cxu la demandoj
estu malpli simplaj, por ke oni povu respondi ilin per pli da vortoj?
Cxu la ekzercoj estis utilaj? Cxu la vortaro-ekzercoj, en kiuj oni
devas parigi vortojn kaj difinojn, estis utilaj? Kiuj estis la plej
utilaj ekzercoj, kaj kiuj estis la malplej utilaj? Cxu vi povas proponi
aliajn specojn de ekzercoj?
Cxu la "vortlisto" estis suficxe bona? Cxu gxi enhavu pli da gramatikaj
klarigoj, aux pli da ekzemploj? Cxu gxi estu havebla en aliaj lingvoj?
Cxu eble vi ecx povus helpi traduki gxin al alia lingvo?
Cxu vi uzis aux havas iujn aliajn lernilojn, ekzemple vortaron aux
lernolibron pri Esperanto? Kiujn?
Cxu vi volas plulerni Esperanton? Kiel? Cxu kurso simila al la
GERDA-kurso, sed kun bonaj literaturaj tekstoj anstataux la
GERDA-rakonto, estus utila por vi? Cxu vi preferus simple trastudi iun
libron en Esperanto? Cxu vi volus trastudi libron diskutante gxin kun
iu? Cxu vi volas lerni pli pri la historio kaj celoj de la
Esperanto-Movado?
#form_fin
#fino